← Proverbs (31/31) |
1. | Vortoj de la reĝo Lemuel, instruo, kiun donis al li lia patrino. |
2. | Ho mia filo, ho filo de mia ventro! Ho filo de miaj promesoj! |
3. | Ne donu al la virinoj vian forton, Nek viajn agojn al la pereigantoj de reĝoj. |
4. | Ne al la reĝoj, ho Lemuel, ne al la reĝoj konvenas trinki vinon, Nek al la princoj deziri ebriigaĵojn. |
5. | Ĉar drinkinte, ili povas forgesi la leĝojn, Kaj ili malĝustigos la juĝon de ĉiuj prematoj. |
6. | Donu ebriigaĵon al la pereanto, Kaj vinon al tiu, kiu havas suferantan animon. |
7. | Li trinku, kaj forgesu sian malriĉecon, Kaj li ne plu rememoru sian malfeliĉon. |
8. | Malfermu vian buŝon por senvoĉulo, Por la defendo de ĉiuj forlasitaj. |
9. | Malfermu vian buŝon, por juĝi juste, Por defendi malriĉulon kaj senhavulon. |
10. | Se iu trovis kapablan edzinon, Ŝia valoro estas pli granda ol perloj. |
11. | Fidas ŝin la koro de ŝia edzo, Kaj havo ne mankos. |
12. | Ŝi redonas al li bonon, sed ne malbonon, En la daŭro de ŝia tuta vivo. |
13. | Ŝi serĉas lanon kaj linon, Kaj volonte laboras per siaj manoj. |
14. | Ŝi estas kiel ŝipo de komercisto; De malproksime ŝi alportas sian panon. |
15. | Ŝi leviĝas, kiam estas ankoraŭ nokto, Kaj ŝi disdonas manĝon al sia domanaro Kaj porciojn al siaj servantinoj; |
16. | Ŝi pensas pri kampo, kaj aĉetas ĝin; Per la enspezoj de sia mano ŝi plantas vinberĝardenon. |
17. | Ŝi zonas siajn lumbojn per forto Kaj fortikigas siajn brakojn. |
18. | Ŝi komprenas, ke ŝia komercado estas bona; Ŝia lumilo ne estingiĝas en la nokto. |
19. | Ŝi etendas sian manon al la ŝpinilo, Kaj ŝiaj fingroj tenas la ŝpinturnilon. |
20. | Ŝi malfermas sian manon al la malriĉulo Kaj etendas siajn manojn al la senhavulo. |
21. | Ŝi ne timas la neĝon por sia domo, Ĉar ŝia tuta domanaro estas vestita per ruĝa teksaĵo. |
22. | Ŝi faras al si kovrojn; Delikata tolo kaj purpuro estas ŝiaj vestoj. |
23. | Ŝia edzo estas konata ĉe la pordego, Kie li sidas kune kun la maljunuloj de la lando. |
24. | Ŝi faras teksaĵon kaj vendas, Kaj zonojn ŝi donas al la komercisto. |
25. | Fortika kaj bela estas ŝia vesto, Kaj ŝi ridas pri la venonta tago. |
26. | Sian buŝon ŝi malfermas kun saĝo; Bonkora instruo estas sur ŝia lango. |
27. | Ŝi kontrolas la iradon de aferoj en sia domo, Kaj ŝi ne manĝas panon en senlaboreco. |
28. | Leviĝas ŝiaj filoj kaj ŝin gratulas; Ŝia edzo ŝin laŭdegas, dirante: |
29. | Multaj filinoj estas bravaj, Sed vi superas ĉiujn. |
30. | Ĉarmeco estas trompa, kaj beleco estas vantaĵo; Virino, kiu timas la Eternulon, estos glorata. |
31. | Donu al ŝi laŭ la fruktoj de ŝiaj manoj; Kaj ŝiaj faroj ŝin gloros ĉe la pordegoj. |
← Proverbs (31/31) |