| ← Psalms (105/150) → |
| 1. | Gloru la Eternulon, voku Lian nomon; Sciigu inter la popoloj Liajn farojn. |
| 2. | Kantu al Li, muziku al Li; Parolu pri ĉiuj Liaj mirakloj. |
| 3. | Laŭdu Lian sanktan nomon; Ĝoju la koro de tiuj, kiuj serĉas la Eternulon. |
| 4. | Turnu vin al la Eternulo kaj al Lia potenco; Serĉu ĉiam Lian vizaĝon. |
| 5. | Memoru Liajn miraklojn, kiujn Li faris, Liajn signomiraklojn kaj la juĝojn de Lia buŝo; |
| 6. | Vi, semo de Abraham, Lia sklavo, Filoj de Jakob, Liaj elektitoj. |
| 7. | Li estas la Eternulo, nia Dio; Sur la tuta tero estas Liaj juĝoj. |
| 8. | Li memoras eterne Sian interligon, La vorton, kiun Li testamentis por mil generacioj, |
| 9. | Kiun Li interkonsentis kun Abraham Kaj ĵuris al Isaak. |
| 10. | Li metis ĝin por Jakob kiel leĝon, Por Izrael kiel eternan interligon, |
| 11. | Dirante:Al vi Mi donos la landon Kanaanan Kiel vian parton heredan. |
| 12. | Kiam ili estis malgrandnombraj, Malmultaj, kaj fremduloj en ĝi, |
| 13. | Kaj ili iradis de popolo al popolo, El unu regno al alia gento, |
| 14. | Tiam Li al neniu permesis premi ilin, Kaj Li punis pro ili reĝojn, dirante: |
| 15. | Ne tuŝu Miajn sanktoleitojn, Kaj al Miaj profetoj ne faru malbonon. |
| 16. | Kaj Li sendis malsaton en la landon, Rompis ĉion, kio portis panon. |
| 17. | Li sendis antaŭ ili homon: Jozef estis vendita kiel sklavo. |
| 18. | Oni enpremis liajn piedojn en katenojn, Fero ŝarĝis lian korpon, |
| 19. | Ĝis la tempo, kiam venis Lia vorto; La parolo de la Eternulo lin elprovis. |
| 20. | Reĝo sendis kaj malligis lin, Reganto super popoloj liberigis lin; |
| 21. | Li faris lin sinjoro super lia domo Kaj reganto super lia tuta havo, |
| 22. | Ke li submetu al si liajn eminentulojn Kaj saĝigu liajn maljunulojn. |
| 23. | Kaj Izrael venis en Egiptujon, Kaj Jakob enmigris en la landon de Ĥam. |
| 24. | Kaj Li tre kreskigis Sian popolon, Kaj faris ĝin pli forta ol ĝiaj malamikoj. |
| 25. | Li malĝustigis ilian koron, Ke ili ekmalamis Lian popolon, ekruzis kontraŭ Liaj sklavoj. |
| 26. | Li sendis Moseon, Sian sklavon, Kaj Aaronon, kiun Li elektis. |
| 27. | Ili faris inter ili Liajn pruvosignojn Kaj miraklojn en la lando de Ĥam. |
| 28. | Li sendis mallumon kaj mallumigis; Kaj ili ne atentis Liajn vortojn. |
| 29. | Li ŝanĝis ilian akvon en sangon, Kaj senvivigis iliajn fiŝojn. |
| 30. | Ilia tero eksvarmigis ranojn, En la ĉambroj de iliaj reĝoj. |
| 31. | Li diris, kaj venis fiinsektoj, Pedikoj en ĉiuj iliaj regionoj. |
| 32. | Antataŭ pluvo Li donis al ili hajlon, Flamantan fajron en ilia lando. |
| 33. | Li batis iliajn vinbertrunkojn kaj iliajn figarbojn, Kaj rompis la arbojn en iliaj limoj. |
| 34. | Li diris, kaj venis akridoj kaj skaraboj sennombraj |
| 35. | Kaj formanĝis la tutan herbon en ilia lando Kaj formanĝis la produktojn de ilia tero. |
| 36. | Kaj Li mortigis ĉiujn unuenaskitojn en ilia lando, La komencaĵojn de ĉiuj iliaj fortoj. |
| 37. | Sed ilin Li elkondukis kun arĝento kaj oro, Kaj en iliaj triboj estis neniu kadukulo. |
| 38. | Ĝojis Egiptujo, kiam ili eliris, Ĉar atakis ĝin timo antaŭ ili. |
| 39. | Li etendis nubon, kiel kovron; Kaj fajron, por ke ĝi lumu en la nokto. |
| 40. | Ili petis, kaj Li sendis koturnojn, Kaj per pano ĉiela Li ilin satigis. |
| 41. | Li malfermis rokon, Kaj ekfluis akvo kaj ekiris kiel rivero en la dezerto. |
| 42. | Ĉar Li memoris Sian sanktan vorton Al Abraham, Sia sklavo. |
| 43. | Kaj Li elkondukis Sian popolon en ĝojo, Siajn elektitojn kun kantado. |
| 44. | Kaj Li donis al ili la landojn de popoloj, Kaj la laboron de gentoj ili heredis; |
| 45. | Por ke ili plenumu Liajn leĝojn Kaj konservu Liajn instruojn. Haleluja! |
| ← Psalms (105/150) → |