| ← Proverbs (13/31) → | 
| 1. | Saĝa filo lernas de la patro; Sed mokanto ne aŭskultas moralinstruon. | 
| 2. | La frukto de la buŝo donas al homo bonan manĝon; Sed la deziro de krimuloj estas perforto. | 
| 3. | Kiu gardas sian buŝon, tiu gardas sian animon; Kiu tro malfermas sian buŝon, tiu pereas. | 
| 4. | La animo de maldiligentulo deziras, kaj ne ricevas; Sed la animo de diligentuloj satiĝas. | 
| 5. | Vorton malveran virtulo malamas; Sed malvirtulo agas abomene kaj venas al honto. | 
| 6. | La virto gardas tiun, kiu iras ĝustan vojon; Sed la malvirto pereigas pekulon. | 
| 7. | Unu ŝajnigas sin riĉa, havante nenion; Alia ŝajnigas sin malriĉa, havante grandan riĉecon. | 
| 8. | Per sia riĉeco homo savas sian animon; Sed malriĉulo ne aŭskultas atentigon. | 
| 9. | La lumo de virtuloj brilegas; Sed la lumilo de malvirtuloj estingiĝos. | 
| 10. | Nur de malhumileco venas malpaco; Sed la akceptantaj konsilojn havas saĝon. | 
| 11. | Riĉeco rapide akirita malgrandiĝas; Sed kion oni kolektas per laboro, tio multiĝas. | 
| 12. | Espero prokrastata dolorigas la koron; Sed plenumita deziro estas arbo de vivo. | 
| 13. | Kiu malŝatas diron, tiu malutilas al si mem; Sed respektanta ordonon estos rekompencita. | 
| 14. | Instruo de saĝulo estas fonto de vivo, Por evitigi la retojn de la morto. | 
| 15. | Bona prudento plaĉigas; Sed la vojo de perfiduloj estas malglata. | 
| 16. | Ĉiu prudentulo agas konscie; Sed malsaĝulo elmontras malsaĝecon. | 
| 17. | Malbona sendito falas en malfeliĉon; Sed sendito fidela sanigas. | 
| 18. | Malriĉa kaj hontigata estos tiu, kiu forpuŝas instruon; Sed kiu observas instruon, tiu estos estimata. | 
| 19. | Deziro plenumita estas agrabla por la animo; Sed malagrable por la malsaĝuloj estas deturni sin de malbono. | 
| 20. | Kiu iras kun saĝuloj, tiu estos saĝa; Sed kamarado de malsaĝuloj suferos doloron. | 
| 21. | Pekulojn persekutas malbono; Sed virtulojn rekompencas bono. | 
| 22. | Bonulo heredigas la nepojn; Kaj por virtulo konserviĝas la havo de pekulo. | 
| 23. | Multe da manĝaĵo estas sur la kampo de malriĉuloj; Sed multaj pereas pro manko de justeco. | 
| 24. | Kiu ŝparas sian vergon, tiu malamas sian filon; Sed kiu lin amas, tiu baldaŭ lin punas. | 
| 25. | Virtulo manĝas, por satigi sian animon; Sed la ventro de malvirtuloj havas mankon. | 
| ← Proverbs (13/31) → |