| ← Proverbs (4/31) → | 
| 1. | Aŭskultu, infanoj, la instruon de la patro, Kaj atentu, por lerni prudenton; | 
| 2. | Ĉar bonan instruon mi donis al vi; Mian leĝon ne forlasu. | 
| 3. | Ĉar mi estis filo de mia patro, Dorlotata kaj sola de mia patrino. | 
| 4. | Kaj li instruis min, kaj diris al mi: Via koro akceptu miajn vortojn; Observu miajn ordonojn, kaj vi vivos. | 
| 5. | Akiru saĝon, akiru prudenton; Ne forgesu, kaj ne deflankiĝu de la paroloj de mia buŝo. | 
| 6. | Ne forlasu ĝin, kaj ĝi vin gardos; Amu ĝin, kaj ĝi zorgos pri vi. | 
| 7. | La komenco de saĝo estas:akiru saĝon; Kaj por via tuta havo akiru prudenton. | 
| 8. | Ŝatu ĝin alte, kaj ĝi vin altigos; Kaj ĝi donos al vi honoron, se vi ĝin enbrakigos. | 
| 9. | Ĝi donos ĉarman ornamon al via kapo; Belan kronon ĝi donacos al vi. | 
| 10. | Aŭskultu, mia filo, kaj akceptu miajn vortojn; Kaj multiĝos la jaroj de via vivo. | 
| 11. | Mi kondukos vin laŭ la vojo de saĝo; Mi irigos vin sur rekta vojstreko. | 
| 12. | Kiam vi iros, via irado ne estos malfaciligata; Kaj kiam vi kuros, vi ne falpuŝiĝos. | 
| 13. | Tenu forte la instruon, ne forlasu ĝin; Konservu ĝin, ĉar ĝi estas via vivo. | 
| 14. | La vojstrekon de malpiuloj ne iru, Kaj ne ekpaŝu sur la vojo de malbonuloj; | 
| 15. | Evitu ĝin, ne trapasu ĝin; Flankiĝu de ĝi, kaj preterpasu. | 
| 16. | Ĉar ili ne ekdormas, se ili ne faris malbonon; Kaj ili perdas la dorman ripozon, se ili ne pekigis; | 
| 17. | Ĉar ili manĝas panon de malpio Kaj trinkas vinon de krimo. | 
| 18. | Kaj la vojo de piuloj estas kiel lumo leviĝanta, Kiu ĉiam pli lumas ĝis plena tagiĝo. | 
| 19. | La vojo de malpiuloj estas kiel mallumo; Ili ne scias, je kio ili falpuŝiĝos. | 
| 20. | Mia filo, atentu miajn vortojn; Klinu vian orelon al miaj paroloj. | 
| 21. | Ili ne foriĝu de viaj okuloj; Gardu ilin en via koro. | 
| 22. | Ĉar ili estas vivo por tiuj, kiuj ilin trovis, Kaj sanigaj por ilia tuta korpo. | 
| 23. | Pli ol ĉion gardatan, gardu vian koron; Ĉar el ĝi eliras la vivo. | 
| 24. | Forigu de vi falsemon de la buŝo, Kaj malicon de la lipoj malproksimigu de vi. | 
| 25. | Viaj okuloj rigardu rekte, Kaj viaj palpebroj direktiĝu rekte antaŭen. | 
| 26. | Fortikigu la direkton de viaj piedoj, Kaj ĉiuj viaj vojoj estu firmaj. | 
| 27. | Ne ŝanceliĝu dekstren, nek maldekstren; Forigu de malbono vian piedon. | 
| ← Proverbs (4/31) → |