← Proverbs (27/31) → |
1. | Ne fanfaronu pri la morgaŭa tago; Ĉar vi ne scias, kion naskos la tago. |
2. | Alia vin laŭdu, sed ne via buŝo; Fremdulo, sed ne viaj lipoj. |
3. | Peza estas ŝtono, kaj sablo estas ŝarĝo; Sed kolero de malsaĝulo estas pli peza ol ambaŭ. |
4. | Kolero estas kruelaĵo, kaj furiozo estas superakvego; Sed kiu sin tenos kontraŭ envio? |
5. | Pli bona estas riproĉo nekaŝita, Ol amo kaŝita. |
6. | Fidelkoraj estas la batoj de amanto; Sed tro multaj estas la kisoj de malamanto. |
7. | Sata animo malŝatas mieltavolon, Sed por malsata animo ĉio maldolĉa estas dolĉa. |
8. | Kiel birdo, kiu forlasis sian neston, Tiel estas homo, kiu forlasis sian lokon. |
9. | Oleo kaj odorfumaĵo ĝojigas la koron, Kaj la konsilo de amiko estas dolĉaĵo por la animo. |
10. | Ne forlasu vian amikon kaj la amikon de via patro, Kaj en la domon de via frato ne iru en la tago de via mizero; Pli bona estas najbaro proksima, ol frato malproksima. |
11. | Estu saĝa, mia filo, kaj ĝojigu mian koron; Kaj mi havos kion respondi al mia insultanto. |
12. | Prudentulo antaŭvidas malbonon, kaj kaŝiĝas; Sed naivuloj antaŭenpaŝas, kaj difektiĝas. |
13. | Prenu la veston de tiu, kiu garantiis por aliulo; Kaj pro la fremduloj prenu de li garantiaĵon. |
14. | Kiu frue matene benas sian proksimulon per laŭta voĉo, Tiu estos opiniata malbenanto. |
15. | Defluilo en pluva tago Kaj malpacema edzino estas egalaj. |
16. | Kiu ŝin retenas, tiu retenas venton Kaj volas kapti oleon per sia dekstra mano. |
17. | Fero akriĝas per fero, Kaj homon akrigas la rigardo de lia proksimulo. |
18. | Kiu gardas figarbon, tiu manĝos ĝiajn fruktojn; Kaj kiu gardas sian sinjoron, tiu estos honorata. |
19. | Kiel en la akvo vizaĝo speguliĝas al vizaĝo, Tiel la koro de homo estas kontraŭ alia koro. |
20. | Ŝeol kaj la abismo neniam satiĝas; Kaj ankaŭ la okuloj de homo neniam satiĝas. |
21. | Kiel fandujo por arĝento kaj forno por oro, Tiel estas por homo la buŝo de lia laŭdanto. |
22. | Se vi pistos malsaĝulon en pistujo inter griaĵo, Lia malsaĝeco de li ne apartiĝos. |
23. | Bone konu viajn ŝafojn, Atentu viajn brutarojn. |
24. | Ĉar riĉeco ne daŭras eterne, Kaj krono ne restas por ĉiuj generacioj. |
25. | Aperas herbo, montriĝas verdaĵo, Kaj kolektiĝas kreskaĵoj de la montoj. |
26. | Ŝafidoj estas, por vesti vin, Kaj kaproj, por doni al vi la eblon aĉeti kampon. |
27. | Estas sufiĉe da kaprina lakto, por nutri vin, por nutri vian domon, Kaj por subteni la vivon de viaj servantinoj. |
← Proverbs (27/31) → |