Psalms (100/150)  

1. Psalmo de dankado. Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero!
2. Servu al la Eternulo kun ĝojo, Venu antaŭ Lian vizaĝon kun kanto.
3. Sciu, ke la Eternulo estas Dio; Li nin kreis, kaj al Li ni apartenas, Lia popolo kaj ŝafoj de Lia paŝtejo.
4. Eniru en Liajn pordegojn kun dankado, En Liajn kortojn kun laŭdado. Gloru Lin, benu Lian nomon;
5. Ĉar la Eternulo estas bona; Lia favorkoreco estas eterna, Kaj de generacio al generacio daŭras Lia fideleco.

  Psalms (100/150)