| ← Proverbs (20/31) → |
| 1. | La vino estas blasfemanto, ebriiga trinkaĵo estas sovaĝa; Kaj kiu delogiĝas per ili, tiu ne estas prudenta. |
| 2. | Minaco de reĝo estas kiel kriego de leono; Kiu lin kolerigas, tiu pekas kontraŭ sia animo. |
| 3. | Estas honoro por homo ĉesigi malpacon; Sed ĉiu malsaĝulo estas malpacema. |
| 4. | En la malvarma tempo mallaborulo ne plugas; Li petos en aŭtuno, kaj li nenion ricevos. |
| 5. | Intenco en la koro de homo estas profunda akvo; Sed homo saĝa ĝin elĉerpos. |
| 6. | Multaj homoj proklamas pri sia boneco; Sed kiu trovos homon fidelan? |
| 7. | Virtulo iras en sia senpekeco; Feliĉaj estas liaj infanoj post li. |
| 8. | Reĝo, kiu sidas sur trono de juĝo, Disventumas per siaj okuloj ĉion malbonan. |
| 9. | Kiu povas diri:Mi purigis mian koron, Mi estas libera de mia peko? |
| 10. | Neegalaj peziloj, neegalaj mezuroj, Ambaŭ estas abomenaĵo por la Eternulo. |
| 11. | Eĉ knabon oni povas ekkoni laŭ liaj faroj, Ĉu estas pura kaj justa lia konduto. |
| 12. | Orelon aŭdantan kaj okulon vidantan: Ilin ambaŭ kreis la Eternulo. |
| 13. | Ne amu dormon, por ke vi ne malriĉiĝu; Malfermu viajn okulojn, kaj vi satiĝos de pano. |
| 14. | Malbona, malbona, diras la aĉetanto; Sed kiam li foriris, tiam li fanfaronas. |
| 15. | Oni povas havi oron kaj multe da perloj; Sed buŝo prudenta estas multevalora ilo. |
| 16. | Prenu la veston de tiu, kiu garantiis por aliulo; Kaj pro la fremduloj prenu de li garantiaĵon. |
| 17. | Malhonesta pano estas bongusta por homo; Sed lia buŝo poste estos plena de ŝtonetoj. |
| 18. | Intencoj fortikiĝas per konsilo; Kaj militon oni faru prudente. |
| 19. | Kiu malkaŝas sekreton, tiu estas kiel kalumnianto; Ne komunikiĝu kun tiu, kiu havas larĝan buŝon. |
| 20. | Kiu malbenas sian patron kaj sian patrinon, Ties lumilo estingiĝos meze de profunda mallumo. |
| 21. | Heredo, al kiu oni komence tro rapidas, Ne estas benata en sia fino. |
| 22. | Ne diru:Mi repagos malbonon; Fidu la Eternulon, kaj Li vin helpos. |
| 23. | Neegalaj peziloj estas abomenaĵo por la Eternulo, Kaj malvera pesilo estas ne bona. |
| 24. | La irado de homo dependas de la Eternulo; Kiel homo povus kompreni sian vojon? |
| 25. | Ĝi estas reto por homo, se li rapidas nomi ion sankta Kaj esploras nur post faro de promeso. |
| 26. | Saĝa reĝo dispelas malvirtulojn, Kaj venigas radon sur ilin. |
| 27. | La animo de homo estas lumilo de la Eternulo; Ĝi esploras ĉiujn internaĵojn de la korpo. |
| 28. | Favorkoreco kaj veremeco hardas reĝon; Kaj per favorkoreco li subtenas sian tronon. |
| 29. | Gloro por junuloj estas ilia forto, Kaj ornamo por maljunuloj estas grizeco. |
| 30. | Vundoj de batoj devas penetri en malbonulon, Kaj frapoj devas iri profunde en lian korpon. |
| ← Proverbs (20/31) → |