← Proverbs (19/31) → |
1. | Pli bona estas malriĉulo, kiu iras en sia senkulpeco, Ol homo, kiu estas malicbuŝulo kaj malsaĝulo. |
2. | Vivo sen prudento ne estas bona; Kaj kiu tro rapidas, tiu maltrafas la vojon. |
3. | Malsaĝeco de homo erarigas lian vojon, Kaj lia koro koleras la Eternulon. |
4. | Riĉeco donas multon da amikoj; Sed malriĉulo estas forlasata de sia amiko. |
5. | Falsa atestanto ne restos sen puno; Kaj kiu elspiras mensogojn, tiu ne saviĝos. |
6. | Multaj serĉas favoron de malavarulo; Kaj ĉiu estas amiko de homo, kiu donas donacojn. |
7. | Ĉiuj fratoj de malriĉulo lin malamas; Tiom pli malproksimiĝas de li liaj amikoj! Li havas esperon pri vortoj, kiuj ne estos plenumitaj. |
8. | Kiu akiras prudenton, tiu amas sian animon; Kiu gardas saĝon, tiu trovas bonon. |
9. | Falsa atestanto ne restos sen puno; Kaj kiu elspiras mensogojn, tiu pereos. |
10. | Al malsaĝulo ne konvenas agrablaĵo; Ankoraŭ malpli konvenas al sklavo regi super princoj. |
11. | Saĝo de homo faras lin pacienca; Kaj gloro por li estas pardoni pekon. |
12. | Kiel kriego de leono estas la kolero de reĝo; Kaj lia favoro estas kiel roso sur herbo. |
13. | Pereo por sia patro estas malsaĝa filo; Kaj malpacema edzino estas kiel konstanta gutado. |
14. | Domo kaj havo estas heredataj post gepatroj; Sed saĝa edzino estas de la Eternulo. |
15. | Mallaboremeco enigas en profundan dormon, Kaj animo maldiligenta suferos malsaton. |
16. | Kiu konservas moralordonon, tiu konservas sian animon; Sed kiu ne atentas Lian vojon, tiu mortos. |
17. | Kiu kompatas malriĉulon, tiu pruntedonas al la Eternulo, Kaj Tiu redonos al li por lia bonfaro. |
18. | Punu vian filon, dum ekzistas espero, Sed via koro ne deziru lian pereon. |
19. | Koleranto devas esti punata; Ĉar se vi lin indulgos, li fariĝos ankoraŭ pli kolerema. |
20. | Aŭskultu konsilon kaj akceptu admonon, Por ke vi poste estu saĝa. |
21. | Multaj estas la intencoj en la koro de homo, Sed la decido de la Eternulo restas fortike. |
22. | Ornamo estas por la homo lia bonfaro; Kaj pli bona estas malriĉulo, ol homo mensogema. |
23. | Timo antaŭ la Eternulo kondukas al vivo, Al sateco, kaj al evito de malbono. |
24. | Mallaboremulo metas sian manon en la poton, Kaj eĉ al sia buŝo li ĝin ne relevas. |
25. | Se vi batos blasfemanton, sensciulo fariĝos atenta; Se oni punas saĝulon, li komprenas la instruon. |
26. | Kiu ruinigas patron kaj forpelas patrinon, Tiu estas filo hontinda kaj malbeninda. |
27. | Ĉesu, mia filo, aŭskulti admonon Kaj tamen dekliniĝi de la vortoj de la instruo. |
28. | Fripona atestanto mokas juĝon; Kaj la buŝo de malvirtuloj englutas maljustaĵon. |
29. | La blasfemantojn atendas punoj, Kaj batoj la dorson de malsaĝuloj. |
← Proverbs (19/31) → |