| ← Proverbs (29/31) → |
| 1. | Se homo ofte admonita restos obstina, Li subite pereos sen ia helpo. |
| 2. | Kiam altiĝas virtuloj, la popolo ĝojas; Sed kiam regas malvirtulo, la popolo ĝemas. |
| 3. | Homo, kiu amas saĝon, ĝojigas sian patron; Sed kiu komunikiĝas kun malĉastulinoj, tiu disperdas sian havon. |
| 4. | Reĝo per justeco fortikigas la landon; Sed donacamanto ĝin ruinigas. |
| 5. | Homo, kiu flatas al sia proksimulo, Metas reton antaŭ liaj piedoj. |
| 6. | Per sia pekado malbona homo sin implikas; Sed virtulo triumfas kaj ĝojas. |
| 7. | Virtulo penas ekkoni la aferon de malriĉuloj; Sed malvirtulo ne povas kompreni. |
| 8. | Homoj blasfemantaj indignigas urbon; Sed saĝuloj kvietigas koleron. |
| 9. | Se saĝa homo havas juĝan aferon kun homo malsaĝa, Tiam, ĉu li koleras, ĉu li ridas, li ne havas trankvilon. |
| 10. | Sangaviduloj malamas senkulpulon; Sed virtuloj zorgas pri lia vivo. |
| 11. | Sian tutan koleron aperigas malsaĝulo; Sed saĝulo ĝin retenas. |
| 12. | Se reganto atentas mensogon, Tiam ĉiuj liaj servantoj estas malvirtuloj. |
| 13. | Malriĉulo kaj procentegisto renkontiĝas; La Eternulo donas lumon al la okuloj de ambaŭ. |
| 14. | Se reĝo juĝas juste malriĉulojn, Lia trono fortikiĝas por ĉiam. |
| 15. | Kano kaj instruo donas saĝon; Sed knabo, lasita al si mem, hontigas sian patrinon. |
| 16. | Kiam altiĝas malvirtuloj, tiam multiĝas krimoj; Sed virtuloj vidos ilian falon. |
| 17. | Punu vian filon, kaj li vin trankviligos, Kaj li donos ĝojon al via animo. |
| 18. | Se ne ekzistas profetaj predikoj, tiam popolo fariĝas sovaĝa; Sed bone estas al tiu, kiu observas la leĝojn. |
| 19. | Per vortoj sklavo ne instruiĝas; Ĉar li komprenas, sed ne obeas. |
| 20. | Ĉu vi vidas homon, kiu tro rapidas kun siaj vortoj? Estas pli da espero por malsaĝulo ol por li. |
| 21. | Se oni de infaneco kutimigas sklavon al dorlotiĝado, Li poste fariĝas neregebla. |
| 22. | Kolerema homo kaŭzas malpacojn, Kaj flamiĝema kaŭzas multajn pekojn. |
| 23. | La fiereco de homo lin malaltigos; Sed humilulo atingos honoron. |
| 24. | Kiu dividas kun ŝtelisto, tiu malamas sian animon; Li aŭdas la ĵuron kaj nenion diras. |
| 25. | Timo antaŭ homoj faligas en reton; Sed kiu fidas la Eternulon, tiu estas ŝirmita. |
| 26. | Multaj serĉas favoron de reganto; Sed la sorto de homo dependas de la Eternulo. |
| 27. | Maljusta homo estas abomenaĵo por virtuloj; Kaj kiu iras la ĝustan vojon, tiu estas abomenaĵo por malvirtulo. |
| ← Proverbs (29/31) → |