← Mark (5/16) → |
1. | Kaj ili venis trans la maron en la landon de la Gerasenoj. |
2. | Kaj kiam li elvenis el la ŝipeto, tuj lin renkontis el la tomboj viro, havanta malpuran spiriton, |
3. | kiu havis loĝejon en la tomboj, kaj jam neniu povis ligi lin eĉ per kateno; |
4. | ĉar li ofte estis ĉirkaŭligita per katenoj kaj ĉenoj, kaj la ĉenoj estis disŝiritaj de li kaj la katenoj frakasitaj; kaj neniu kapablis malsovaĝigi lin. |
5. | Kaj ĉiam, nokte kaj tage, inter la tomboj kaj sur la montoj, li kriadis kaj sin tranĉis per ŝtonoj. |
6. | Kaj, vidinte Jesuon el malproksime, li kuris kaj adorkliniĝis al li; |
7. | kaj kriante per laŭta voĉo, li diris:Kio estas inter mi kaj vi, ho Jesuo, Filo de Dio Plejalta? Mi vin ĵurpetas per Dio, ke vi ne turmentu min. |
8. | Ĉar li diris al li:Eliru, ho malpura spirito, el la viro. |
9. | Kaj li demandis lin:Kia estas via nomo? Kaj li respondis, dirante:Mia nomo estas Legio, ĉar ni estas multaj. |
10. | Kaj li multe petegis, ke li ne forsendu ilin el la lando. |
11. | Kaj estis tie sur la monto granda grego da porkoj paŝtiĝantaj. |
12. | Kaj ili petegis lin, dirante:Sendu nin en la porkojn, por ke ni eniru en ilin. |
13. | Kaj li permesis tion al ili. Kaj elirinte, la malpuraj spiritoj eniris en la porkojn; kaj la grego kuris rapide malsupren de la krutaĵo en la maron, ĉirkaŭ du miloj, kaj sufokiĝis en la maro. |
14. | Kaj iliaj paŝtistoj forkuris, kaj rakontis la aferon en la urbo kaj en la kamparo. Kaj oni venis, por vidi, kio okazis. |
15. | Kaj ili venis al Jesuo, kaj vidis la demonhavinton, kiu havis la legion, sidanta, vestita kaj en sana prudento; kaj ili timis. |
16. | Kaj la vidintoj rakontis al ili, kiamaniere tio okazis al la demonhavinto, kaj pri la porkoj. |
17. | Kaj ili komencis petegi lin, ke li foriru el iliaj limoj. |
18. | Kaj kiam li eniris en la ŝipeton, la demonhavinto petegis lin, ke li povu esti kun li. |
19. | Kaj li ne permesis al li, sed diris al li:Iru al via domo, al la viaj, kaj rakontu al ili ĉion, kion faris la Eternulo por vi, kaj kiel Li kompatis vin. |
20. | Kaj li foriris, kaj komencis famigi en Dekapolis ĉion, kion faris Jesuo por li; kaj ĉiuj miregis. |
21. | Kaj kiam Jesuo retransiris en la ŝipeto al la alia bordo, granda homamaso kolektiĝis al li; kaj li estis apud la maro. |
22. | Kaj venis unu el la sinagogestroj, nomata Jairo, kaj ekvidinte lin, falis antaŭ liaj piedoj, |
23. | kaj insiste lin petegis, dirante:Mia filineto estas en lasta ekstremo; venu do kaj metu viajn manojn sur ŝin, por ke ŝi saviĝu kaj vivu. |
24. | Kaj li iris kun li, kaj granda homamaso sekvis lin kaj premis lin. |
25. | Kaj virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon, |
26. | kaj multe suferis pro multaj kuracistoj, kaj elspezis sian tutan havon, kaj estis neniel helpita, sed kontraŭe eĉ pli malsaniĝis, |
27. | aŭdinte pri Jesuo, venis en la homamaso malantaŭ lin, kaj tuŝis lian mantelon. |
28. | Ĉar ŝi diris:Se mi nur tuŝos lian mantelon, mi estos sanigita. |
29. | Kaj tuj la fonto de ŝia sango sekiĝis, kaj ŝi korpe sentis, ke ŝi resaniĝis el sia malsano. |
30. | Kaj Jesuo, tuj sentante en si, ke la potenco eliris, turnis sin en la homamaso, kaj diris:Kiu tuŝis mian veston? |
31. | Kaj liaj disĉiploj diris al li:Vi vidas la homamason, premantan vin, kaj ĉu vi diras:Kiu min tuŝis? |
32. | Kaj li ĉirkaŭrigardis, por vidi tiun, kiu tion faris. |
33. | Sed la virino, timigita kaj tremanta, sciante, kio fariĝis al ŝi, venis kaj falis antaŭ li, kaj diris al li la tutan veron. |
34. | Kaj li diris al ŝi:Filino, via fido vin savis; iru en paco, kaj estu sana el via malsano. |
35. | Dum li ankoraŭ parolis, oni venis el la domo de la sinagogestro, dirante:Via filino mortis; kial vi ankoraŭ ĝenas la instruiston? |
36. | Sed Jesuo, ne atentante la parolon diritan, diris al la sinagogestro:Ne timu, nur kredu. |
37. | Kaj li ne permesis al iu sekvi kun li, krom Petro kaj Jakobo, kaj Johano, frato de Jakobo. |
38. | Kaj ili venis al la domo de la sinagogestro, kaj li vidis tumulton, kaj homojn plorantajn kaj funebre ĝemantajn. |
39. | Kaj enirinte, li diris al ili:Kial vi tumultas kaj ploras? la infanino ne mortis, sed dormas. |
40. | Kaj ili mokridis lin. Tamen, foriginte ĉiujn, li kondukis la patron de la infanino kaj la patrinon, kaj tiujn, kiuj estis kun li, kaj eniris tien, kie estis la infanino. |
41. | Kaj preninte la manon de la infanino, li diris al ŝi:Talita kumi; tio estas:Knabineto, mi diras al vi:Leviĝu. |
42. | Kaj tuj leviĝis la knabineto kaj piediris; ĉar ŝi estis dekdujara. Kaj ili miris kun granda mirego. |
43. | Kaj li severe admonis ilin, ke neniu sciiĝu pri tio; kaj li ordonis doni al ŝi manĝi. |
← Mark (5/16) → |