Nehemiah (6/13)  

1. Kiam Sanbalat, Tobija, la Arabo Geŝem, kaj niaj ceteraj malamikoj aŭdis, ke mi rekonstruis la muregon kaj ke ne restis en ĝi difektoj (kvankam ĝis tiu tempo mi ankoraŭ ne starigis pordojn en la pordegoj),
2. tiam Sanbalat kaj Geŝem sendis, por diri al mi:Venu, ni kune kunvenu en la vilaĝoj de la valo Ono. Ili intencis fari al mi malbonon.
3. Sed mi sendis al ili senditojn, por diri:Mi faras grandan laboron, kaj mi ne povas iri; kial ĉesiĝu la laborado, kiam mi ĝin forlasos kaj iros al vi?
4. Kaj ili sendis al mi la saman proponon kvar fojojn, kaj mi respondis tion saman.
5. Kaj Sanbalat sendis al mi kun la sama propono la kvinan fojon sian junulon, kiu havis en sia mano nefermitan leteron.
6. En ĝi estis skribite:Inter la nacioj iras la famo, kaj Geŝem diras, ke vi kaj la Judoj intencas defali; por tio vi konstruas la muregon; kaj laŭ tiu famo vi volas esti ilia reĝo.
7. Ankaŭ profetojn vi starigis, por ke ili prediku pri vi en Jerusalem, dirante:Estas reĝo en Judujo. Nun la famo pri tio venos al la reĝo; venu do, ke ni kune interkonsiliĝu.
8. Sed mi sendis al li, por diri:Nenio fariĝis el tio, kion vi diras; vi mem tion elpensis.
9. Ili ĉiuj ja timigis nin, pensante:Ili ellasos el siaj manoj la laboron, kaj ĝi ne estos farata. Sed nun fortiĝu miaj manoj.
10. Kaj mi venis en la domon de Ŝemaja, filo de Delaja, filo de Mehetabel; li sin enŝlosis. Kaj li diris:Ni iru kune en la domon de Dio, en la mezon de la templo, kaj ni ŝlosu la pordojn de la templo; ĉar oni venos, por mortigi vin, en la nokto oni venos, por mortigi vin.
11. Sed mi diris:Ĉu tia homo, kiel mi, forkuru? ĉu tia, kiel mi, iru en la templon, por konservi la vivon? mi ne iros.
12. Mi komprenis, ke ne Dio lin sendis; ĉar la profetaĵon li eldiris pri mi pro tio, ke Tobija kaj Sanbalat lin subaĉetis.
13. Li estis subaĉetita, por ke mi timu, por ke mi agu tiel kaj peku. Tio donus al ili pretekston por malbona famo, por ke ili min malhonoru.
14. Rememoru, ho mia Dio, pri Tobija kaj Sanbalat tiujn iliajn farojn, ankaŭ pri la profetino Noadja, kaj la aliaj profetoj, kiuj timigis min.
15. La murego estis finita en la dudek-kvina tago de la monato Elul, en la daŭro de kvindek du tagoj.
16. Kiam tion aŭdis ĉiuj niaj malamikoj, kaj vidis ĉiuj nacioj, kiuj estis ĉirkaŭ ni, ili multe perdis la kuraĝon; ĉar ili komprenis, ke tiu laboro estas farita de nia Dio.
17. Krom tio, en tiuj tagoj la eminentuloj el la Judoj skribis multe da leteroj al Tobija, kaj leteroj de Tobija venis al ili;
18. ĉar multaj el la Judoj estis en ĵura ligo kun li, ĉar li estis bofilo de Ŝeĥanja, filo de Araĥ, kaj lia filo Jehoĥanan prenis por edzino filinon de Meŝulam, filo de Bereĥja.
19. Ili ankaŭ paroladis bone pri li antaŭ mi, kaj miajn vortojn ili transdonadis al li. Tobija sendis leterojn, por timigi min.

  Nehemiah (6/13)