| ← Proverbs (14/31) → |
| 1. | Saĝa virino konstruas sian domon; Sed malsaĝa detruas ĝin per siaj manoj. |
| 2. | Kiu iras la ĝustan vojon, tiu timas la Eternulon; Sed kiu iras vojon malĝustan, tiu Lin malestimas. |
| 3. | En la buŝo de malsaĝulo estas vergo por lia malhumileco; Sed la buŝo de saĝuloj ilin gardas. |
| 4. | Se ne ekzistas bovoj, la grenejoj estas malplenaj; Sed multe da profito estas de la forto de bovoj. |
| 5. | Verama atestanto ne mensogas; Sed atestanto falsama elspiras mensogojn. |
| 6. | Mokanto serĉas saĝecon kaj ĝin ne trovas; Sed por saĝulo la sciado estas facila. |
| 7. | Foriru de homo malsaĝa; Ĉar vi ne aŭdos parolon de saĝo. |
| 8. | La saĝeco de saĝulo estas komprenado de sia vojo; Kaj la malsaĝeco de malsaĝuloj estas trompiĝado. |
| 9. | Malsaĝuloj ŝercas pri siaj kulpoj; Sed inter virtuloj ekzistas reciproka favoro. |
| 10. | Koro scias sian propran malĝojon; Kaj en ĝia ĝojo ne partoprenas fremdulo. |
| 11. | Domo de malvirtuloj estos ekstermita; Sed dometo de virtuloj floros. |
| 12. | Iufoje vojo ŝajnas ĝusta al homo, Kaj tamen ĝia fino kondukas al la morto. |
| 13. | Ankaŭ dum ridado povas dolori la koro; Kaj la fino de ĝojo estas malĝojo. |
| 14. | Laŭ siaj agoj manĝos homo malbonkora; Kaj homo bona satiĝos per siaj faroj. |
| 15. | Naivulo kredas ĉiun vorton; Sed saĝulo estas atenta pri sia vojo. |
| 16. | Saĝulo timas, kaj forkliniĝas de malbono; Sed malsaĝulo estas incitiĝema kaj memfidema. |
| 17. | Malpacienculo faras malsaĝaĵojn; Kaj malbonintenculo estas malamata. |
| 18. | Naivuloj akiras malsaĝecon; Sed saĝuloj estas kronataj de klereco. |
| 19. | Malbonuloj humiliĝos antaŭ bonuloj; Kaj malvirtuloj estos antaŭ la pordego de virtulo. |
| 20. | Malriĉulo estas malamata eĉ de sia proksimulo; Sed riĉulo havas multe da amikoj. |
| 21. | Kiu malŝatas sian proksimulon, tiu estas pekulo; Sed kiu kompatas malriĉulojn, tiu estas feliĉa. |
| 22. | Ĉu ne eraras malbonintenculoj? Sed favorkoreco kaj vero estas ĉe tiuj, kiuj havas bonajn intencojn. |
| 23. | De ĉiu laboro estos profito; Sed de babilado venas nur senhaveco. |
| 24. | Propra riĉeco estas krono por la saĝuloj; Sed la malsaĝeco de la malsaĝuloj restas malsaĝeco. |
| 25. | Verparola atestanto savas animojn; Sed malverparola elspiras trompon. |
| 26. | En la timo antaŭ la Eternulo estas forta fortikaĵo; Kaj Li estos rifuĝejo por Siaj infanoj. |
| 27. | La timo antaŭ la Eternulo estas fonto de vivo, Por evitigi la retojn de la morto. |
| 28. | Grandeco de popolo estas gloro por reĝo; Kaj manko de popolo pereigas la reganton. |
| 29. | Pacienculo havas multe da saĝo; Sed malpacienculo elmontras malsaĝecon. |
| 30. | Trankvila koro estas vivo por la korpo; Sed envio estas puso por la ostoj. |
| 31. | Kiu premas malriĉulon, tiu ofendas lian Kreinton; Kaj kiu Lin honoras, tiu kompatas malriĉulon. |
| 32. | Pro sia malboneco malvirtulo estos forpuŝita; Sed virtulo eĉ mortante havas esperon. |
| 33. | En la koro de saĝulo ripozas saĝo; Kaj kio estas en malsaĝuloj, tio elmontriĝas. |
| 34. | Virto altigas popolon; Sed peko pereigas gentojn. |
| 35. | Favoron de la reĝo havas sklavo saĝa; Sed kontraŭ malbonkonduta li koleras. |
| ← Proverbs (14/31) → |