| ← Numbers (10/36) → |
| 1. | Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: |
| 2. | Faru al vi du arĝentajn trumpetojn, forĝitaj faru ilin; kaj ili servu al vi por kunvokado de la komunumo kaj por elmoviĝado de la tendaroj. |
| 3. | Kiam oni simple trumpetos per ili, tiam kolektiĝu al vi la tuta komunumo antaŭ la pordo de la tabernaklo de kunveno. |
| 4. | Kaj se oni trumpetos per unu el ili, tiam kolektiĝu al vi la princoj, la milestroj de Izrael. |
| 5. | Kaj kiam vi trumpetos tambursone, tiam elmoviĝu la tendaroj, kiuj staras oriente. |
| 6. | Kaj kiam vi trumpetos tambursone duan fojon, tiam elmoviĝu la tendaroj, kiuj staras sude; oni trumpetu tambursone, kiam ili devos elmoviĝi. |
| 7. | Sed kiam oni devas kunvenigi la komunumon, tiam trumpetu simple, sed ne tambursone. |
| 8. | Kaj la filoj de Aaron, la pastroj, trumpetu per la trumpetoj; tio estu por vi leĝo eterna en viaj generacioj. |
| 9. | Kaj kiam vi komencos militon en via lando kontraŭ malamiko, kiu premas vin, tiam trumpetu tambursone per trumpetoj; kaj tiam vi estos rememoritaj antaŭ la Eternulo, via Dio, kaj vi estos helpitaj kontraŭ viaj malamikoj. |
| 10. | Kaj en la tago de via ĝojo kaj en viaj festoj kaj en viaj novmonataj tagoj trumpetu per trumpetoj ĉe viaj bruloferoj kaj ĉe viaj pacoferoj; kaj tio estos memorigo pri vi antaŭ via Dio:Mi estas la Eternulo, via Dio. |
| 11. | En la dua jaro, en la dua monato, en la dudeka tago de la monato, leviĝis la nubo de super la tabernaklo de atesto. |
| 12. | Kaj elmoviĝis la Izraelidoj en sian vojiron el la dezerto Sinaj, kaj la nubo haltis en la dezerto Paran. |
| 13. | Kaj ili elmoviĝis la unuan fojon konforme al la ordono de la Eternulo per Moseo. |
| 14. | Kaj unue elmoviĝis la standardo de la tendaro de la Jehudaidoj laŭ iliaj taĉmentoj, kaj super ĝia taĉmento estis Naĥŝon, filo de Aminadab. |
| 15. | Kaj super la taĉmento de la tribo de la Isaĥaridoj estis Netanel, filo de Cuar. |
| 16. | Kaj super la taĉmento de la tribo de la Zebulunidoj estis Eliab, filo de Ĥelon. |
| 17. | Kaj oni dismetis la tabernaklon, kaj elmoviĝis la filoj de Gerŝon kaj la filoj de Merari, portantaj la tabernaklon. |
| 18. | Kaj elmoviĝis la standardo de la tendaro de Ruben laŭ iliaj taĉmentoj, kaj super ĝia taĉmento estis Elicur, filo de Ŝedeur. |
| 19. | Kaj super la taĉmento de la tribo de la Simeonidoj estis Ŝelumiel, filo de Curiŝadaj. |
| 20. | Kaj super la taĉmento de la tribo de la Gadidoj estis Eljasaf, filo de Deuel. |
| 21. | Kaj elmoviĝis la Kehatidoj, portantaj la sanktaĵojn; sed oni starigis la tabernaklon antaŭ ilia alveno. |
| 22. | Kaj elmoviĝis la standardo de la tendaro de la Efraimidoj laŭ iliaj taĉmentoj, kaj super ĝia taĉmento estis Eliŝama, filo de Amihud. |
| 23. | Kaj super la taĉmento de la tribo de la Manaseidoj estis Gamliel, filo de Pedacur. |
| 24. | Kaj super la taĉmento de la tribo de la Benjamenidoj estis Abidan, filo de Gideoni. |
| 25. | Kaj elmoviĝis la standardo de la tendaro de la Danidoj, la finulo de ĉiuj tendaroj, laŭ iliaj taĉmentoj, kaj super ĝia taĉmento estis Aĥiezer, filo de Amiŝadaj. |
| 26. | Kaj super la taĉmento de la tribo de la Aŝeridoj estis Pagiel, filo de Oĥran. |
| 27. | Kaj super la taĉmento de la tribo de la Naftaliidoj estis Aĥira, filo de Enan. |
| 28. | Tiaj estis la marŝoj de la Izraelidoj laŭ iliaj taĉmentoj. Kaj ili elmoviĝis. |
| 29. | Kaj Moseo diris al Ĥobab, filo de Reuel la Midjanido, la bopatro de Moseo:Ni vojiras al tiu loko, pri kiu la Eternulo diris:Ĝin Mi donos al vi; iru kun ni, kaj ni faros al vi bonon, ĉar la Eternulo promesis bonon al Izrael. |
| 30. | Sed tiu diris al li:Mi ne iros, sed al mia lando kaj al mia parencaro mi iros. |
| 31. | Kaj li diris:Ho, ne forlasu nin; ĉar vi scias, kie ni povas starigi tendaron en la dezerto, kaj vi estos por ni kiel okuloj; |
| 32. | se vi iros kun ni, tiam la bonon, kiun la Eternulo faros al ni, ni faros al vi. |
| 33. | Kaj ili ekvojiris for de la monto de la Eternulo vojon de tri tagoj; kaj la kesto de la interligo de la Eternulo iris antaŭ ili la tritagan vojon, por esplori por ili lokon de ripozo. |
| 34. | Kaj la nubo de la Eternulo estis super ili dum la tago, kiam ili iris el la tendaro. |
| 35. | Kaj ĉiufoje, kiam la kesto elmoviĝis, Moseo diradis:Leviĝu, ho Eternulo, kaj disĵetiĝu Viaj malamikoj, kaj forkuru Viaj malamantoj for de Via vizaĝo. |
| 36. | Kaj kiam ĝi haltis, li diradis:Revenu, ho Eternulo, al la multegaj miloj de Izrael. |
| ← Numbers (10/36) → |