| ← Proverbs (23/31) → |
| 1. | Kiam vi sidiĝos, por manĝi kun reganto, Rigardu bone, kio estas antaŭ vi; |
| 2. | Kaj vi metu tranĉilon al via gorĝo, Se vi estas avidulo. |
| 3. | Ne deziru liajn bongustajn manĝojn; Ĉar ĝi estas trompa pano. |
| 4. | Ne penu riĉiĝi; Forlasu vian pripensadon. |
| 5. | Ĉu vi direktos viajn okulojn al ĝi? ĝi jam ne ekzistos; Ĉar riĉeco faras al si flugilojn kiel aglo, kaj forflugas al la ĉielo. |
| 6. | Ne manĝu panon de malbondeziranto, Kaj ne deziru liajn bongustajn manĝojn. |
| 7. | Ĉar kiaj estas la pensoj en lia animo, tia li ankaŭ estas: Manĝu kaj trinku, li diros al vi, Sed lia koro ne estas kun vi. |
| 8. | La pecon, kiun vi manĝis, vi elvomos; Kaj vane vi perdis viajn agrablajn vortojn. |
| 9. | En la orelojn de malsaĝulo ne parolu; Ĉar li malŝatos la saĝecon de viaj vortoj. |
| 10. | Ne forŝovu la antikvajn limojn, Kaj sur la kampon de orfoj ne iru. |
| 11. | Ĉar ilia Liberiganto estas forta; Li defendos ilian aferon kontraŭ vi. |
| 12. | Elmetu vian koron al instruo Kaj viajn orelojn al paroloj de prudento. |
| 13. | Ne malvolu puni knabon: Se vi batos lin per kano, li ne mortos. |
| 14. | Vi batos lin per kano, Kaj lian animon vi savos de Ŝeol. |
| 15. | Mia filo, se via koro estos saĝa, Tiam ĝojos ankaŭ mia koro. |
| 16. | Kaj mia internaĵo ĝojos, Kiam viaj lipoj parolos ĝustaĵon. |
| 17. | Via koro sin tiru ne al pekuloj, Sed al timo antaŭ la Eternulo ĉiutage. |
| 18. | Ĉar ekzistas estonteco, Kaj via espero ne perdiĝos. |
| 19. | Aŭskultu vi, mia filo, kaj estu saĝa, Kaj direktu vian koron al la ĝusta vojo. |
| 20. | Ne estu inter la drinkantoj de vino, Inter tiuj, kiuj manĝas tro da viando; |
| 21. | Ĉar drinkemulo kaj manĝegemulo malriĉiĝos, Kaj dormemulo havos sur si ĉifonaĵojn. |
| 22. | Aŭskultu vian patron, kiu vin naskigis, Kaj ne malŝatu vian patrinon, kiam ŝi maljuniĝos. |
| 23. | Veron aĉetu, kaj ne vendu saĝon Kaj instruon kaj prudenton. |
| 24. | Grandan ĝojon havas patro de virtulo, Kaj naskinto de saĝulo ĝojos pro li. |
| 25. | Via patro kaj via patrino ĝojos, Kaj via naskintino triumfos. |
| 26. | Donu, mia filo, vian koron al mi, Kaj al viaj okuloj plaĉu miaj vojoj. |
| 27. | Ĉar malĉastulino estas profunda foso, Kaj fremda edzino estas malvasta puto. |
| 28. | Ŝi embuskas kiel rabisto, Kaj kolektas ĉirkaŭ si perfidulojn. |
| 29. | Ĉe kiu estas ploro? ĉe kiu estas ĝemoj? ĉe kiu estas malpaco? Ĉe kiu estas plendoj? ĉe kiu estas senkaŭzaj batoj? Ĉe kiu estas malklaraj okuloj? |
| 30. | Ĉe tiuj, kiuj sidas malfrue ĉe vino, Ĉe tiuj, kiuj venas, por gustumi aroman trinkaĵon. |
| 31. | Ne rigardu la vinon, kiel ruĝa ĝi estas, Kiel ĝi brilas en la pokalo, kiel glate ĝi eniras: |
| 32. | En la fino ĝi mordas kiel serpento Kaj pikas kiel vipuro. |
| 33. | Viaj okuloj vidos fremdaĵojn, Kaj via koro parolos malĝustaĵojn. |
| 34. | Kaj vi estos kiel dormanto meze de la maro, Kaj kiel dormanto sur la supro de masto. |
| 35. | Ili batis min, sed ĝi min ne doloris; Ili frapis min, sed mi ne sentis; Kiam mi vekiĝos, mi denove tion serĉos. |
| ← Proverbs (23/31) → |