| Proverbs (1/31) → |
| 1. | Sentencoj de Salomono, filo de David, reĝo de Izrael: |
| 2. | Por scii saĝon kaj moralinstruon; Por kompreni parolojn de prudento; |
| 3. | Por ricevi instruon pri saĝo, Vero, justo, kaj honesto; |
| 4. | Por doni al la malkleruloj spriton, Al la junulo scion kaj singardemon. |
| 5. | Saĝulo aŭdu kaj plimultigu sian scion, Kaj prudentulo akiros gvidajn kapablojn, |
| 6. | Por kompreni sentencon kaj retoraĵon, La vortojn de saĝuloj kaj iliajn enigmojn. |
| 7. | La timo antaŭ la Eternulo estas la komenco de sciado. Saĝon kaj instruon malpiuloj malestimas. |
| 8. | Aŭskultu, mia filo, la instruon de via patro, Kaj ne forĵetu la ordonon de via patrino; |
| 9. | Ĉar ili estas bela krono por via kapo, Kaj ornamo por via kolo. |
| 10. | Mia filo, se pekuloj vin logos, Ne sekvu ilin. |
| 11. | Se ili diros:Iru kun ni, Ni embuskos por mortigi, Ni senkaŭze insidos senkulpulojn; |
| 12. | Kiel Ŝeol ni englutos ilin vivajn, Kaj la piulojn kiel irantajn en la tombon; |
| 13. | Ni trovos diversajn grandvaloraĵojn, Ni plenigos niajn domojn per rabaĵo; |
| 14. | Vi lotos meze inter ni, Unu monujo estos por ni ĉiuj: |
| 15. | Mia filo, ne iru la vojon kune kun ili; Gardu vian piedon de ilia vojstreko, |
| 16. | Ĉar iliaj piedoj kuras al malbono, Kaj rapidas, por verŝi sangon. |
| 17. | Ĉar vane estas metata reto Antaŭ la okuloj de ĉiu birdo. |
| 18. | Kaj ili embuskas sian propran sangon, Ili insidas siajn proprajn animojn. |
| 19. | Tiaj estas la vojoj de ĉiu, kiu avidas rabakiron; Ĝi forprenas la vivon de sia posedanto. |
| 20. | La saĝo krias sur la strato; Ĝi aŭdigas sian voĉon sur la placoj; |
| 21. | Ĝi vokas en la ĉefaj kunvenejoj, ĉe la pordegaj enirejoj; En la urbo ĝi diras siajn parolojn. |
| 22. | Ĝis kiam, ho malkleruloj, vi amos nescion? Kaj al blasfemantoj plaĉos blasfemado, Kaj senprudentuloj malamos scion? |
| 23. | Returnu vin al mia predikado; Jen mi eligos al vi mian spiriton, Mi sciigos al vi miajn vortojn. |
| 24. | Ĉar mi vokis, kaj vi rifuzis; Mi etendis mian manon, kaj neniu atentis; |
| 25. | Kaj vi forĵetis ĉiujn miajn konsilojn, Kaj miajn predikojn vi ne deziris: |
| 26. | Tial ankaŭ mi ridos ĉe via malfeliĉo; Mi mokos, kiam timo vin atakos. |
| 27. | Kiam la timo atakos vin kiel uragano, Kaj via malfeliĉo venos kiel ventego, Kiam venos al vi mizero kaj sufero: |
| 28. | Tiam ili min vokos, sed mi ne respondos; Ili min serĉos, sed min ne trovos. |
| 29. | Tial ke ili malamis scion, Kaj timon antaŭ la Eternulo ili ne deziris havi, |
| 30. | Ili ne deziris miajn konsilojn, Ili malestimis ĉiujn miajn predikojn: |
| 31. | Ili manĝu la fruktojn de sia agado, Kaj ili satiĝu de siaj pripensoj. |
| 32. | Ĉar la kapricoj de la malsaĝuloj ilin mortigas, Kaj la senzorgeco de la senorduloj ilin pereigas. |
| 33. | Sed kiu min aŭskultas, tiu loĝos sendanĝere, Kaj estos trankvila, kaj ne timos malbonon. |
| Proverbs (1/31) → |