← Matthew (3/28) → |
1. | En tiuj tagoj venis Johano, la Baptisto, predikante en la dezerto de Judujo, |
2. | kaj dirante:Pentu, ĉar alproksimiĝis la regno de la ĉielo. |
3. | Ĉar li estas tiu, pri kiu estis dirite per la profeto Jesaja: Voĉo de krianto en la dezerto: Pretigu la vojon de la Eternulo, Rektigu Liajn irejojn. |
4. | Kaj tiu Johano havis sian vestaĵon el kamelaj haroj, kaj ledan zonon ĉirkaŭ siaj lumboj, kaj lia nutraĵo estis akridoj kaj sovaĝa mielo. |
5. | Tiam eliris al li Jerusalem kaj la tuta Judujo kaj la tuta ĉirkaŭaĵo de Jordan; |
6. | kaj ili estis baptitaj de li en la rivero Jordan, konfesante siajn pekojn. |
7. | Kaj vidante multajn el la Fariseoj kaj Sadukeoj venantajn al lia baptado, li diris al ili:Ho vipuridoj! kiu vin avertis forkuri de la venonta kolero? |
8. | Donu do fruktojn taŭgajn por pento; |
9. | kaj ne pensu diri en vi:Ni havas Abrahamon kiel patron; ĉar mi diras al vi, ke Dio povas el ĉi tiuj ŝtonoj starigi idojn al Abraham. |
10. | Kaj jam la hakilo kuŝas ĉe la radiko de la arboj; tial ĉiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata, kaj ĵetata en fajron. |
11. | Mi ja vin baptas per akvo por pento; sed tiu, kiu venas post mi, estas pli potenca ol mi; liajn ŝuojn mi ne estas inda porti; li vin baptos per la Sankta Spirito kaj per fajro; |
12. | lia ventumilo estas en lia mano, kaj li elpurigos sian draŝejon, kaj li kolektos sian tritikon en la grenejon; sed la grenventumaĵon li bruligos per fajro neestingebla. |
13. | Tiam venis Jesuo el Galileo al Jordan al Johano, por esti baptata de li. |
14. | Sed tiu lin malakceptis, dirante:Mi bezonas esti baptata de vi, kaj ĉu vi venas al mi? |
15. | Sed Jesuo responde diris al li:Lasu do, ĉar tiel decas al ni plenumi ĉian justecon. Tiam li lasis lin. |
16. | Kaj Jesuo, baptite, supreniris tuj el la akvo; kaj jen la ĉielo malfermiĝis, kaj li vidis la Spiriton de Dio malsuprenirantan kiel kolombo, kaj venantan sur lin; |
17. | kaj jen voĉo el la ĉielo, dirante:Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron. |
← Matthew (3/28) → |