| ← Psalms (111/150) → | 
| 1. | Haleluja! Mi gloras la Eternulon per mia tuta koro, En rondo de piuloj kaj en kunveno. | 
| 2. | Grandaj estas la faroj de la Eternulo, Serĉataj de ĉiuj, kiuj ilin amas. | 
| 3. | Bela kaj majesta estas Lia verko, Kaj Lia justeco restas eterne. | 
| 4. | Memorindaj Li faris Siajn miraklojn; Kompatema kaj favorkora estas la Eternulo. | 
| 5. | Li donas manĝon al tiuj, kiuj Lin timas; Li memoras eterne Sian interligon. | 
| 6. | La potencon de Siaj fortoj Li aperigis al Sia popolo, Doninte al ili la heredon de gentoj. | 
| 7. | La faroj de Liaj manoj estas vero kaj justeco; Perfektaj estas ĉiuj Liaj ordonoj; | 
| 8. | Ili estas fortikaj por eterne, Faritaj per vero kaj honesto. | 
| 9. | Liberigon Li sendis al Sia popolo; Li aranĝis por ĉiam Sian interligon. Sankta kaj respektinda estas Lia nomo. | 
| 10. | Komenco de saĝeco estas timo antaŭ la Eternulo; Bonan prudenton havas ĉiuj plenumantoj. Lia gloro restas eterne. | 
| ← Psalms (111/150) → |