← Proverbs (28/31) → |
1. | Malvirtulo kuras, kiam neniu persekutas; Sed virtuloj estas sentimaj kiel leono. |
2. | Kiam lando pekas, ĝi havas multe da estroj; Sed se regas homo prudenta kaj kompetenta, li regas longe. |
3. | Homo malriĉa, kiu premas malriĉulojn, Estas kiel pluvo batanta, sed ne dononta panon. |
4. | Kiuj forlasis la leĝojn, tiuj laŭdas malvirtulon; Sed la observantoj de la leĝoj indignas kontraŭ li. |
5. | Malbonaj homoj ne komprenas justecon; Sed la serĉantoj de la Eternulo komprenas ĉion. |
6. | Pli bona estas malriĉulo, kiu iras en sia senkulpeco, Ol homo, kiu iras malĝustan vojon, kvankam li estas riĉa. |
7. | Kiu observas la leĝojn, tiu estas filo prudenta; Sed kunulo de malĉastuloj hontigas sian patron. |
8. | Kiu pligrandigas sian havon per procentegoj kaj troprofito, Tiu kolektas ĝin por kompatanto de malriĉuloj. |
9. | Kiu forklinas sian orelon de aŭdado de instruo, Ties eĉ preĝo estas abomenaĵo. |
10. | Kiu forlogas virtulojn al vojo malbona, Tiu mem falos en sian foson; Sed la senkulpuloj heredos bonon. |
11. | Riĉulo estas saĝa en siaj okuloj; Sed saĝa malriĉulo lin tute travidas. |
12. | Kiam triumfas virtuloj, estas granda gloro; Sed kiam altiĝas malvirtuloj, tiam homoj sin kaŝas. |
13. | Kiu kaŝas siajn pekojn, tiu ne estos feliĉa; Sed kiu ilin konfesas kaj forlasas, tiu estos pardonita. |
14. | Bone estas al homo, kiu ĉiam timas; Sed kiu havas malmolan koron, tiu falos en malfeliĉon. |
15. | Leono krieganta kaj urso avida Estas malvirta reganto super malriĉa popolo. |
16. | Se reganto estas neprudenta, tiam fariĝas multe da maljustaĵoj; Sed kiu malamas maljustan profiton, tiu longe vivos. |
17. | Homo, kies konscienco estas ŝarĝita de mortigo, Kuros al foso; kaj oni lin ne haltigu. |
18. | Kiu iras en senpekeco, tiu estos savita; Sed kiu iras malĝustan vojon, tiu subite falos. |
19. | Kiu prilaboras sian teron, tiu havos sate da pano; Sed kiu serĉas vantaĵojn, tiu havos plenan malriĉecon. |
20. | Homon fidelan oni multe benas; Sed kiu rapidas riĉiĝi, tiu ne restos sen puno. |
21. | Konsideri personojn ne estas bone; Pro peco da pano homo pekus. |
22. | Homo enviema rapidas al riĉeco, Kaj li ne scias, ke malriĉeco lin atendas. |
23. | Kiu faras riproĉojn al homo, tiu poste trovos pli da danko, Ol tiu, kiu flatas per la lango. |
24. | Kiu rabas de sia patro kaj patrino, kaj diras:Ĝi ne estas peko, Tiu estas kamarado de mortigisto. |
25. | Fierulo kaŭzas malpacojn; Sed kiu fidas la Eternulon, tiu estos bonstata. |
26. | Kiu fidas sin mem, tiu estas malsaĝa; Sed kiu tenas sin prudente, tiu estos savita. |
27. | Kiu donas al malriĉulo, tiu ne havos mankon; Sed kiu kovras siajn okulojn, tiu estas multe malbenata. |
28. | Kiam malvirtuloj altiĝas, homoj kaŝiĝas; Sed kiam ili pereas, tiam multiĝas virtuloj. |
← Proverbs (28/31) → |