| ← Proverbs (16/31) → |
| 1. | Al la homo apartenas la projektoj de la koro; Sed de la Eternulo venas la vortoj de la lango. |
| 2. | Ĉiuj vojoj de la homo estas puraj en liaj okuloj; Sed la Eternulo esploras la spiritojn. |
| 3. | Transdonu al la Eternulo viajn farojn; Tiam viaj entreprenoj staros forte. |
| 4. | Ĉiu faro de la Eternulo havas sian celon; Eĉ malvirtulo estas farita por tago de malbono. |
| 5. | Ĉiu malhumilulo estas abomenaĵo por la Eternulo; Kaj li certe ne restos ne punita. |
| 6. | Per bono kaj vero pardoniĝas peko; Kaj per timo antaŭ la Eternulo oni evitas malbonon. |
| 7. | Kiam al la Eternulo plaĉas la vojoj de homo, Li eĉ liajn malamikojn pacigas kun li. |
| 8. | Pli bona estas malmulto, sed kun justeco, Ol granda profito, sed maljusta. |
| 9. | La koro de homo pripensas sian vojon; Sed la Eternulo direktas lian iradon. |
| 10. | Sorĉo estas sur la lipoj de reĝo; Lia buŝo ne peku ĉe la juĝo. |
| 11. | Ĝusta pesilo kaj ĝustaj pesiltasoj estas de la Eternulo; Ĉiuj pezilŝtonoj en la sako estas Lia faro. |
| 12. | Abomenaĵo por reĝoj estas fari maljustaĵon; Ĉar per justeco staras fortike la trono. |
| 13. | Al la reĝoj plaĉas lipoj veramaj; Kaj ili amas tiun, kiu parolas la veron. |
| 14. | Kolero de reĝo estas kuriero de morto; Sed homo saĝa igas ĝin pardoni. |
| 15. | Luma vizaĝo de reĝo estas vivo; Kaj lia favoro estas kiel nubo kun printempa pluvo. |
| 16. | Akiro de saĝeco estas multe pli bona ol oro; Kaj akiro de prudento estas preferinda ol arĝento. |
| 17. | La vojo de virtuloj evitas malbonon; Kiu gardas sian vojon, tiu konservas sian animon. |
| 18. | Antaŭ la pereo iras fiereco; Kaj antaŭ la falo iras malhumileco. |
| 19. | Pli bone estas esti humila kun malriĉuloj, Ol dividi akiron kun fieruloj. |
| 20. | Kiu prudente kondukas aferon, tiu trovos bonon; Kaj kiu fidas la Eternulon, tiu estas feliĉa. |
| 21. | Kiu havas prudentan koron, tiu estas nomata saĝulo; Kaj agrablaj paroloj plivalorigas la instruon. |
| 22. | Saĝo estas fonto de vivo por sia posedanto; Sed la instruo de malsaĝuloj estas malsaĝeco. |
| 23. | La koro de saĝulo prudentigas lian buŝon, Kaj en lia buŝo plivaloriĝas la instruo. |
| 24. | Agrabla parolo estas freŝa mielo, Dolĉa por la animo kaj saniga por la ostoj. |
| 25. | Iufoje vojo ŝajnas ĝusta al homo, Kaj tamen ĝia fino kondukas al la morto. |
| 26. | Kiu laboras, tiu laboras por si mem; Ĉar lin devigas lia buŝo. |
| 27. | Malbona homo kaŭzas malbonon; Kaj sur liaj lipoj estas kvazaŭ brulanta fajro. |
| 28. | Malica homo disvastigas malpacon; Kaj kalumnianto disigas amikojn. |
| 29. | Rabemulo forlogas sian proksimulon Kaj kondukas lin sur vojo malbona. |
| 30. | Kiu faras signojn per la okuloj, tiu intencas malicon; Kiu faras signojn per la lipoj, tiu plenumas malbonon. |
| 31. | Krono de gloro estas la grizeco; Sur la vojo de justeco ĝi estas trovata. |
| 32. | Pacienculo estas pli bona ol fortulo; Kaj kiu regas sian spiriton, tiu estas pli bona ol militakiranto de urbo. |
| 33. | Sur la baskon oni ĵetas loton; Sed ĝia tuta decido estas de la Eternulo. |
| ← Proverbs (16/31) → |