| ← Psalms (102/150) → |
| 1. | Preĝo de mizerulo, kiam li perdas la fortojn kaj elverŝas antaŭ la Eternulo sian malĝojon. Ho Eternulo, aŭskultu mian preĝon; Kaj mia krio venu al Vi. |
| 2. | Ne kaŝu antaŭ mi Vian vizaĝon en la tago de mia suferado; Klinu al mi Vian orelon; En la tago, kiam mi vokas, rapide aŭskultu min. |
| 3. | Ĉar pasis kiel fumo miaj tagoj, Kaj miaj ostoj ĉirkaŭbrulis kiel en forno. |
| 4. | Falĉiĝis kiel herbo kaj sekiĝis mia koro, Ĉar mi forgesis manĝi mian panon. |
| 5. | De la voĉo de mia plorado Algluiĝis miaj ostoj al mia karno. |
| 6. | Mi similiĝis al pelikano en la dezerto, Mi fariĝis kiel noktuo en ruinoj. |
| 7. | Mi ne dormas, Kaj mi estas kiel birdo solulo sur tegmento. |
| 8. | Ĉiutage insultas min miaj malamikoj, Miaj mokantoj ĵuras per mi. |
| 9. | Ĉar cindron mi manĝis kiel panon, Kaj mian trinkaĵon mi miksis kun larmoj, |
| 10. | Kaŭze de Via kolero kaj indigno; Ĉar Vi min levis kaj ĵetis. |
| 11. | Miaj tagoj malaperas kiel ombro, Kaj mi sekiĝas kiel herbo. |
| 12. | Sed Vi, ho Eternulo, restas eterne; Kaj la memoro pri Vi restas de generacio al generacio. |
| 13. | Vi leviĝos, Vi korfavoros Cionon; Ĉar estas tempo por ĝin kompati, ĉar venis la tempo. |
| 14. | Ĉar Viaj sklavoj ekamis ĝiajn ŝtonojn, Ĉarma estas por ili ĝia polvo. |
| 15. | Kaj ektimos popoloj la nomon de la Eternulo, Kaj ĉiuj reĝoj de la tero Vian gloron. |
| 16. | Ĉar la Eternulo rekonstruis Cionon, Kaj aperis en Sia gloro. |
| 17. | Li Sin turnis al la preĝo de la forlasitoj, Kaj ne forpuŝis ilian petegon. |
| 18. | Ĉi tio estos skribita por estontaj generacioj; Kaj rekreita popolo gloros la Eternulon. |
| 19. | Ĉar Li rigardis malsupren el Sia sankta altaĵo, El la ĉielo la Eternulo direktis rigardon al la tero, |
| 20. | Por aŭdi la ĝemon de malliberulo, Por liberigi la kondamnitajn al morto; |
| 21. | Por ke oni rakontu en Cion pri la nomo de la Eternulo Kaj en Jerusalem pri Lia gloro, |
| 22. | Kiam kolektiĝos kune la popoloj kaj regnoj, Por servi al la Eternulo. |
| 23. | Li lacigis en la vojo miajn fortojn, Li mallongigis miajn tagojn. |
| 24. | Mi diras:Ho mia Dio, ne forprenu min en la mezo de miaj tagoj, Vi, kies jaroj estas de generacio al generacio. |
| 25. | En antikveco Vi fondis la teron; Kaj la ĉielo estas la faro de Viaj manoj. |
| 26. | Ili pereos, sed Vi restos; Kaj ĉiuj ili eluziĝos kiel vesto, Kiel veston Vi ilin ŝanĝos, kaj ili ŝanĝiĝos. |
| 27. | Sed Vi restas la sama, Kaj Viaj jaroj ne finiĝos. |
| 28. | La filoj de Viaj sklavoj restos, Kaj ilia semo fortikiĝos antaŭ Vi. |
| ← Psalms (102/150) → |