← Psalms (104/150) → |
1. | Benu, ho mia animo, la Eternulon. Ho Eternulo, mia Dio, Vi estas tre granda, De majesto kaj beleco Vi estas vestita; |
2. | Vi, kiu estas ĉirkaŭkovrita de lumo kiel de vesto, Kiu sternas la ĉielon kiel tapiŝon; |
3. | Kiu aranĝas sur la akvo Siajn ĉambrojn, Kiu faras la nubojn Lia veturilo; Kiu iras sur la flugiloj de la vento; |
4. | Kiu faras la ventojn Liaj senditoj, Flamantan fajron Liaj servantoj; |
5. | Kiu fondis la teron sur ĝiaj fundamentoj, Ke ĝi neniam ŝanceliĝos. |
6. | La abismon Vi kovris kiel per vesto, Sur la montoj staras akvo; |
7. | De Via minaco ĝi kuras, De la voĉo de Via tondro ĝi forrapidas. |
8. | Ĝi leviĝas sur montojn, malleviĝas sur valojn, Al tiu loko, kiun Vi destinis por ĝi. |
9. | Vi faris limon, kiun ĝi ne superpaŝos, Por ke ĝi ne revenu por kovri la teron. |
10. | Vi sendas fontojn al la riveroj, Kiuj iras inter montoj; |
11. | Ili trinkigas ĉiujn kampajn bestojn; Sovaĝaj azenoj kvietigas sian soifon. |
12. | Apud ili loĝas la birdoj ĉielaj, El inter la branĉoj ili sonigas sian voĉon. |
13. | Vi trinkigas la montojn el Viaj ĉambroj; Per la produktoj de Viaj faroj satiĝas la tero. |
14. | Vi kreskigas herbon por la bruto, Kaj verdaĵon, kiu servas al la homo, Por elirigi panon el la tero. |
15. | Kaj la vino gajigas la koron de la homo, La vizaĝo brilas de la oleo, Kaj la pano fortikigas la koron de la homo. |
16. | Satiĝas la arboj de la Eternulo, La cedroj de Lebanon, kiujn Li plantis; |
17. | Kaj tie nestas birdoj; Cikonio havas sian loĝejon sur abioj; |
18. | La altaj montoj estas por la ibeksoj, La rokoj estas rifuĝejo por la hirakoj. |
19. | Li aranĝis la lunon laŭ la partoj de tempo; La suno scias sian subiron. |
20. | Vi sendas mallumon, kaj fariĝas nokto, Dum kiu vagas ĉiuj arbaraj bestoj; |
21. | La leonidoj krias pri rabakiro, Por peti de Dio sian manĝaĵon. |
22. | Kiam leviĝas la suno, Ili sin kaŝas kaj kuŝiĝas en siaj loĝejoj. |
23. | Eliras homo por sia okupiĝo, Por sia laboro ĝis la vespero. |
24. | Kiel multaj estas Viaj faroj, ho Eternulo! Ĉion Vi faris kun saĝo; La tero estas plena de Viaj faritaĵoj. |
25. | Jen la maro, granda kaj vasta: Tie estas rampaĵoj sennombraj, Bestoj malgrandaj kaj grandaj; |
26. | Tie iras ŝipoj; Tie estas la levjatano, kiun Vi kreis, ke ĝi tie ludu. |
27. | Ĉiuj ili atendas de Vi, Ke Vi donu al ili manĝon en ĝia tempo. |
28. | Vi donas al ili, ili kolektas; Vi malfermas Vian manon, kaj ili satiĝas de bonaĵo. |
29. | Vi kaŝas Vian vizaĝon, tiam ili ektimas; Vi forprenas ilian spiriton, Tiam ili mortas kaj revenas al sia polvo. |
30. | Vi sendas Vian spiriton, tiam ili kreiĝas; Kaj Vi renovigas la vizaĝon de la tero. |
31. | Gloro al la Eternulo estu eterne; La Eternulo ĝoju pri Siaj faritaĵoj. |
32. | Li ekrigardas la teron, kaj ĝi tremas; Li ektuŝas la montojn, kaj ili fumiĝas. |
33. | Mi kantados al la Eternulo, dum mi vivos; Mi muzikados al mia Dio, dum mi estos. |
34. | Agrabla estu al Li mia meditado; Mi ĝojos pri la Eternulo. |
35. | Malaperu pekuloj de sur la tero, Kaj malvirtuloj ne plu ekzistu. Benu, ho mia animo, la Eternulon. Haleluja! |
← Psalms (104/150) → |