| ← Matthew (9/28) → |
| 1. | Kaj enirinte en ŝipeton, li transiris, kaj venis en sian propran urbon. |
| 2. | Kaj jen oni alportis al li paralizulon, kuŝantan sur lito; kaj Jesuo, vidinte ilian fidon, diris al la paralizulo:Kuraĝu, filo, viaj pekoj estas pardonitaj. |
| 3. | Kaj jen iuj el la skribistoj diris en si:Ĉi tiu blasfemas. |
| 4. | Kaj Jesuo, eksciante iliajn pensojn, diris:Kial vi pensas malbonon en viaj koroj? |
| 5. | Ĉar kio estas pli facila, diri:Viaj pekoj estas pardonitaj; aŭ diri:Leviĝu kaj piediru? |
| 6. | Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas aŭtoritaton sur la tero pardoni pekojn-tiam li diris al la paralizulo:Leviĝu, prenu vian liton, kaj iru al via domo. |
| 7. | Kaj li leviĝis, kaj iris al sia domo. |
| 8. | Kaj vidinte tion, la homamasoj timis, kaj gloris Dion, kiu donis tian aŭtoritaton al homoj. |
| 9. | Kaj Jesuo, forpasante de tie, vidis viron nomatan Mateo, sidantan ĉe la impostejo; kaj li diris al li:Sekvu min. Kaj li stariĝis, kaj sekvis lin. |
| 10. | Kaj dum li sidis ĉe manĝo en la domo, jen multaj impostistoj kaj pekuloj venis kaj sidiĝis tie kun Jesuo kaj liaj disĉiploj. |
| 11. | Kaj vidinte tion, la Fariseoj diris al liaj disĉiploj:Kial via instruisto manĝas kun impostistoj kaj pekuloj? |
| 12. | Kaj aŭdinte tion, li diris:Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj. |
| 13. | Sed iru, kaj lernu, kion signifas ĉi tio:Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon; ĉar mi venis, por alvoki ne justulojn, sed pekulojn. |
| 14. | Tiam alvenis al li la disĉiploj de Johano, dirante:Kial ni kaj la Fariseoj fastas ofte, sed viaj disĉiploj ne fastas? |
| 15. | Kaj Jesuo diris al ili:Ĉu la filoj de la edziĝejo povas malĝoji, dum la fianĉo estas kun ili? Sed venos tagoj, kiam la fianĉo estos prenita for de ili, kaj tiam ili fastos. |
| 16. | Kaj neniu alkudras flikaĵon el nefulita drapo sur malnovan veston, ĉar la plenigaĵo forprenas de la vesto, kaj pli malbona ŝiraĵo fariĝas. |
| 17. | Ankaŭ oni ne enverŝas novan vinon en malnovajn felsakojn; alie la felsakoj krevos, kaj la vino elfluos, kaj la felsakoj detruiĝos; sed oni enverŝas novan vinon en novajn felsakojn, kaj ambaŭ konserviĝas. |
| 18. | Dum li tion parolis al ili, jen unu estro, alveninte, adorkliniĝis al li, dirante:Mia filino ĵus mortis; sed venu kaj metu vian manon sur ŝin, kaj ŝi vivos. |
| 19. | Kaj Jesuo leviĝis, kaj sekvis lin, kaj ankaŭ liaj disĉiploj. |
| 20. | Kaj jen virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon, venis malantaŭ lin kaj tuŝis la randon de lia mantelo; |
| 21. | ĉar ŝi diris en si:Se mi nur tuŝos lian mantelon, mi estos sanigita. |
| 22. | Kaj Jesuo, sin turninte kaj vidinte ŝin, diris:Kuraĝu, filino; via fido vin savis. Kaj en tiu sama horo la virino resaniĝis. |
| 23. | Kaj Jesuo, veninte en la domon de la estro kaj vidinte la flutistojn kaj la homamason bruantajn, |
| 24. | diris:Foriru; ĉar la knabineto ne mortis, sed dormas. Kaj ili mokridis lin. |
| 25. | Sed kiam la homamaso estis elpelita, li eniris, kaj prenis ŝian manon; kaj la knabineto leviĝis. |
| 26. | Kaj disiris tiu famo en tiun tutan regionon. |
| 27. | Kaj kiam Jesuo foriris de tie, du blinduloj sekvis lin, kriante kaj dirante:Kompatu nin, ho filo de David. |
| 28. | Kaj kiam li venis en la domon, la blinduloj alvenis al li, kaj Jesuo diris al ili:Ĉu vi kredas, ke mi povas fari ĉi tion? Ili diris al li:Jes, Sinjoro. |
| 29. | Tiam li tuŝis iliajn okulojn, dirante:Estu al vi laŭ via fido. |
| 30. | Kaj iliaj okuloj malfermiĝis. Kaj Jesuo severe ordonis al ili:Gardu vin, ke neniu tion sciu. |
| 31. | Sed elirinte, ili disvastigis lian famon en tiu tuta regiono. |
| 32. | Kaj dum ili eliris, jen oni alportis al li mutan demonhavanton. |
| 33. | Kaj kiam la demono estis elpelita, la mutulo parolis; kaj la homamasoj miris, dirante:Neniam tia afero estas vidita en Izrael. |
| 34. | Sed la Fariseoj diris:Per la estro de la demonoj li elpelas demonojn. |
| 35. | Kaj Jesuo trairis ĉiujn urbojn kaj vilaĝojn, instruante en iliaj sinagogoj, kaj predikante la evangelion de la regno, kaj sanigante ĉian malsanon kaj ĉian malfortaĵon. |
| 36. | Kaj vidante la homamasojn, li estis kortuŝita pri ili, ĉar ili estis mizerigitaj kaj disigitaj, kiel ŝafoj ne havantaj paŝtiston. |
| 37. | Tiam li diris al siaj disĉiploj:La rikolto ja estas abunda, sed la laborantoj estas malmultaj. |
| 38. | Petu do la Sinjoron de la rikolto, ke Li sendu laborantojn en Sian rikolton. |
| ← Matthew (9/28) → |