| ← Psalms (107/150) → |
| 1. | Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona; Ĉar eterna estas Lia boneco: |
| 2. | Diru la liberigitoj de la Eternulo, Kiujn Li liberigis el la mano de malamiko, |
| 3. | Kiujn Li kolektis el la landoj, De oriento kaj okcidento, De nordo kaj de la maro. |
| 4. | Ili vagis en la dezerto, laŭ vojo senviva, Urbon loĝatan ili ne trovis; |
| 5. | Ili malsatis kaj soifis, Ilia animo en ili senfortiĝis. |
| 6. | Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero. |
| 7. | Kaj Li kondukis ilin laŭ ĝusta vojo, Ke ili venu al urbo loĝata. |
| 8. | Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaŭ la homidoj. |
| 9. | Ĉar Li satigis animon soifantan, Kaj animon malsatan Li plenigis per bonaĵo. |
| 10. | Ili sidis en mallumo kaj en ombro de morto, Katenitaj de mizero kaj fero; |
| 11. | Ĉar ili malobeis la vortojn de Dio Kaj malŝatis la decidon de la Plejaltulo. |
| 12. | Kaj Li frapis ilian koron per sufero; Ili falis, kaj neniu helpis. |
| 13. | Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero. |
| 14. | Li eligis ilin el mallumo kaj ombro de morto, Kaj iliajn ligilojn Li disŝiris. |
| 15. | Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaŭ la homidoj. |
| 16. | Ĉar Li rompis kuprajn pordojn, Kaj disbatis ferajn riglilojn. |
| 17. | La malsaĝuloj suferis pro siaj pekaj vojoj Kaj pro siaj krimoj; |
| 18. | Ĉiujn manĝojn abomenis ilia animo, Kaj ili atingis la pordegon de la morto. |
| 19. | Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero. |
| 20. | Li sendis Sian vorton, Kaj Li sanigis ilin kaj savis ilin de la tombo. |
| 21. | Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaŭ la homidoj. |
| 22. | Kaj ili oferdonu dankajn oferojn, Kaj rakontu Liajn farojn kun kantado. |
| 23. | Kiuj veturas per ŝipoj sur la maro, Kiuj komercas sur grandaj akvoj, |
| 24. | Tiuj vidis la farojn de la Eternulo Kaj Liajn miraklojn en la profundo. |
| 25. | Li diris, kaj aperis granda ventego Kaj alte levis ĝiajn ondojn: |
| 26. | Ili leviĝas ĝis la ĉielo, malleviĝas en la abismojn; Ilia animo konsumiĝas de sufero; |
| 27. | Ili iras ĉirkaŭe kaj ŝanceliĝas kiel ebriulo, Kaj ilia tuta saĝeco malaperas. |
| 28. | Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li eligis ilin el ilia mizero. |
| 29. | Li kvietigis la ventegon, Kaj ĝiaj ondoj silentiĝis. |
| 30. | Kaj ili ekĝojis, kiam fariĝis silente; Kaj Li alkondukis ilin al la dezirata haveno. |
| 31. | Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaŭ la homidoj. |
| 32. | Kaj ili altigu Lin en popola kunveno, Kaj en kunsido de plejaĝuloj ili Lin laŭdu. |
| 33. | Li ŝanĝas riverojn en dezerton, Kaj fontojn de akvo en sekaĵon; |
| 34. | Fruktoportan teron en salan dezerton, Pro la malboneco de ĝiaj loĝantoj. |
| 35. | Li ŝanĝas dezerton en lagon, Kaj sekan teron en fontojn de akvo; |
| 36. | Kaj Li loĝigas tie malsatulojn, Kaj ili konstruas urbon loĝatan. |
| 37. | Kaj ili prisemas kampojn, Plantas vinberujojn, kaj ricevas fruktojn. |
| 38. | Kaj Li ilin benas, kaj ili tre multiĝas, Kaj brutoj ne mankas al ili. |
| 39. | Kaj kiam ili estas tre malmultaj kaj malfortaj Pro la premanta malbono kaj mizero, |
| 40. | Li verŝas honton sur eminentulojn, Kaj erarvagigas ilin en dezerto senvoja. |
| 41. | Malriĉulon Li altigas el mizero, Kaj kreas familiojn kiel ŝafojn. |
| 42. | La virtuloj tion vidas, kaj ĝojas; Kaj ĉia malboneco fermas sian buŝon. |
| 43. | Kiu estas saĝa, tiu tion observu, Kaj oni komprenu la favoraĵojn de la Eternulo. |
| ← Psalms (107/150) → |