← Psalms (109/150) → |
1. | Al la ĥorestro. Psalmo de David. Ho Dio, mia gloro, ne silentu. |
2. | Ĉar buŝon malvirtan kaj buŝon malican ili malfermis kontraŭ mi, Ili parolas kun mi per mensogema lango. |
3. | Per vortoj de malamo ili min ĉirkaŭis, Kaj ili militas kontraŭ mi sen mia kulpo. |
4. | Por mia amo ili min malamas; Sed mi preĝas. |
5. | Ili pagas al mi malbonon por bono Kaj malamon por mia amo. |
6. | Metu malvirtulon super lin; Kaj kontraŭulo stariĝu ĉe lia dekstra mano. |
7. | Kiam li estos juĝata, li eliru kulpa; Kaj lia preĝo estu peko. |
8. | Liaj tagoj estu malmultaj; Lian oficon ricevu alia. |
9. | Liaj infanoj estu orfoj, Kaj lia edzino estu vidvino. |
10. | Liaj infanoj vagadu, Kaj ili petu kaj serĉu apud siaj ruinoj. |
11. | Kreditoro forprenu ĉion, kion li havas; Kaj fremduloj disrabu lian laboron. |
12. | Neniu faru al li ion bonan; Kaj ne troviĝu kompatanto por liaj orfoj. |
13. | Lia idaro estu kondamnita al ekstermo; En la dua generacio elviŝiĝu ilia nomo. |
14. | La malbonago de liaj patroj rememoriĝu al la Eternulo, Kaj la peko de lia patrino ne elviŝiĝu. |
15. | Ili estu ĉiam antaŭ la Eternulo, Kaj Li ekstermu la memoron pri ili de sur la tero. |
16. | Pro tio, ke li ne memoris fari bonfarojn, Kaj ke li persekutis mizerulon kaj malriĉulon kaj korsuferanton, Por lin mortigi. |
17. | Li amis malbenon, kaj ĝi venis sur lin; Li ne volis benon, kaj ĝi malproksimiĝis de li. |
18. | Li metis sur sin malbenon, kiel veston; Kaj ĝi penetris en lian internon, kiel akvo, Kaj en liajn ostojn, kiel oleo. |
19. | Ĝi estu por li kiel vesto, per kiu li sin kovras, Kaj kiel zono, kiun li ĉiam portas ĉirkaŭ si. |
20. | Tia estas de la Eternulo la agado kontraŭ miaj kontraŭuloj, Kaj kontraŭ tiuj, kiuj parolas malbonon kontraŭ mia animo. |
21. | Kaj Vi, ho Eternulo, mia Sinjoro, agu kun mi pro Via nomo; Ĉar bona estas Via favorkoreco, savu min. |
22. | Ĉar mi estas malriĉulo kaj mizerulo, Kaj mia koro estas rompita en mia interno. |
23. | Kiel ombro longiĝanta mi malaperas; Oni forskuas min kiel akridon. |
24. | Miaj genuoj senfortiĝis de fastado, Kaj mia karno perdis la grason. |
25. | Kaj mi fariĝis mokataĵo por ili; Kiam ili vidas min, ili balancas sian kapon. |
26. | Helpu min, ho Eternulo, mia Dio; Savu min laŭ Via boneco. |
27. | Kaj oni sciu, ke tio estas Via mano; Ke Vi, ho Eternulo, tion faris. |
28. | Ili malbenas, sed Vi benu; Ili leviĝis, sed ili estos hontigitaj, kaj Via sklavo ĝojos. |
29. | Miaj kontraŭuloj kovriĝu per malhonoro, Kaj ili envolviĝu en sian honton kiel en veston. |
30. | Mi forte gloros la Eternulon per mia buŝo, Kaj meze de multaj homoj mi Lin laŭdos. |
31. | Ĉar Li staras ĉe la dekstra flanko de malriĉulo, Por savi lin de tiuj, kiuj juĝas lian animon. |
← Psalms (109/150) → |