| ← Proverbs (15/31) → | 
| 1. | Milda respondo kvietigas koleron; Sed malmola vorto ekscitas koleron. | 
| 2. | La lango de saĝuloj bonigas la instruon; Sed la buŝo de malsaĝuloj elparolas sensencaĵon. | 
| 3. | Sur ĉiu loko estas la okuloj de la Eternulo; Ili vidas la malbonulojn kaj bonulojn. | 
| 4. | Milda lango estas arbo de vivo; Sed malbonparola rompas la spiriton. | 
| 5. | Malsaĝulo malŝatas la instruon de sia patro; Sed kiu plenumas la admonon, tiu estas prudenta. | 
| 6. | En la domo de virtulo estas multe da trezoroj; Sed en la profito de malvirtulo estas pereo. | 
| 7. | La buŝo de saĝuloj semas instruon; Sed la koro de malsaĝuloj ne estas tia. | 
| 8. | Oferdono de malvirtuloj estas abomenaĵo por la Eternulo; Sed la preĝo de virtuloj al Li plaĉas. | 
| 9. | Abomenaĵo por la Eternulo estas la vojo de malvirtulo; Sed kiu celas virton, tiun Li amas. | 
| 10. | Malbona puno atendas tiun, kiu forlasas la vojon; Kaj la malamanto de admono mortos. | 
| 11. | Ŝeol kaj la abismo estas antaŭ la Eternulo: Tiom pli la koroj de la homidoj. | 
| 12. | Mokanto ne amas tiun, kiu lin admonas; Al saĝuloj li ne iras. | 
| 13. | Ĝoja koro faras la vizaĝon ĝoja; Sed ĉe ĉagreno de la koro la spirito estas malgaja. | 
| 14. | La koro de saĝulo serĉas instruon; Sed la buŝo de malsaĝuloj nutras sin per malsaĝeco. | 
| 15. | Ĉiuj tagoj de malfeliĉulo estas malbonaj; Sed kontenta koro estas festenado. | 
| 16. | Pli bona estas malmulto kun timo antaŭ la Eternulo, Ol granda trezoro kun maltrankvileco ĉe ĝi. | 
| 17. | Pli bona estas manĝo el verdaĵo, sed kun amo, Ol grasa bovo, sed kun malamo. | 
| 18. | Kolerema homo kaŭzas malpacon; Kaj pacienculo kvietigas disputon. | 
| 19. | La vojo de maldiligentulo estas kiel dornarbeto; Sed la vojo de virtuloj estas ebenigita. | 
| 20. | Saĝa filo ĝojigas la patron; Sed homo malsaĝa estas malhonoro por sia patrino. | 
| 21. | Malsaĝeco estas ĝojo por malsaĝulo; Sed homo prudenta iras ĝustan vojon. | 
| 22. | Kie ne estas konsilo, tie la entreprenoj neniiĝas; Sed ĉe multe da konsilantoj ili restas fortikaj. | 
| 23. | Plezuro por homo estas en la respondo de lia buŝo; Kaj kiel bona estas vorto en la ĝusta tempo! | 
| 24. | La vojo de la vivo por saĝulo iras supren, Por ke li evitu Ŝeolon malsupre. | 
| 25. | La domon de fieruloj la Eternulo ruinigas; Sed Li gardas la limojn de vidvino. | 
| 26. | Abomenaĵo por la Eternulo estas la intencoj de malnoblulo; Sed agrablaj estas la paroloj de puruloj. | 
| 27. | Profitemulo malĝojigas sian domon; Sed kiu malamas donacojn, tiu vivos. | 
| 28. | La koro de virtulo pripensas respondon; Sed la buŝo de malvirtuloj elfluigas malbonon. | 
| 29. | La Eternulo estas malproksima de la malvirtuloj; Sed la preĝon de la virtuloj Li aŭskultas. | 
| 30. | Luma okulo ĝojigas la koron; Bona sciigo fortikigas la ostojn. | 
| 31. | Orelo, kiu aŭskultas la instruon de la vivo, Loĝos inter saĝuloj. | 
| 32. | Kiu forpuŝas admonon, tiu malestimas sian animon; Sed kiu aŭskultas instruon, tiu akiras saĝon. | 
| 33. | La timo antaŭ la Eternulo instruas saĝon, Kaj humileco troviĝas antaŭ honoro. | 
| ← Proverbs (15/31) → |