| ← Numbers (29/36) → |
| 1. | Kaj en la sepa monato, en la unua tago de la monato, estu ĉe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron; tago de trumpetado ĝi estu por vi. |
| 2. | Kaj alportu bruloferon, kiel agrablan odoraĵon al la Eternulo:unu bovidon, unu virŝafon, sep jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn; |
| 3. | kaj ilian farunoferon:delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn por la bovido, du dekonojn por la virŝafo; |
| 4. | kaj po unu dekono por ĉiu el la sep ŝafidoj; |
| 5. | kaj unu virkapron, kiel pekoferon, por pekliberigi vin; |
| 6. | krom la monata brulofero kaj ĝia farunofero kaj la konstanta brulofero kaj ĝia farunofero; kaj iliajn verŝoferojn laŭ ilia regularo; kiel agrablan odoraĵon, fajroferon al la Eternulo. |
| 7. | Kaj en la deka tago de tiu sepa monato estu ĉe vi sankta kunveno; kaj premu viajn animojn; faru nenian laboron; |
| 8. | kaj alportu bruloferon al la Eternulo, agrablan odoraĵon:unu bovidon, unu virŝafon, sep jaraĝajn ŝafidojn; sendifektaj ili estu ĉe vi; |
| 9. | kaj ilian farunoferon:delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn por la bovido, du dekonojn por la unu virŝafo; |
| 10. | po unu dekono por ĉiu el la sep ŝafidoj; |
| 11. | unu virkapron, kiel pekoferon, krom la pekofero de pekliberigo kaj la konstanta brulofero kaj ĝia farunofero kaj iliaj verŝoferoj. |
| 12. | Kaj en la dek-kvina tago de la sepa monato estu ĉe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron, kaj festu feston al la Eternulo dum sep tagoj; |
| 13. | kaj alportu bruloferon, fajroferon, agrablan odoraĵon al la Eternulo:dek tri bovidojn, du virŝafojn, dek kvar jaraĝajn ŝafidojn, sendifektaj ili estu; |
| 14. | kaj ilian farunoferon:delikatan farunon, miksitan kun oleo, po tri dekonoj por ĉiu el la dek tri bovidoj, po du dekonoj por ĉiu el la du virŝafoj; |
| 15. | kaj po unu dekono por ĉiu el la dek kvar ŝafidoj; |
| 16. | kaj unu virkapron, kiel pekoferon, krom la konstanta brulofero, ĝia farunofero, kaj ĝia verŝofero. |
| 17. | Kaj en la dua tago:dek du bovidojn, du virŝafojn, dek kvar jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn; |
| 18. | kaj ilian farunoferon kaj iliajn verŝoferojn por la bovidoj, por la virŝafoj, kaj por la ŝafidoj, laŭ ilia nombro, laŭ la regularo; |
| 19. | kaj unu virkapron, kiel pekoferon, krom la konstanta brulofero kaj ĝia farunofero kaj iliaj verŝoferoj. |
| 20. | Kaj en la tria tago:dek unu bovidojn, du virŝafojn, dek kvar jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn; |
| 21. | kaj ilian farunoferon kaj iliajn verŝoferojn por la bovidoj, por la virŝafoj, kaj por la ŝafidoj, laŭ ilia nombro, laŭ la regularo; |
| 22. | kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero kaj ĝia farunofero kaj ĝia verŝofero. |
| 23. | Kaj en la kvara tago:dek bovidojn, du virŝafojn, dek kvar jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn; |
| 24. | ilian farunoferon kaj iliajn verŝoferojn por la bovidoj, por la virŝafoj, kaj por la ŝafidoj, laŭ ilia nombro, laŭ la regularo; |
| 25. | kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero, ĝia farunofero, kaj ĝia verŝofero. |
| 26. | Kaj en la kvina tago:naŭ bovidojn, du virŝafojn, dek kvar jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn; |
| 27. | kaj ilian farunoferon kaj iliajn verŝoferojn por la bovidoj, por la virŝafoj, kaj por la ŝafidoj, laŭ ilia nombro, laŭ la regularo; |
| 28. | kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero kaj ĝia farunofero kaj ĝia verŝofero. |
| 29. | Kaj en la sesa tago:ok bovidojn, du virŝafojn, dek kvar jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn; |
| 30. | kaj ilian farunoferon kaj iliajn verŝoferojn por la bovidoj, por la virŝafoj, kaj por la ŝafidoj, laŭ ilia nombro, laŭ la regularo; |
| 31. | kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero, ĝia farunofero, kaj ĝia verŝofero. |
| 32. | Kaj en la sepa tago:sep bovidojn, du virŝafojn, dek kvar jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn; |
| 33. | kaj ilian farunoferon kaj iliajn verŝoferojn por la bovidoj, por la virŝafoj, kaj por la ŝafidoj, laŭ ilia nombro, laŭ la regularo; |
| 34. | kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero, ĝia farunofero, kaj ĝia verŝofero. |
| 35. | En la oka tago estu ĉe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron; |
| 36. | kaj alportu bruloferon, fajroferon, agrablan odoraĵon al la Eternulo; unu bovidon, unu virŝafon, sep jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn; |
| 37. | ilian farunoferon kaj iliajn verŝoferojn por la bovido, por la virŝafo, kaj por la ŝafidoj, laŭ ilia nombro, laŭ la regularo; |
| 38. | kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero kaj ĝia farunofero kaj ĝia verŝofero. |
| 39. | Tion faru al la Eternulo en viaj festoj, krom viaj sanktaj promesitaĵoj kaj viaj propravolaj donacoj, viaj bruloferoj kaj viaj farunoferoj kaj viaj verŝoferoj kaj viaj pacoferoj. |
| 40. | Kaj Moseo raportis al la Izraelidoj konforme al ĉio, kion la Eternulo ordonis al Moseo. |
| ← Numbers (29/36) → |