| ← Proverbs (25/31) → |
| 1. | Ankaŭ ĉi tio estas sentencoj de Salomono, kiujn kolektis la viroj de Ĥizkija, reĝo de Judujo. |
| 2. | Honoro de Dio estas kaŝi aferon; Sed honoro de reĝoj estas esplori aferon. |
| 3. | La ĉielo estas alta, la tero estas profunda, Kaj la koro de reĝoj estas neesplorebla. |
| 4. | Forigu de arĝento la almiksaĵon, Kaj la puriganto ricevos vazon. |
| 5. | Forigu malvirtulon de la reĝo, Kaj lia trono fortikiĝos en justeco. |
| 6. | Ne montru vin granda antaŭ la reĝo, Kaj sur la loko de eminentuloj ne stariĝu; |
| 7. | Ĉar pli bone estas, se oni diros al vi:Leviĝu ĉi tien, Ol se oni malaltigos vin antaŭ eminentulo, Kiun vidis viaj okuloj. |
| 8. | Ne komencu tuj disputi; Ĉar kion vi faros poste, kiam via proksimulo vin hontigos? |
| 9. | Faru disputon kun via proksimulo mem, Sed sekreton de aliulo ne malkaŝu; |
| 10. | Ĉar alie aŭdanto vin riproĉos, Kaj vian babilon vi jam ne povos repreni. |
| 11. | Vorto dirita en ĝusta tempo Estas kiel oraj pomoj sur retaĵo arĝenta. |
| 12. | Kiel ora orelringo kaj multekosta kolringo, Tiel estas saĝa admonanto por aŭskultanta orelo. |
| 13. | Kiel malvarmo de neĝo en la tempo de rikolto, Tiel estas fidela sendito por siaj sendintoj: Li revigligas la animon de sia sinjoro. |
| 14. | Kiel nuboj kaj vento sen pluvo, Tiel estas homo, kiu fanfaronas per dono, kiun li ne faras. |
| 15. | Per pacienco oni altiras al si potenculon, Kaj mola parolo rompas oston. |
| 16. | Kiam vi trovis mielon, manĝu, kiom vi bezonas, Por ke vi ne fariĝu tro sata kaj ne elvomu ĝin. |
| 17. | Detenu vian piedon de la domo de via proksimulo; Ĉar alie vi tedus lin kaj li vin malamus. |
| 18. | Kiel martelo kaj glavo kaj akra sago Estas tiu homo, kiu parolas pri sia proksimulo malveran ateston. |
| 19. | Kiel putra dento kaj malforta piedo Estas nefidinda espero en tago de mizero. |
| 20. | Kiel demeto de vesto en tempo de malvarmo, kiel vinagro sur natro, Tiel estas kantado de kantoj al koro suferanta. |
| 21. | Se via malamanto estas malsata, manĝigu al li panon; Kaj se li estas soifa, trinkigu al li akvon; |
| 22. | Ĉar fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo, Kaj la Eternulo vin rekompencos. |
| 23. | Norda vento kaŭzas pluvon, Kaj ĉagrenita vizaĝo kaŝatan parolon. |
| 24. | Pli bone estas loĝi sur angulo de tegmento, Ol kun malpacema edzino en komuna domo. |
| 25. | Kiel malvarma akvo por suferanto de soifo, Tiel estas bona sciigo el lando malproksima. |
| 26. | Virtulo, kiu falas antaŭ malvirtulo, Estas malklara fonto kaj malbonigita puto. |
| 27. | Ne bone estas manĝi tro multe da mielo; Kaj ne glore estas serĉi sian gloron. |
| 28. | Homo, kiu ne povas regi sian spiriton, Estas urbo detruita, kiu ne havas muron. |
| ← Proverbs (25/31) → |