| ← Proverbs (12/31) → | 
| 1. | Kiu amas instruon, tiu amas scion; Sed kiu malamas atentigon, tiu estas malsaĝulo. | 
| 2. | Bonulo akiras favoron de la Eternulo; Sed homo malica estos kondamnita. | 
| 3. | Ne fortikiĝos homo per malvirto; Sed la radiko de virtuloj ne ŝanceliĝos. | 
| 4. | Brava virino estas krono por sia edzo; Sed senhonora estas kiel puso en liaj ostoj. | 
| 5. | La pensoj de virtuloj estas justeco; La meditado de malvirtuloj estas malico. | 
| 6. | La paroloj de malvirtuloj estas insido pri sango; Sed la buŝo de virtuloj ilin savas. | 
| 7. | La malvirtuloj renversiĝos kaj malaperos; Sed la domo de virtuloj staros forte. | 
| 8. | Oni laŭdas homon laŭ lia saĝo; Sed perversulo estos hontigita. | 
| 9. | Pli bona estas homo negrava, sed laboranta por si, Ol homo, kiu serĉas honoron, sed al kiu mankas pano. | 
| 10. | Virtulo kompatas la vivon de sia bruto; Sed la koro de malvirtuloj estas kruela. | 
| 11. | Kiu prilaboras sian teron, tiu havos sate da pano; Sed kiu serĉas vantaĵojn, tiu estas malsaĝulo. | 
| 12. | Malvirtulo serĉas subtenon de malnobluloj; Sed la radiko de virtuloj donas forton. | 
| 13. | Per siaj pekaj vortoj kaptiĝas malbonulo; Sed virtulo eliras el mizero. | 
| 14. | Per la fruktoj de sia buŝo homo bone satiĝas; Kaj laŭ la merito de siaj manoj homo ricevas redonon. | 
| 15. | La vojo de malsaĝulo estas ĝusta en liaj okuloj; Sed saĝulo aŭskultas konsilon. | 
| 16. | Malsaĝulo tuj montras sian koleron; Sed saĝulo ignoras ofendon. | 
| 17. | Kiu estas verama, tiu eldiras tion, kio estas ĝusta, Sed falsama atestulo trompon. | 
| 18. | Ofte nepripensita parolo vundas kiel glavo; Sed la lango de saĝuloj sanigas. | 
| 19. | Parolo vera restas fortike por ĉiam; Sed parolo malvera nur por momento. | 
| 20. | Malico estas en la koro de malbonintenculoj; Sed ĉe la pacigantoj estas ĝojo. | 
| 21. | Nenio malbona trafos virtulon; Sed la malvirtuloj havas plene da malbono. | 
| 22. | Abomenaĵo por la Eternulo estas buŝo mensogema; Sed kiuj agas laŭ vero, tiuj plaĉas al Li. | 
| 23. | Saĝa homo kaŝas scion; Sed la koro de malsaĝuloj elkrias malsaĝecon. | 
| 24. | La mano de diligentuloj regos; Sed mano maldiligenta pagos tributon. | 
| 25. | Zorgo en la koro de homo ĝin premas; Sed amika vorto ĝin ĝojigas. | 
| 26. | Al la virtulo estas pli bone, ol al lia proksimulo; Sed la vojo de malvirtuloj ilin erarigas. | 
| 27. | Maldiligenteco ne pretigos al si manĝon; Sed homo diligenta havas riĉecon. | 
| 28. | Sur la vojo de virto estas vivo, Kaj ĝi estos ebenigita kontraŭ morto. | 
| ← Proverbs (12/31) → |