← Proverbs (7/31) → |
1. | Mia filo! konservu miajn vortojn, Kaj gardu ĉe vi miajn moralordonojn. |
2. | Konservu miajn moralordonojn, kaj vivu; Kaj mian instruon, kiel la pupilon de viaj okuloj. |
3. | Ligu ilin al viaj fingroj; Skribu ilin sur la tabelo de via koro. |
4. | Diru al la saĝo:Vi estas mia fratino; Kaj la prudenton nomu mia parencino; |
5. | Por ke vi estu gardata kontraŭ fremda edzino, Kontraŭ fremdulino, kies paroloj estas glataj. |
6. | Ĉar mi rigardis tra fenestro de mia domo, Tra mia krado; |
7. | Kaj mi vidis inter la naivuloj, Mi rimarkis inter la nematuruloj junulon senprudentan, |
8. | Kiu pasis sur la placo preter ŝia angulo, Kaj iris la vojon al ŝia domo, |
9. | En krepusko, en vespero de tago, Kiam fariĝis nokto kaj mallumo. |
10. | Kaj jen renkonte al li iras virino En ornamo de publikulino, ruzema je la koro. |
11. | Bruema kaj vagema; Ŝiaj piedoj ne loĝas en ŝia domo. |
12. | Jen ŝi estas sur la strato, jen sur la placoj, Kaj apud ĉiu angulo ŝi embuskas. |
13. | Kaj ŝi kaptis lin, kaj kisis lin Kun senhonta vizaĝo, kaj diris al li: |
14. | Mi devis alporti dankan oferdonon; Hodiaŭ mi plenumis mian solenan promeson. |
15. | Tial mi eliris al vi renkonte, Por serĉi vian vizaĝon, kaj mi vin trovis. |
16. | Mi bele kovris mian liton Per multkoloraj teksaĵoj el Egiptujo. |
17. | Mi parfumis mian kuŝejon Per mirho, aloo, kaj cinamo. |
18. | Venu, ni ĝuu sufiĉe volupton ĝis la mateno, Ni plezuriĝu per la amo. |
19. | Ĉar mia edzo ne estas hejme, Li iris en malproksiman vojon; |
20. | La sakon kun mono li prenis kun si; Li revenos hejmen je la plenluno. |
21. | Ŝi forlogis lin per sia multeparolado, Per sia glata buŝo ŝi lin entiris. |
22. | Li tuj iras post ŝi, Kiel bovo iras al la buĉo Kaj kiel katenita malsaĝulo al la puno; |
23. | Ĝis sago fendas al li la hepaton; Kiel birdo rapidas al la kaptilo, Kaj ne scias, ke ĝi pereigas sian vivon. |
24. | Kaj nun, infanoj, aŭskultu min, Atentu la vortojn de mia buŝo. |
25. | Via koro ne flankiĝu al ŝia vojo, Ne eraru sur ŝia irejo; |
26. | Ĉar multajn ŝi vundis kaj faligis, Kaj multegaj estas ŝiaj mortigitoj. |
27. | Ŝia domo estas vojoj al Ŝeol, Kiuj kondukas malsupren al la ĉambroj de la morto. |
← Proverbs (7/31) → |