| ← Proverbs (9/31) → |
| 1. | La saĝo konstruis sian domon, Ĉarpentis ĝiajn sep kolonojn. |
| 2. | Ĝi buĉis sian bruton, verŝis sian vinon, Kaj pretigis sian tablon. |
| 3. | Ĝi sendis siajn servantinojn, Por anonci sur la pintoj de la altaĵoj de la urbo: |
| 4. | Kiu estas naiva, tiu sin turnu ĉi tien! Al la senspritulo ĝi diris: |
| 5. | Venu, manĝu de mia pano, Kaj trinku el la vino, kiun mi enverŝis. |
| 6. | Forlasu la malsaĝaĵon, kaj vivu; Kaj iru laŭ la vojo de la prudento. |
| 7. | Kiu instruas blasfemanton, tiu prenas sur sin malhonoron; Kaj kiu penas ĝustigi malpiulon, tiu estas mokata. |
| 8. | Ne penu ĝustigi blasfemanton, ke li vin ne malamu: Penu ĝustigi saĝulon, kaj li vin amos. |
| 9. | Donu al saĝulo, kaj li ankoraŭ pli saĝiĝos; Instruu justulon, kaj li lernos pli. |
| 10. | La komenco de la saĝo estas timo antaŭ la Eternulo; Kaj ekkono pri la Sanktulo estas prudento. |
| 11. | Ĉar per mi plimultiĝos viaj tagoj, Kaj aldoniĝos al vi jaroj da vivo. |
| 12. | Se vi saĝiĝis, vi saĝiĝis por vi; Kaj se vi blasfemas, vi sola suferos. |
| 13. | Virino malsaĝa, bruema, Sensprita, kaj nenion scianta, |
| 14. | Sidas ĉe la pordo de sia domo, Sur seĝo sur altaĵo de la urbo, |
| 15. | Por voki la pasantojn, Kiuj iras sian ĝustan vojon: |
| 16. | Kiu estas naiva, tiu sin turnu ĉi tien! Kaj al la senspritulo ŝi diris: |
| 17. | Akvoj ŝtelitaj estas dolĉaj, Kaj pano kaŝita estas agrabla. |
| 18. | Kaj li ne scias, ke tie estas mortintoj Kaj ke ŝiaj invititoj estas en la profundoj de Ŝeol. |
| ← Proverbs (9/31) → |