← Proverbs (26/31) → |
1. | Kiel neĝo en somero, kaj kiel pluvo en tempo de rikolto, Tiel ne konvenas honoro por malsaĝulo. |
2. | Kiel birdo forleviĝas, kiel hirundo forflugas, Tiel senkaŭza malbeno ne efektiviĝas. |
3. | Vipo estas por ĉevalo, brido por azeno, Kaj bastono por la dorso de malsaĝuloj. |
4. | Ne respondu al malsaĝulo laŭ lia malsaĝeco, Por ke vi mem ne fariĝu egala al li. |
5. | Respondu al malsaĝulo laŭ lia malsaĝeco, Por ke li ne estu saĝulo en siaj propraj okuloj. |
6. | Kiu komisias aferon al malsaĝulo, Tiu tranĉas al si la piedojn kaj sin suferigas. |
7. | Kiel la kruroj de lamulo pendas peze, Tiel estas sentenco en la buŝo de malsaĝuloj. |
8. | Kiel iu, kiu alligas ŝtonon al ĵetilo, Tiel estas tiu, kiu faras honoron al malsaĝulo. |
9. | Kiel dorna kano en la mano de ebriulo, Tiel estas sentenco en la buŝo de malsaĝuloj. |
10. | Kompetentulo ĉion bone faras; Sed kiu dungas pasantojn, tiu dungas malsaĝulojn. |
11. | Kiel hundo revenas al sia vomitaĵo, Tiel malsaĝulo ripetas sian malsaĝaĵon. |
12. | Ĉu vi vidas homon, kiu estas saĝa en siaj okuloj? Estas pli da espero por malsaĝulo ol por li. |
13. | Maldiligentulo diras:Leono estas sur la vojo, Leono estas sur la stratoj. |
14. | Pordo turniĝas sur sia hoko, Kaj maldiligentulo sur sia lito. |
15. | Maldiligentulo ŝovas sian manon en la poton, Kaj ne volas venigi ĝin al sia buŝo. |
16. | Maldiligentulo estas en siaj okuloj pli saĝa, Ol sep veraj saĝuloj. |
17. | Pasanto, kiu sin miksas en malpropran disputon, Estas kiel iu, kiu kaptas hundon je la oreloj. |
18. | Kiel frenezulo, kiu ĵetas fajron, Sagojn, kaj morton, |
19. | Tiel estas homo, kiu trompas sian proksimulon, Kaj diras:Mi ja ŝercas. |
20. | Kie ne estas ligno, estingiĝas la fajro; Kaj se ne estas kalumnianto, ĉesiĝas malpaco. |
21. | Karbo servas por ardaĵo, ligno por fajro, Kaj homo malpacema por provoki malpacon. |
22. | La vortoj de kalumnianto estas kiel frandaĵoj, Kaj ili penetras en la profundon de la ventro. |
23. | Varmegaj lipoj kun malica koro Estas nepurigita arĝento, kiu kovras argilaĵon. |
24. | Malamanto havas maskitajn parolojn, Kaj en sia koro li preparas malicon. |
25. | Kiam li ĉarmigas sian voĉon, ne kredu al li; Ĉar sep abomenaĵoj estas en lia koro. |
26. | Kiu trompe kaŝas malamon, Tiu aperigos sian malbonecon en popola kunveno. |
27. | Kiu fosas foson, tiu falos en ĝin; Kaj kiu rulas ŝtonon, al tiu ĝi revenos. |
28. | Mensogema lango malamas tiujn, kiujn ĝi dispremis; Kaj hipokrita buŝo kaŭzas pereon. |
← Proverbs (26/31) → |