← Proverbs (22/31) → |
1. | Nomo bona estas pli preferinda, ol granda riĉeco; Kaj bona estimo, ol arĝento kaj oro. |
2. | Riĉulo kaj malriĉulo renkontiĝas: Ilin ambaŭ kreis la Eternulo. |
3. | Prudentulo antaŭvidas malbonon, kaj kaŝiĝas; Sed naivuloj antaŭenpaŝas, kaj difektiĝas. |
4. | Por humileco kaj timo antaŭ la Eternulo Oni ricevas riĉecon kaj honoron kaj vivon. |
5. | Dornoj kaj retoj estas sur la vojo de malbonagulo; Kiu gardas sian animon, tiu malproksimiĝas de ili. |
6. | Instruu knabon konforme al lia vojo, Kaj eĉ maljuniĝinte li ne dekliniĝos de ĝi. |
7. | Riĉulo regas super malriĉuloj, Kaj kiu prunteprenas, tiu estas sklavo de la pruntedoninto. |
8. | Kiu semas maljustaĵon, tiu rikoltos suferon, Kaj la kano de lia krueleco rompiĝos. |
9. | Bonokululo estos benata; Ĉar li donas el sia pano al malriĉulo. |
10. | Forpelu blasfemulon, kaj foriros malpaco, Kaj ĉesiĝos malkonsento kaj ofendo. |
11. | Kiu amas purecon de koro kaj agrable parolas, Al tiu la reĝo estas amiko. |
12. | La okuloj de la Eternulo gardas la prudenton; Sed la vortojn de maliculo Li renversas. |
13. | Mallaborulo diras:Leono estas ekstere, Mi povus esti mortigita meze de la strato. |
14. | La buŝo de malĉastulino estas profunda foso; Kiun la Eternulo koleras, tiu tien enfalas. |
15. | Malsaĝeco forte sidas en la koro de knabo; Sed vergo punanta ĝin elpelas el ĝi. |
16. | Kiu premas malriĉulon, por pligrandigi sian riĉecon, Tiu donas al riĉulo, por ke li malriĉiĝu. |
17. | Klinu vian orelon kaj aŭskultu vortojn de saĝuloj, Kaj direktu vian koron al mia instruo; |
18. | Ĉar ili estos agrablaj, se vi gardos ilin en via interno; Ili estos ĉiuj pretaj sur viaj lipoj. |
19. | Ke al la Eternulo estu via fido, Tion mi instruis al vi hodiaŭ. |
20. | Ĉu mi ne skribis al vi tion trifoje Kun konsiloj kaj scio, |
21. | Por sciigi al vi la ĝustecon de la paroloj de vero, Por ke vi transdonu la parolojn de vero al tiuj, kiuj vin sendis? |
22. | Ne prirabu malriĉulon, pro tio, ke li estas malriĉa; Kaj ne premu senhavulon ĉe la pordego; |
23. | Ĉar la Eternulo defendos ilian aferon Kaj dispremos iliajn premantojn. |
24. | Ne amikiĝu kun homo kolerema, Kaj ne komunikiĝu kun homo flamiĝema; |
25. | Ke vi ne lernu lian vojon Kaj ne ricevu reton por via animo. |
26. | Ne estu inter tiuj, kiuj firmigas per mano, Kiuj garantias por ŝuldoj. |
27. | Se vi ne havos per kio pagi, Oni ja prenos vian litaĵon de sub vi. |
28. | Ne forŝovu la antikvajn limojn, Kiujn faris viaj patroj. |
29. | Se vi vidas homon lertan en sia profesio, li staros antaŭ reĝoj; Li ne staros antaŭ maleminentuloj. |
← Proverbs (22/31) → |