| Philemon (1/1) |
| 1. | Paŭlo, malliberulo por Kristo Jesuo, kaj Timoteo, la frato, al Filemon, nia amato kaj kunlaboranto, |
| 2. | kaj al Apfia, la fratino, kaj al Arĥipo, nia kunbatalanto, kaj al la eklezio en via domo: |
| 3. | Graco al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo. |
| 4. | Mi ĉiam dankas mian Dion, memorigante pri vi en miaj preĝoj, |
| 5. | aŭdinte pri via amo kaj pri la fido, kiun vi havas al la Sinjoro Jesuo kaj al ĉiuj sanktuloj; |
| 6. | por ke la partoprenado en via fido fariĝu energia per la sciigo de ĉiu bonaĵo, kiu estas en vi, por Kristo. |
| 7. | Ĉar mi tre ĝojis kaj havis multon da konsolo pro via amo, ĉar la koroj de la sanktuloj refreŝiĝis per vi, frato mia. |
| 8. | Kvankam do mi havas plenan kuraĝon en Kristo, por ordoni al vi tion, kio estas konvena, |
| 9. | tamen pro la amo mi preferas petegi tia, kia mi estas, Paŭlo, maljunulo kaj nun ankaŭ malliberulo pro Kristo Jesuo; |
| 10. | mi petegas vin koncerne mian filon, kiun mi naskis en miaj katenoj; tio estis Onesimo, |
| 11. | kiu estis iam senutila por vi, sed nun estas utila por vi kaj por mi; |
| 12. | mi ĵus resendis al vi lin mem, alivorte, mian propran koron; |
| 13. | lin mi volonte ja tenus apud mi, por ke anstataŭ vi li estu al mi helpanto en la ligiloj de la evangelio; |
| 14. | sed mi nenion volis fari sen via konsento; por ke via boneco estu ne kvazaŭ deviga, sed laŭvola. |
| 15. | Ĉar eble li pro tio estas apartigita for de vi por kelka tempo, por ke vi havu lin por ĉiam; |
| 16. | jam ne kiel sklavon, sed kiel pli bonan ol sklavo, kiel fraton amatan, precipe por mi, sed des pli por vi, kaj en la karno kaj en la Sinjoro. |
| 17. | Se vi do rigardas min kiel kunulon, akceptu lin tiel same, kiel min mem. |
| 18. | Se tamen li faris ian malhonestaĵon, aŭ ŝuldas ion al vi, tion enkalkulu en mian konton; |
| 19. | mi, Paŭlo, skribas per mia propra mano, mi ĝin repagos; mi tamen ne diras al vi, ke vi viaparte ŝuldas al mi eĉ vin mem. |
| 20. | Jes, frato mia, lasu min havi plezuron de vi en la Sinjoro; refreŝigu mian koron en Kristo. |
| 21. | Fidante pri via obeo, mi skribas al vi, sciante, ke vi faros eĉ pli multe, ol kiom mi diras. |
| 22. | Sed krom tio pretigu por mi gastoĉambron; ĉar mi esperas, ke mi, laŭ viaj preĝoj, estos donita al vi. |
| 23. | Salutas vin Epafras, mia kunmalliberulo en Kristo Jesuo, |
| 24. | Marko, Aristarĥo, Demas, Luko, miaj kunlaborantoj. |
| 25. | La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun via spirito. Amen. |
| Philemon (1/1) |