← Proverbs (21/31) → |
1. | Kiel akvaj torentoj estas la koro de reĝo en la mano de la Eternulo: Kien Li volas, Li ĝin direktas. |
2. | Ĉiuj vojoj de homo estas ĝustaj en liaj okuloj; Sed la Eternulo pesas la korojn. |
3. | Plenumado de vero kaj justeco Estas al la Eternulo pli agrabla ol oferado. |
4. | Fieraj okuloj kaj aroganta koro, Kulturaĵo de malvirtuloj, estas peko. |
5. | La entreprenoj de diligentulo donas nur profiton; Sed ĉiu trorapidado kondukas nur al manko. |
6. | Akirado de trezoroj per lango mensogema Estas vanta bloveto, retoj de morto. |
7. | La rabo de malvirtuloj atakos ilin mem; Ĉar ili ne volis fari justaĵon. |
8. | Malrekta estas la vojo de homo kulpa; Sed la agado de purulo estas ĝusta. |
9. | Pli bone estas loĝi sur angulo de tegmento, Ol kun malpacema edzino en komuna domo. |
10. | La animo de malvirtulo deziras malbonon; Lia proksimulo ne estas favorata de li. |
11. | Kiam blasfemanto estas punata, senspertulo fariĝas pli saĝa; Kaj kiam oni instruas saĝulon, li akiras prudenton. |
12. | La Justulo rigardas la domon de malvirtulo, Kaj Li faligas malvirtulojn en malbonon. |
13. | Se iu ŝtopas sian orelon kontraŭ kriado de malriĉulo, Li ankaŭ vokos kaj ne estos aŭskultata. |
14. | Sekreta donaco kvietigas koleron, Kaj donaco en la sinon, fortan furiozon. |
15. | Farado de justaĵo estas ĝojo por la virtulo Kaj teruro por la malbonaguloj. |
16. | Homo, kiu erarforiĝis de la vojo de prudento, Ekloĝos en komunumo de mortintoj. |
17. | Kiu amas gajecon, tiu havos mankon; Kiu amas vinon kaj oleon, tiu ne estos riĉa. |
18. | La malvirtulo estos liberiga anstataŭo por la virtulo, Kaj malpiulo por piuloj. |
19. | Pli bone estas loĝi en lando dezerta, Ol kun malpacema kaj kolerema edzino. |
20. | Ĉarma trezoro kaj oleo estas en la domo de saĝulo; Sed homo malsaĝa ĉion englutas. |
21. | Kiu celas justecon kaj bonecon, Tiu trovos vivon, justecon, kaj honoron. |
22. | Kontraŭ urbon de fortuloj eliras saĝulo, Kaj li faligas ĝian fortan fortikaĵon. |
23. | Kiu gardas sian buŝon kaj sian langon, Tiu gardas sian animon kontraŭ malfeliĉoj. |
24. | Fiera malbonulo, kiun oni nomas blasfemulo, Agas kun kolero kaj malboneco. |
25. | La deziro de mallaborulo lin mortigas, Ĉar liaj manoj ne volas labori. |
26. | Tuttage li forte deziras; Sed virtulo donas kaj ne rifuzas. |
27. | Oferdono de malvirtuloj estas abomenaĵo; Kiom pli, kiam li ĝin alportas kiel pekoferon! |
28. | Mensoga atestanto pereos; Sed homo, kiu mem aŭdis, parolos por ĉiam. |
29. | Malvirtulo tenas sian vizaĝon arogante; Sed virtulo zorgas pri sia vojo. |
30. | Ne ekzistas saĝo, ne ekzistas prudento, Ne ekzistas konsilo kontraŭ la Eternulo. |
31. | Ĉevalo estas preparata por la tago de milito; Sed la helpo venas de la Eternulo. |
← Proverbs (21/31) → |