← Proverbs (18/31) → |
1. | Kiu apartiĝas, tiu serĉas sian volupton Kaj iras kontraŭ ĉiu saĝa konsilo. |
2. | Malsaĝulo ne deziras prudenton, Sed nur malkovri sian koron. |
3. | Kiam venas malvirtulo, Venas ankaŭ malestimo kun honto kaj moko. |
4. | La vortoj de homa buŝo estas profunda akvo; La fonto de saĝo estas fluanta rivero. |
5. | Ne estas bone favori malvirtulon, Por faligi virtulon ĉe la juĝo. |
6. | La lipoj de malsaĝulo kondukas al malpaco, Kaj lia buŝo venigas batojn. |
7. | La buŝo de malsaĝulo estas pereo por li, Kaj liaj lipoj enretigas lian animon. |
8. | La vortoj de kalumnianto estas kiel frandaĵoj, Kaj ili penetras en la profundon de la ventro. |
9. | Kiu estas senzorga en sia laborado, Tiu estas frato de pereiganto. |
10. | La nomo de la Eternulo estas fortika turo: Tien kuras virtulo, kaj estas ŝirmata. |
11. | La havo de riĉulo estas lia fortika urbo, Kaj kiel alta muro en lia imago. |
12. | Antaŭ la pereo la koro de homo fieriĝas, Kaj antaŭ honoro estas humileco. |
13. | Kiu respondas, antaŭ ol li aŭdis, Tiu havas malsaĝon kaj honton. |
14. | La spirito de homo nutras lin en lia malsano; Sed spiriton premitan kiu povas elporti? |
15. | La koro de saĝulo akiras prudenton, Kaj la orelo de saĝuloj serĉas scion. |
16. | Donaco de homo donas al li vastecon Kaj kondukas lin al la grandsinjoroj. |
17. | La unua estas prava en sia proceso; Sed venas lia proksimulo kaj ĝin klarigas. |
18. | La loto ĉesigas disputojn Kaj decidas inter potenculoj. |
19. | Malpaciĝinta frato estas pli obstina, ol fortikigita urbo; Kaj disputoj estas kiel rigliloj de turo. |
20. | De la fruktoj de la buŝo de homo satiĝas lia ventro; Li manĝas la produktojn de siaj lipoj. |
21. | Morto kaj vivo dependas de la lango; Kaj kiu ĝin amas, tiu manĝos ĝiajn fruktojn. |
22. | Kiu trovis edzinon, tiu trovis bonon Kaj ricevis favoron de la Eternulo. |
23. | Per petegado parolas malriĉulo; Kaj riĉulo respondas arogante. |
24. | Havi multajn amikojn estas embarase; Sed ofte amiko estas pli sindona ol frato. |
← Proverbs (18/31) → |