| ← Proverbs (24/31) → |
| 1. | Ne sekvu malbonajn homojn, Kaj ne deziru esti kun ili; |
| 2. | Ĉar ilia koro pensas pri perfortaĵo, Kaj ilia buŝo parolas malbonaĵon. |
| 3. | Per saĝo konstruiĝas domo, Kaj per prudento ĝi fortikiĝas; |
| 4. | Kaj per sciado la ĉambroj pleniĝas Per ĉia havo grandvalora kaj agrabla. |
| 5. | Homo saĝa havas forton, Kaj homo prudenta estas potenca. |
| 6. | Kun pripenso faru militon; Kaj venko venas per multe da konsilantoj. |
| 7. | Tro alta estas la saĝo por malsaĝulo; Ĉe la pordego li ne malfermos sian buŝon. |
| 8. | Kiu intencas fari malbonon, Tiun oni nomas maliculo. |
| 9. | Malico de malsaĝulo estas peko; Kaj blasfemanto estas abomenaĵo por homo. |
| 10. | Se vi montriĝis malforta en tago de mizero, Via forto estas ja malgranda. |
| 11. | Savu tiujn, kiujn oni prenis por mortigi, Kaj ne fortiriĝu de tiuj, kiuj estas kondamnitaj al morto. |
| 12. | Se vi diras:Ni tion ne sciis, La esploranto de koroj ja komprenas, Kaj la gardanto de via animo ja scias, Kaj Li redonas al homo laŭ liaj faroj. |
| 13. | Manĝu, mia filo, mielon, ĉar ĝi estas bona; Kaj la mieltavolo estas dolĉa por via gorĝo; |
| 14. | Tia estas por via animo la sciado de saĝo, se vi ĝin trovis, Kaj ekzistas estonteco, kaj via espero ne pereos. |
| 15. | Ne insidu, ho malvirtulo, kontraŭ la domo de virtulo; Ne ataku lian ripozejon; |
| 16. | Ĉar sep fojojn virtulo falos, kaj tamen leviĝos; Sed malvirtuloj implikiĝas en la malfeliĉo. |
| 17. | Kiam falas via malamiko, ne ĝoju, Kaj ĉe lia malfeliĉo via koro ne plezuriĝu; |
| 18. | Ĉar eble la Eternulo vidos, kaj tio ne plaĉos al Li, Kaj Li returnos de li Sian koleron. |
| 19. | Ne koleru kontraŭ malbonfarantoj, Kaj ne enviu la malvirtulojn; |
| 20. | Ĉar la malbonulo ne havos estontecon; La lumilo de malvirtuloj estingiĝos. |
| 21. | Timu, mia filo, la Eternulon kaj la reĝon; Kun ribeluloj ne komunikiĝu. |
| 22. | Ĉar subite venos ilia pereo; Kaj kiu scias, kiam venos la puno de ambaŭ? |
| 23. | Ankaŭ ĉi tio estas vortoj de saĝuloj: Konsideri personojn ĉe juĝado estas ne bone. |
| 24. | Kiu diras al malvirtulo:Vi estas virtulo, Tiun malbenos popoloj, tiun malamos gentoj. |
| 25. | Sed kiuj faras riproĉojn, tiuj plaĉas, Kaj sur ilin venos bona beno. |
| 26. | Kiu respondas ĝustajn vortojn, Tiu kisas per la lipoj. |
| 27. | Plenumu vian laboron ekstere, Pretigu ĉion sur via kampo; Kaj poste aranĝu vian domon. |
| 28. | Ne atestu sen kaŭzo kontraŭ via proksimulo; Ĉu vi trompus per via buŝo? |
| 29. | Ne diru:Kiel li agis kontraŭ mi, tiel mi agos kontraŭ li; Mi redonos al la homo laŭ lia faro. |
| 30. | Mi pasis tra kampo de homo maldiligenta Kaj tra vinberĝardeno de sensaĝulo; |
| 31. | Kaj jen ĉie elkreskis urtiko, Ĉio estas kovrita de dornoj, Kaj la ŝtona muro estas detruita. |
| 32. | Kaj kiam mi vidis, mi prenis ĝin en mian koron, Mi rigardis, kaj ricevis instruon: |
| 33. | Iom da dormo, iom da dormeto, Iom da kunmeto de la manoj por kuŝado; |
| 34. | Kaj venos via malriĉeco kiel rabisto, Kaj via senhaveco kiel viro armita. |
| ← Proverbs (24/31) → |