← Matthew (25/28) → |
1. | Tiam la regno de la ĉielo estos komparata al dek virgulinoj, kiuj prenis siajn lampojn kaj eliris renkonte al la fianĉo. |
2. | Kaj kvin el ili estis malprudentaj, kaj kvin estis prudentaj. |
3. | La malprudentaj, prenante la lampojn, ne prenis oleon kun si; |
4. | sed la prudentaj prenis oleon en la vazoj kun siaj lampoj. |
5. | Kaj kiam la fianĉo malfruis, ili ĉiuj malviglis kaj dormis. |
6. | Sed je la noktomezo estis ekkrio:Jen la fianĉo! eliru al li renkonte. |
7. | Tiam ĉiuj tiuj virgulinoj leviĝis, kaj ordigis siajn lampojn. |
8. | Kaj la malprudentaj diris al la prudentaj:Donu al ni el via oleo, ĉar niaj lampoj estingiĝas. |
9. | Sed la prudentaj respondis, dirante:Eble ne estos sufiĉe por ni kaj vi; iru prefere al la vendistoj, kaj aĉetu por vi mem. |
10. | Kaj dum ili iris, por aĉeti, alvenis la fianĉo; kaj tiuj, kiuj estis pretaj, eniris kun li al la edziĝa festo, kaj la pordo estis fermita. |
11. | Poste venis ankaŭ la ceteraj virgulinoj, dirante:Sinjoro, sinjoro, malfermu al ni. |
12. | Sed li responde diris:Vere mi diras al vi:Mi vin ne konas. |
13. | Tial viglu, ĉar vi ne scias la tagon nek la horon. |
14. | Ĉar tiel estas, kvazaŭ viro, forvojaĝonte, alvokis siajn servistojn, kaj komisiis al ili siajn posedaĵojn. |
15. | Kaj al unu li donis kvin talantojn, al alia du, al alia unu; al ĉiu laŭ lia kapableco; kaj li tuj forvojaĝis. |
16. | Kaj tiu, kiu ricevis la kvin talantojn, iris kaj negocadis per ili, kaj gajnis pluajn kvin talantojn. |
17. | Tiel same ankaŭ tiu, kiu ricevis la du, gajnis pluajn du. |
18. | Sed tiu, kiu ricevis la unu, foriris kaj fosis en la tero, kaj kaŝis la monon de sia sinjoro. |
19. | Kaj post longa tempo la sinjoro de tiuj servistoj venis, kaj faris kun ili kalkulon. |
20. | Kaj tiu, kiu ricevis la kvin talantojn, venis kaj alportis pluajn kvin talantojn, dirante:Sinjoro, vi komisiis al mi kvin talantojn; jen mi gajnis pluajn kvin talantojn. |
21. | Lia sinjoro diris al li:Bone, vi bona kaj fidela servisto; vi estis fidela pri malmultaj aferoj, mi starigos vin super multaj; envenu en la ĝojon de via sinjoro. |
22. | Kaj venis ankaŭ tiu, kiu ricevis la du talantojn, kaj diris:Sinjoro, vi komisiis al mi du talantojn; jen mi gajnis pluajn du talantojn. |
23. | Lia sinjoro diris al li:Bone, vi bona kaj fidela servisto; vi estis fidela pri malmultaj aferoj, mi starigos vin super multaj; envenu en la ĝojon de via sinjoro. |
24. | Kaj venis ankaŭ tiu, kiu ricevis la unu talanton, kaj diris:Sinjoro, mi sciis, ke vi estas severa homo, rikoltanta, kie vi ne semis, kaj kolektanta, kie vi ne disŝutis; |
25. | kaj mi timis, kaj foriris, kaj kaŝis vian talanton en la tero; jen vi havas vian propraĵon. |
26. | Sed lia sinjoro responde diris al li:Vi malbona kaj mallaborema servisto, vi sciis, ke mi rikoltas, kie mi ne semis, kaj kolektas, kie mi ne disŝutis; |
27. | pro tio vi devus doni mian monon al la bankistoj, kaj veninte, mi ricevus mian propraĵon kun procento. |
28. | Forprenu de li do la talanton, kaj donu ĝin al tiu, kiu havas la dek talantojn. |
29. | Ĉar al ĉiu, kiu havas, estos donite, kaj li havos abundegon; sed for de tiu, kiu ne havas, eĉ tio, kion li havas, estos prenita. |
30. | Kaj elĵetu la senutilan serviston en la eksteran mallumon; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj. |
31. | Sed kiam la Filo de homo venos en sia gloro, kaj ĉiuj anĝeloj kun li, tiam li sidos sur la trono de sia gloro; |
32. | kaj antaŭ li kolektiĝos ĉiuj nacioj, kaj li apartigos ilin unu de alia, kiel paŝtisto apartigas la ŝafojn for de la kaproj; |
33. | kaj li starigos la ŝafojn dekstre de li, kaj la kaprojn maldekstre. |
34. | Tiam diros la Reĝo al tiuj, kiuj staras dekstre de li:Venu, vi benataj de mia Patro, heredu la regnon preparitan por vi de post la komenco de la mondo; |
35. | ĉar mi malsatis, kaj vi donis al mi manĝi; mi soifis, kaj vi donis al mi trinki; mi estis fremda, kaj vi gastigis min; |
36. | nuda, kaj vi vestis min; mi malsanis, kaj vi vizitis min; mi estis en malliberejo, kaj vi venis al mi. |
37. | Tiam respondos al li la justuloj, dirante:Sinjoro, kiam ni vin vidis malsata, kaj vin satigis? aŭ soifanta, kaj trinkigis vin? |
38. | Kaj kiam ni vidis vin fremda kaj gastigis vin? aŭ nuda, kaj vin vestis? |
39. | Kaj kiam ni vidis vin malsana aŭ en malliberejo, kaj venis al vi? |
40. | Kaj la Reĝo respondos kaj diros al ili:Vere mi diras al vi:Kiom vi faris al unu el ĉi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tiom vi faris al mi. |
41. | Tiam li diros al tiuj, kiuj staras maldekstre:For de mi, vi malbenitaj, en la eternan fajron, kiu estas preparita por la diablo kaj liaj anĝeloj; |
42. | ĉar mi malsatis, kaj vi ne donis al mi manĝi; mi soifis, kaj vi ne donis al mi trinki; |
43. | mi estis fremda, kaj vi ne gastigis min; nuda, kaj vi ne vestis min; malsana kaj en malliberejo, kaj vi ne vizitis min. |
44. | Tiam ili ankaŭ respondos, dirante:Sinjoro, kiam ni vidis vin malsata, aŭ soifanta, aŭ fremda, aŭ nuda, aŭ malsana, aŭ en malliberejo, kaj ne servis al vi? |
45. | Tiam li respondos al ili, dirante:Vere mi diras al vi:Kiom vi ne faris al unu el ĉi tiuj la plej malgrandaj, tiom vi ne faris al mi. |
46. | Kaj ĉi tiuj foriros en eternan punon, sed la justuloj en eternan vivon. |
← Matthew (25/28) → |