← Proverbs (10/31) → |
1. | Sentencoj de Salomono. Saĝa filo estas ĝojo por sia patro, Kaj filo malsaĝa estas malĝojo por sia patrino. |
2. | Maljustaj trezoroj ne donas utilon; Sed bonfaremo savas de morto. |
3. | La Eternulo ne malsatigos animon de piulo; Sed la avidon de malpiulo Li forpuŝas. |
4. | Maldiligenta mano malriĉigas; Sed mano de diligentuloj riĉigas. |
5. | Kiu kolektas dum la somero, tiu estas filo saĝa; Sed kiu dormas en la tempo de rikolto, tiu estas filo hontinda. |
6. | Beno estas sur la kapo de piulo; Sed la buŝo de malpiulo kaŝas krimon. |
7. | La memoro de piulo estas benata; Sed la nomo de malpiuloj forputros. |
8. | Kiu havas saĝan koron, tiu akceptos moralordonojn; Sed kiu havas malsaĝan buŝon, tiu renversiĝos. |
9. | Kiu iras en senkulpeco, tiu iras sendanĝere; Sed kiu kurbigas siajn vojojn, tiu estos punita. |
10. | Kiu grimacas per la okulo, tiu kaŭzas suferon; Kaj kiu havas malsaĝan buŝon, tiu renversiĝos. |
11. | La buŝo de piulo estas fonto de vivo; Sed la buŝo de malpiulo kaŝas krimon. |
12. | Malamo kaŭzas malpacon; Sed amo kovras ĉiujn pekojn. |
13. | Sur la lipoj de prudentulo troviĝas saĝo; Sed vergo apartenas al la dorso de sensaĝulo. |
14. | Saĝuloj konservas la scion; Sed la buŝo de malsaĝulo estas proksima al la pereo. |
15. | La havo de riĉulo estas lia fortika urbo; Sed pereo por la malriĉuloj estas ilia malriĉo. |
16. | La laborpago de piulo estas por la vivo; La enspezoj de malpiulo estas por peko. |
17. | Kiu konservas la instruon, tiu iras al vivo; Sed kiu forĵetas atentigon, tiu restas en eraro. |
18. | Kiu kaŝas malamon, tiu havas falseman buŝon; Kaj kiu elirigas kalumnion, tiu estas malsaĝulo. |
19. | Ĉe multo da vortoj ne evitebla estas peko; Sed kiu retenas siajn lipojn, tiu estas saĝa. |
20. | La lango de piulo estas plej bonspeca arĝento; La koro de malpiuloj estas kiel nenio. |
21. | La lipoj de piulo gvidas multajn; Sed malsaĝuloj mortas pro manko de saĝo. |
22. | La beno de la Eternulo riĉigas, Kaj malĝojon Li ne aldonas al ĝi. |
23. | Por malsaĝulo estas ĝojo fari malbonon; Kaj saĝo, por saĝulo. |
24. | Kio timigas malpiulon, tio trafos lin; Kaj kion deziras piuloj, tio estos donita al ili. |
25. | Kiel pasanta ventego, tiel malpiulo rapide malaperas; Sed piulo havas eternan fundamenton. |
26. | Kiel la vinagro por la dentoj kaj la fumo por la okuloj, Tiel la maldiligentulo estas por tiuj, kiuj lin sendis. |
27. | La timo antaŭ la Eternulo multigas la tagojn; Sed la jaroj de malpiuloj estos mallongigitaj. |
28. | La atendo de piuloj fariĝos ĝojo; Sed la espero de malpiuloj pereos. |
29. | La vojo de la Eternulo estas defendo por la senpekulo, Sed pereo por la malbonfarantoj. |
30. | Piulo neniam falpuŝiĝos; Sed la malpiuloj ne restos sur la tero. |
31. | La buŝo de piulo eligas saĝon; Sed lango falsema estos ekstermita. |
32. | La lipoj de piulo anoncas favoraĵon, Kaj la buŝo de malpiuloj malicaĵon. |
← Proverbs (10/31) → |