← Psalms (106/150) → |
1. | Haleluja! Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona; Ĉar eterna estas Lia boneco. |
2. | Kiu eldiros la potencon de la Eternulo, Aŭdigos Lian tutan gloron? |
3. | Bone estas al tiuj, kiuj observas justecon, Kiuj agas bone en ĉiu tempo. |
4. | Memoru min, ho Eternulo, pro favoro al Via popolo; Sendu al mi Vian savon, |
5. | Por ke mi vidu la bonstaton de Viaj elektitoj, Por ke mi ĝoju kun la ĝojo de Via popolo, Por ke mi triumfu kun Via heredo. |
6. | Ni pekis kune kun niaj patroj, Ni malbonagis, ni malvirtis. |
7. | Niaj patroj en Egiptujo ne komprenis Viajn miraklojn, Ne memoris Vian grandan bonecon; Kaj ili ribelis apud la maro, apud la Ruĝa Maro. |
8. | Sed Li savis ilin pro Sia nomo, Por montri Sian potencon. |
9. | Kaj Li ekkriis al la Ruĝa Maro, kaj ĝi elsekiĝis; Kaj Li kondukis ilin tra la abismoj, kiel tra la dezerto. |
10. | Kaj Li savis ilin el la mano de la malamanto, Kaj Li liberigis ilin en la mano de la malamiko. |
11. | Kaj la akvo kovris iliajn kontraŭulojn; Eĉ unu el ili ne restis. |
12. | Tiam ili ekkredis al Liaj vortoj, Ili ekkantis Lian gloron. |
13. | Sed baldaŭ ili forgesis Liajn farojn, Ili ne fidis Lian konsilon. |
14. | Ili fordonis sin al siaj kapricoj en la dezerto, Kaj ili incitis Dion en la stepo. |
15. | Kaj Li plenumis ilian deziron, Sed Li sendis pereon al iliaj animoj. |
16. | Ili enviis Moseon en la tendaro, Aaronon, sanktulon de la Eternulo. |
17. | Malfermiĝis la tero kaj englutis Datanon, Kaj kovris la anaron de Abiram. |
18. | Kaj ekbrulis fajro en ilia anaro, Flamo forbruligis la malvirtulojn. |
19. | Ili faris bovidon ĉe Ĥoreb, Kaj adorkliniĝis antaŭ fandaĵo. |
20. | Ili ŝanĝis sian honoron En bildon de bovo, kiu manĝas herbon. |
21. | Ili forgesis Dion, sian savanton, Kiu faris grandajn farojn en Egiptujo, |
22. | Miraklojn en la lando de Ĥam, Timindaĵojn apud la Ruĝa Maro. |
23. | Kaj Li decidis ekstermi ilin; Sed Moseo, Lia elektito, stariĝis antaŭ Li ĉe la fendo, Por forklini Lian koleregon, ke Li ilin ne ekstermu. |
24. | Kaj ili malŝatis la dezirindan landon, Ili ne kredis al Lia vorto. |
25. | Ili murmuris en siaj tendoj, Kaj ne aŭskultis la voĉon de la Eternulo. |
26. | Tial Li ĵuris al ili per levo de Sia mano, Por faligi ilin en la dezerto, |
27. | Kaj por disfaligi ilian semon inter la popoloj, Kaj disĵeti ilin en la landojn. |
28. | Kaj ili aliĝis al Baal-Peor, Kaj manĝis oferricevojn de malvivuloj. |
29. | Kaj ili kolerigis Lin per siaj faroj; Kaj disvastiĝis inter ili epidemio. |
30. | Kaj stariĝis Pineĥas kaj aranĝis juĝon; Kaj la epidemio haltis. |
31. | Kaj tio estas kalkulita al li kiel bonfaro, Por ĉiuj generacioj kaj eterne. |
32. | Kaj ili kolerigis Lin ĉe la akvo de Meriba, Kaj pro ili fariĝis malbono al Moseo; |
33. | Ĉar ili maldolĉigis lian spiriton, Kaj li eldiris ion nepripensitan per sia buŝo. |
34. | Ili ne ekstermis la popolojn, Pri kiuj diris al ili la Eternulo; |
35. | Sed ili miksiĝis kun la popoloj Kaj lernis iliajn farojn; |
36. | Ili servis al iliaj idoloj, Kaj ĉi tiuj fariĝis reto por ili. |
37. | Kaj ili oferdonis siajn filojn kaj filinojn al demonoj; |
38. | Kaj ili verŝis senkulpan sangon, la sangon de siaj filoj kaj filinoj, Kiujn ili oferportis al la Kanaanaj idoloj; Kaj la tero malpuriĝis de sango. |
39. | Kaj ili malpuriĝis per siaj faroj, Kaj malĉastiĝis per siaj agoj. |
40. | Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Lia popolo, Kaj Li abomenis Sian heredon; |
41. | Kaj Li donis ilin en la manojn de idolanoj, Kaj iliaj malamantoj ekregis super ili. |
42. | Kaj premis ilin iliaj malamikoj, Kaj sub la manoj de ĉi tiuj ili humiliĝis. |
43. | Multajn fojojn Li ilin savis; Sed ili ribeladis per siaj entreprenoj, Kaj ili senfortiĝis pro sia krimeco. |
44. | Sed Li ekrigardis ilian suferon, Kiam Li aŭdis ilian kriadon; |
45. | Kaj Li rememoris Sian interligon kun ili, Kaj Li ekbedaŭris laŭ Sia granda favorkoreco; |
46. | Kaj Li aperigis kompaton por ili Ĉe ĉiuj iliaj malliberigintoj. |
47. | Savu nin, ho Eternulo, nia Dio, Kaj kolektu nin el inter la popoloj, Por glori Vian sanktan nomon, Por triumfi pro Via gloro. |
48. | Glorata estu la Eternulo, Dio de Izrael, de eterne ĝis eterne. Kaj la tuta popolo diru:Amen. Haleluja! |
← Psalms (106/150) → |