← Matthew (7/28) → |
1. | Ne juĝu, por ke vi ne estu juĝataj. |
2. | Ĉar per kia juĝo vi juĝos, per tia vi estos juĝitaj; kaj per kia mezuro vi mezuros, per tia oni mezuros al vi. |
3. | Kaj kial vi rigardas la lignereton en la okulo de via frato, kaj ne pripensas la trabon en via okulo? |
4. | Kiel vi diros al via frato:Lasu min eltiri la lignereton el via okulo; kaj jen la trabo en via propra okulo? |
5. | Hipokritulo, eligu unue la trabon el via okulo, kaj tiam vi klare vidos, por eltiri la lignereton el la okulo de via frato. |
6. | Ne donu sanktaĵon al la hundoj, nek ĵetu viajn perlojn antaŭ la porkoj; por ke ili ne premu ilin sub la piedoj, nek poste, sin turninte, disŝiru vin. |
7. | Petu, kaj estos donite al vi; serĉu, kaj vi trovos; frapu, kaj estos malfermite al vi; |
8. | ĉar ĉiu petanto ricevas, kaj la serĉanto trovas, kaj al la frapanto estos malfermite. |
9. | Plue, kiu homo el vi, kies filo de li petos panon, donos al li ŝtonon; |
10. | aŭ se li petos fiŝon, donos al li serpenton? |
11. | Se do vi, estante malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj filoj, kiom pli certe via Patro, kiu estas en la ĉielo, donos bonaĵojn al tiuj, kiuj petas de Li? |
12. | Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili; ĉar ĉi tio estas la leĝo kaj la profetoj. |
13. | Eniru tra la mallarĝa pordo, ĉar larĝa estas la pordego kaj vasta estas la vojo kondukanta al la pereo, kaj multaj tra ĝi eniras. |
14. | Ĉar mallarĝa estas la pordo kaj malvastigita estas la vojo kondukanta al la vivo, kaj malmultaj ĝin trovas. |
15. | Gardu vin kontraŭ la falsaj profetoj, kiuj venas al vi en ŝafaj feloj, sed interne estas rabemaj lupoj. |
16. | Per iliaj fruktoj vi konos ilin. Ĉu el dornarbetoj oni kolektas vinberojn, aŭ el kardoj figojn? |
17. | Tiel ĉiu bona arbo donas bonajn fruktojn, sed putra arbo donas malbonajn fruktojn. |
18. | Bona arbo ne povas doni malbonajn fruktojn, nek putra arbo doni bonajn fruktojn. |
19. | Ĉiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata kaj ĵetata en fajron. |
20. | Tial per iliaj fruktoj vi konos ilin. |
21. | Ne ĉiu, kiu diras al mi:Sinjoro, Sinjoro, eniros en la regnon de la ĉielo; sed tiu, kiu plenumas la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo. |
22. | Multaj diros al mi en tiu tago:Sinjoro, Sinjoro, ĉu ni ne profetis en via nomo, kaj en via nomo elpelis demonojn, kaj en via nomo faris multajn potencaĵojn? |
23. | Kaj tiam mi konfesos al ili:Mi neniam konis vin; foriĝu de mi, vi farantoj de maljusteco. |
24. | Tial ĉiu, kiu aŭdas ĉi tiujn miajn parolojn kaj plenumas ilin, estos komparata al saĝa viro, kiu konstruis sian domon sur roko; |
25. | kaj falis pluvo, kaj venis inundoj, kaj blovis ventoj, kaj albatis tiun domon, kaj ĝi ne falis; ĉar ĝi estis fondita sur roko. |
26. | Kaj ĉiu, kiu aŭdas ĉi tiujn miajn parolojn kaj ne plenumas ilin, estos komparata al viro malsaĝa, kiu konstruis sian domon sur la sablo; |
27. | kaj falis pluvo, kaj venis inundoj, kaj blovis ventoj, kaj sin ĵetis sur tiun domon, kaj ĝi falis; kaj granda estis ĝia falo. |
28. | Kaj kiam Jesuo finis tiujn parolojn, la homamasoj miregis pri lia instruado; |
29. | ĉar li instruis ilin, kiel havanta aŭtoritaton, kaj ne kiel iliaj skribistoj. |
← Matthew (7/28) → |