← Proverbs (11/31) → |
1. | Malvera pesilo estas abomenaĵo por la Eternulo; Sed plena pezo plaĉas al Li. |
2. | Se venis malhumileco, venos ankaŭ honto; Sed ĉe la humiluloj estas saĝo. |
3. | La senkulpeco de la piuloj gvidos ilin; Sed la falsemo pereigos la maliculojn. |
4. | Ne helpos riĉo en la tago de kolero; Sed bonfaremo savas de morto. |
5. | La justeco de piulo ebenigas lian vojon; Sed malpiulo falos per sia malpieco. |
6. | La justeco de piuloj savos ilin; Sed la pasio de maliculoj ilin kaptos. |
7. | Kiam mortas homo pia, ne pereas lia espero; Sed la atendo de la pekuloj pereas. |
8. | Piulo estas savata kontraŭ mizero, Kaj malpiulo venas sur lian lokon. |
9. | Per la buŝo de hipokritulo difektiĝas lia proksimulo; Sed per kompreno piuloj saviĝas. |
10. | Kiam al la piuloj estas bone, la urbo ĝojas; Kaj kiam pereas malpiuloj, ĝi estas gaja. |
11. | Per la beno de piuloj urbo altiĝas; Kaj per la buŝo de malpiuloj ĝi ruiniĝas. |
12. | Kiu mokas sian proksimulon, tiu estas malsaĝulo; Sed homo prudenta silentas. |
13. | Kiu iras kun kalumnioj, tiu elperfidas sekreton; Sed kiu havas fidelan spiriton, tiu konservas aferon. |
14. | Ĉe manko de prikonsiliĝo popolo pereas; Sed ĉe multe da konsilantoj estas bonstato. |
15. | Malbonon faras al si tiu, kiu garantias por fremdulo; Sed kiu malamas donadon de mano, tiu estas ekster danĝero. |
16. | Aminda virino akiras honoron, Kaj potenculoj akiras riĉon. |
17. | Bonkora homo donos bonon al sia animo, Kaj kruelulo detruas sian karnon. |
18. | Malvirtulo akiras profiton malveran, Kaj la semanto de virto veran rekompencon. |
19. | Bonfarado kondukas al vivo; Kaj kiu celas malbonon, tiu iras al sia morto. |
20. | Abomenaĵo por la Eternulo estas la malickoruloj; Sed plaĉas al Li tiuj, kiuj iras vojon pian. |
21. | Oni povas esti certa, ke malvirtulo ne restos senpuna; Sed la idaro de virtuloj estos savita. |
22. | Kiel ora ringo sur la nazo de porko, Tiel estas virino bela, sed malbonkonduta. |
23. | La deziro de virtuloj estas nur bono; Sed malvirtuloj povas esperi nur koleron. |
24. | Unu disdonas, kaj riĉiĝas ĉiam pli; Alia tro avaras, kaj tamen nur malriĉiĝas. |
25. | Animo benanta ĝuos bonstaton; Kaj kiu trinkigas, tiu mem havos sufiĉe por trinki. |
26. | Kiu retenas grenon, tiun malbenas la popolo; Sed beno venas sur la kapon de tiu, kiu disdonas. |
27. | Kiu celas bonon, tiu atingos plaĉon; Sed kiu serĉas malbonon, tiun ĝi trafos. |
28. | Kiu fidas sian riĉecon, tiu falos; Sed virtuloj floros kiel juna folio. |
29. | Kiu detruas sian domon, tiu heredos venton; Kaj malsaĝulo estas sklavo de saĝulo. |
30. | La frukto de virtulo estas arbo de vivo; Kaj akiranto de animoj estas saĝulo. |
31. | Se virtulo ricevas redonon sur la tero, Tiom pli malvirtulo kaj pekulo! |
← Proverbs (11/31) → |