| ← Matthew (20/28) → |
| 1. | Ĉar la regno de la ĉielo similas al domomastro, kiu eliris frumatene, por dungi laboristojn por sia vinberĝardeno. |
| 2. | Kaj kontraktinte kun la laboristoj po unu denaro por la tago, li ilin sendis en sian vinberejon. |
| 3. | Kaj elirinte ĉirkaŭ la tria horo, li vidis aliajn starantajn senokupe sur la placo; |
| 4. | kaj li diris al ili:Vi ankaŭ iru en la vinberejon, kaj kiom estas justa, tiom mi donos al vi. Kaj ili iris. |
| 5. | Denove elirinte ĉirkaŭ la sesa horo kaj la naŭa, li agis simile. |
| 6. | Kaj elirinte ĉirkaŭ la dek-unua horo, li trovis aliajn starantajn; kaj li diris al ili:Kial vi staras ĉi tie senokupe la tutan tagon? |
| 7. | Ili diris al li:Ĉar neniu nin dungis. Li diris al ili:Vi ankaŭ iru en la vinberejon. |
| 8. | Kaj kiam vesperiĝis, la sinjoro de la vinberejo diris al sia administranto:Alvoku la laboristojn, kaj donu al ili la salajron, komencante de la lastaj ĝis la unuaj. |
| 9. | Kaj venis tiuj, kiuj estis dungitaj ĉirkaŭ la dek-unua horo, kaj ili ricevis po unu denaro. |
| 10. | Kaj kiam la unuaj venis, ili supozis, ke ili ricevos pli; kaj ili ankaŭ ricevis po unu denaro. |
| 11. | Kaj tion ricevinte, ili murmuris kontraŭ la domomastro, |
| 12. | dirante:Tiuj lastaj laboris nur unu horon, kaj vi faris ilin egalaj kun ni, kiuj elportis la ŝarĝon de la tago kaj la varmegon. |
| 13. | Sed li responde diris al unu el ili:Amiko, mi ne faras al vi maljustaĵon; ĉu vi ne kontraktis kun mi por unu denaro? |
| 14. | Prenu do la vian kaj foriru; mi volas doni al ĉi tiu lasta tiel same, kiel al vi. |
| 15. | Ĉu ne estas permesate al mi, fari kun la mia tion, kion mi volas? aŭ ĉu via okulo estas malbona tial, ke mi estas bona? |
| 16. | Tiel la lastaj estos unuaj, kaj la unuaj estos lastaj. |
| 17. | Kaj suprenirante al Jerusalem, Jesuo prenis la dek du disĉiplojn aparte, kaj sur la vojo li diris al ili: |
| 18. | Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj la Filo de homo estos transdonita al la ĉefpastroj kaj skribistoj; kaj ili kondamnos lin al morto, |
| 19. | kaj transdonos lin al la nacianoj, por moki kaj skurĝi kaj krucumi; kaj la trian tagon li releviĝos. |
| 20. | Tiam venis al li la patrino de la filoj de Zebedeo, kun siaj filoj, adorkliniĝante kaj farante al li peton. |
| 21. | Li diris al ŝi:Kion vi volas? Ŝi diris al li:Ordonu, ke ĉi tiuj miaj du filoj povu sidi, unu dekstre de vi kaj la dua maldekstre, en via regno. |
| 22. | Sed Jesuo responde diris:Vi ne scias, kion vi petas. Ĉu vi povas trinki la kalikon, kiun mi trinkos? Ili diris al li:Ni povas. |
| 23. | Li diris al ili:Mian kalikon vi ja trinkos; sed sidi dekstre de mi kaj maldekstre, tion doni ne apartenas al mi, sed ĝi estas por tiuj, por kiuj ĝi estas preparita de mia Patro. |
| 24. | Kaj aŭdinte, la dek indignis kontraŭ la du fratoj. |
| 25. | Sed Jesuo, alvokinte ilin al si, diris:Vi scias, ke la regantoj de la nacioj kondutas kiel sinjoroj super ili, kaj iliaj granduloj ekzercas aŭtoritaton super ili. |
| 26. | Ne tiel estos inter vi; sed kiu volas esti granda inter vi, tiu estu via servanto; |
| 27. | kaj kiu volas esti la unua inter vi, tiu estu via servisto; |
| 28. | same kiel la Filo de homo venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj por doni sian vivon kiel elaĉeton por multaj. |
| 29. | Kaj kiam ili eliris el Jeriĥo, granda homamaso lin sekvis. |
| 30. | Kaj jen du blinduloj, sidantaj apud la vojo, aŭdinte, ke Jesuo preterpasas, ekkriis, dirante:Sinjoro, kompatu nin, ho filo de David. |
| 31. | Kaj la homamaso admonis ilin, ke ili silentu, sed ili plimulte kriis, dirante:Sinjoro, kompatu nin, ho filo de David. |
| 32. | Kaj Jesuo, haltinte, alvokis ilin, kaj diris:Kion vi volas, ke mi faru al vi? |
| 33. | Ili diris al li:Sinjoro, ke niaj okuloj estu malfermitaj. |
| 34. | Kaj Jesuo, kortuŝite, tuŝis iliajn okulojn; kaj tuj ili ricevis vidpovon, kaj sekvis lin. |
| ← Matthew (20/28) → |