| ← Philippians (2/4) → |
| 1. | Se do en Kristo ekzistas ia konsolo, ia simpatio de amo, ia kunuleco de la Spirito, ia korfavoro kaj kompato, |
| 2. | plenigu mian ĝojon, ke vi tiel same sentu, havante la saman amon, estante unuanimaj, sampensaj, |
| 3. | nenion farante malpace aŭ arogante, sed kun humileco rigardante unu la alian kiel pli indan, ol li mem; |
| 4. | ne atentu ĉiu siajn proprajn aferojn, sed ĉiu ankaŭ la aferojn de aliaj. |
| 5. | Tiu sama spirito estu en vi, kiu estis ankaŭ en Kristo Jesuo, |
| 6. | kiu, estante en la formo de Dio, ne rigardis kiel ŝatindaĵon la egalecon kun Dio |
| 7. | sed sin malplenigis, alprenante la formon de sklavo, fariĝante laŭ la bildo de homoj; |
| 8. | kaj troviĝinte laŭfigure kiel homo, li sin humiligis kaj fariĝis obeema ĝis morto, eĉ ĝis la morto per kruco. |
| 9. | Pro tio do Dio tre alte superigis lin, kaj donis al li nomon, kiu estas super ĉia nomo, |
| 10. | por ke en la nomo de Jesuo kliniĝu ĉiu genuo, de enĉieluloj kaj surteruloj kaj subteruloj, |
| 11. | kaj ĉiu lango konfesu, ke Jesuo Kristo estas Sinjoro, al la gloro de Dio, la Patro. |
| 12. | Tial, miaj amatoj, kiel vi ĉiam obeis, ne nur dum mia ĉeestado ĉe vi, sed nun eĉ pli multe dum mia forestado, ellaboru kun timo kaj tremo vian propran savon; |
| 13. | ĉar Dio estas Tiu, kiu elfaras en vi la volon kaj la energion laŭ Sia bonvolo. |
| 14. | Ĉion faru sen murmuroj kaj disputoj, |
| 15. | por ke vi estu senkulpaj kaj simplaj, filoj de Dio, neriproĉindaj, meze de perversa kaj malhonesta generacio, inter kiuj vi brilas kiel lumiloj en la mondo, |
| 16. | forte tenante la vorton de la vivo; por ke estu por mi io, pri kio mi povos min gratuli en la tago de Kristo, ke mi ne vane kuris kaj laboris. |
| 17. | Cetere, eĉ se mi estas elverŝata sur la oferon kaj servon de via fido, mi ĝojas kaj kunĝojas kun vi ĉiuj; |
| 18. | kaj tiel same vi ankaŭ ĝoju kaj kunĝoju kun mi. |
| 19. | Sed mi esperas en la Sinjoro Jesuo baldaŭ sendi al vi Timoteon, por ke mi ankaŭ refreŝiĝu, kiam mi certiĝos pri via stato. |
| 20. | Ĉar mi havas neniun samsentan, kiu sincere zorgos pri via stato. |
| 21. | Ĉar ĉiu celas siajn aferojn, ne la aferojn de Jesuo Kristo. |
| 22. | Sed vi ja konas lian provadon, ke kiel filo servas al sia patro, tiel li servis kun mi por la evangelio. |
| 23. | Lin do mi esperas tuj sendi, kiam mi certiĝos, kio al mi okazos, |
| 24. | sed mi fidas al la Sinjoro, ke mi mem ankaŭ venos baldaŭ. |
| 25. | Tamen ŝajnis al mi necese sendi al vi Epafroditon, mian fraton kaj kunlaboranton kaj kunbatalanton, vian senditon kaj helpanton por mia bezono; |
| 26. | ĉar li sopiris al vi ĉiuj, kaj forte maltrankviliĝis pro tio, ke vi jam sciiĝis pri lia malsano; |
| 27. | ĉar efektive li malsanis, preskaŭ ĝis morto; sed Dio kompatis lin, kaj ne sole lin, sed ankaŭ min, por ke mi ne havu malĝojon super malĝojo. |
| 28. | Mi do sendis lin des pli diligente, por ke, revidante lin, vi ĝoju, kaj ke mi estu sen malĝojo. |
| 29. | Akceptu lin do en la Sinjoro kun plena ĝojo, kaj tiajn homojn honoru; |
| 30. | ĉar pro la laboro por Kristo li alproksimiĝis al morto, riskante sian vivon, por kompletigi tion, kio mankis ĉe via servado al mi. |
| ← Philippians (2/4) → |