| ← Psalms (110/150) → |
| 1. | Psalmo de David. La Eternulo diris al mia sinjoro:Sidu dekstre de Mi, Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj. |
| 2. | La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion: Regu inter viaj malamikoj. |
| 3. | En la tago de via potenco via popolo volonte sin donas al vi en sankta ornamo. De la komenco de matenruĝo aliĝas al vi la roso de via junularo. |
| 4. | La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos; Vi estas pastro por ĉiam, Laŭ la maniero de Melkicedek. |
| 5. | La Sinjoro ĉe via dekstra flanko Frapas reĝojn en la tago de Sia kolero. |
| 6. | Li juĝos inter la popoloj, inter plene da kadavroj; Li frakasos la ĉefon de granda lando. |
| 7. | Li trinkos el rivero sur la vojo; Tial li levos la kapon. |
| ← Psalms (110/150) → |