| ← Psalms (103/150) → |
| 1. | De David. Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj mia tuta internaĵo Lian sanktan nomon. |
| 2. | Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj ne forgesu ĉiujn Liajn bonfarojn. |
| 3. | Li pardonas ĉiujn viajn pekojn, Li sanigas ĉiujn viajn malsanojn; |
| 4. | Li savas de la tombo vian vivon, Li kronas vin per boneco kaj favorkoreco; |
| 5. | Li satigas per bonaĵoj vian maljunan aĝon, Ke via juneco renoviĝas kiel ĉe aglo. |
| 6. | La Eternulo faras justecon kaj juĝon al ĉiuj prematoj. |
| 7. | Li sciigis Siajn vojojn al Moseo, Siajn farojn al la Izraelidoj. |
| 8. | Favorkora kaj kompatema estas la Eternulo, Longetolerema kaj tre bona. |
| 9. | Ne eterne Li indignas, Kaj ne por ĉiam Li koleras. |
| 10. | Ne laŭ niaj pekoj Li agis kun ni, Kaj ne laŭ niaj krimoj Li redonis al ni. |
| 11. | Ĉar kiel alte estas la ĉielo super la tero, Tiel granda estas Lia boneco por tiuj, kiuj Lin timas. |
| 12. | Kiel malproksime estas la oriento de la okcidento, Tiel Li malproksimigis de ni niajn pekojn. |
| 13. | Kiel patro korfavoras filojn, Tiel la Eternulo korfavoras tiujn, kiuj Lin timas. |
| 14. | Ĉar Li scias nian esencon; Li memoras, ke ni estas polvo. |
| 15. | La tagoj de homo estas kiel herbo; Kiel floro de kampo, tiel li floras. |
| 16. | Pasas super ĝi vento, kaj ĝi jam ne ekzistas; Kaj ĝia loko ĝin jam ne rekonas. |
| 17. | Sed la boneco de la Eternulo daŭras eterne al tiuj, kiuj Lin timas, Kaj Lia bonfaremeco iras ĝis la pranepoj, |
| 18. | Kiuj observas Lian interligon Kaj memoras Liajn ordonojn por ilin plenumi. |
| 19. | La Eternulo starigis en la ĉielo Sian tronon; Kaj Lia reĝeco regas ĉion. |
| 20. | Benu la Eternulon Liaj anĝeloj, potencaj per sia forto, Kiuj plenumas Lian vorton, Por ke oni obeu la voĉon de Lia vorto. |
| 21. | Benu la Eternulon ĉiuj Liaj ĉirkaŭantoj, Liaj servantoj, kiuj plenumas Lian volon. |
| 22. | Benu la Eternulon ĉiuj Liaj kreitaĵoj, En ĉiuj lokoj de Lia regado. Benu, ho mia animo, la Eternulon. |
| ← Psalms (103/150) → |