← Mark (4/16) → |
1. | Kaj denove li komencis instrui apud la maro. Kaj kolektiĝis al li tre granda homamaso tiel, ke li eniris en ŝipeton, kaj sidis sur la maro; kaj la tuta homamaso estis sur la tero apud la maro. |
2. | Kaj li multe instruis ilin per paraboloj, kaj diris al ili en sia instruado: |
3. | Aŭskultu:jen semisto eliris, por semi; |
4. | kaj dum li semis, iuj semoj falis apud la vojo, kaj la birdoj venis kaj formanĝis ilin. |
5. | Kaj aliaj falis sur ŝtonan lokon, kie ili ne havis multe da tero; kaj tuj ili ekkreskis, ĉar ili ne havis profundecon de tero; |
6. | kaj kiam la suno leviĝis, ili brulsekiĝis, kaj ĉar ili ne havis radikon, ili forvelkis. |
7. | Kaj aliaj falis inter dornojn, kaj la dornoj kreskis kaj sufokis ilin, kaj ili ne donis frukton. |
8. | Kaj aliaj falis en la bonan teron, kaj donis frukton, kreskante kaj multobliĝante, kaj produktis tridekoble kaj sesdekoble kaj centoble. |
9. | Kaj li diris:Kiu havas orelojn por aŭdi, tiu aŭdu. |
10. | Kaj kiam li estis sola, tiuj, kiuj alestis kune kun la dek du, demandis lin pri la paraboloj. |
11. | Kaj li diris al ili:Al vi estas donite scii la misteron de la regno de Dio; sed al tiuj, kiuj estas ekstere, ĉio estas farata per paraboloj; |
12. | por ke, vidante, ili vidu, sed ne rimarku; kaj aŭdante, ili aŭdu, sed ne komprenu; por ke neniam ili konvertiĝu kaj pardoniĝu. |
13. | Kaj li diris al ili:Ĉu vi ne scias ĉi tiun parabolon? kiel do vi povos kompreni ĉiujn parabolojn? |
14. | La semisto semas la vorton. |
15. | Jen do tiuj, kiuj estas apud la vojo, kie estas semata la vorto; kaj kiam ili aŭdis, tuj venas Satano, kaj forprenas la vorton, en ili semitan. |
16. | Kaj tiel same jen la semitaj ĉe la ŝtonaj lokoj:ili aŭdas la vorton, kaj tuj kun ĝojo akceptas ĝin; |
17. | kaj ili ne havas en si radikon, sed restas nur portempe; kiam do venas sufero aŭ persekuto pro la vorto, tuj ili falpuŝiĝas. |
18. | Kaj jen la semitaj ĉe la dornoj:tiuj, kiuj aŭdis la vorton; |
19. | sed la zorgoj de la mondo kaj la trompo de riĉo kaj la deziroj al aliaj aferoj, enirante, sufokas la vorton, kaj ĝi fariĝas senfrukta. |
20. | Kaj jen la semitaj ĉe la bona tero:tiuj, kiuj aŭdas la vorton kaj akceptas ĝin, kaj donas frukton, jen tridekoble, kaj jen sesdekoble, kaj jen centoble. |
21. | Kaj li diris al ili:Ĉu lampo enportiĝas, por esti metita sub grenmezurilon aŭ sub liton, kaj ne por stari sur la lampingo? |
22. | Ĉar nenio estas kaŝita krom por tio, ke ĝi estu malkaŝita; nek io estas sekreta krom por tio, ke ĝi estu aperigita. |
23. | Se iu havas orelojn por aŭdi, tiu aŭdu. |
24. | Kaj li diris al ili:Atentu, kion vi aŭdas; per kia mezuro vi mezuras, laŭ tiu sama oni mezuros al vi, kaj eĉ faros al vi aldonon. |
25. | Ĉar al tiu, kiu havas, estos donite; sed for de tiu, kiu ne havas, estos prenita eĉ tio, kion li havas. |
26. | Kaj li diris:Tia estas la regno de Dio, kvazaŭ homo ĵetus semojn sur la teron, |
27. | kaj dormus kaj leviĝus nokte kaj tage, kaj la semoj burĝonus kaj kreskus, li ne scias kiel. |
28. | Aŭtomate la tero donas frukton, unue folion, poste spikon, poste plenan grenon en spiko. |
29. | Sed kiam la frukto estas preta, li tuj svingas la rikoltilon, ĉar venis la rikolto. |
30. | Kaj li diris:Al kio ni komparu la regnon de Dio? aŭ per kia parabolo ni montru ĝin? |
31. | Al sinapa semeto, kiu, kiam ĝi estas semita sur la teron, estas pli malgranda ol ĉiuj aliaj semoj, kiuj estas sur la tero, |
32. | tamen semite, kreskas kaj fariĝas pli granda ol ĉiuj legomoj, kaj elmetas grandajn branĉojn, tiel ke sub ĝia ombro povas ekloĝi la birdoj de la ĉielo. |
33. | Kaj per multaj tiaj paraboloj li parolis al ili la vorton laŭ tio, kiel ili povis aŭskulti; |
34. | kaj sen parabolo li ne parolis al ili; sed private li klarigis ĉion al siaj disĉiploj. |
35. | Kaj en tiu tago, kiam vesperiĝis, li diris al ili:Ni transiru al la alia bordo. |
36. | Kaj forsendinte la homamason, ili kondukis lin kun si, kiel li estis en la ŝipeto. Kaj aliaj ŝipetoj akompanis lin. |
37. | Kaj okazis granda ventego, kaj ondoj batis en la ŝipeton, tiel ke la ŝipeto estis jam pleniĝanta. |
38. | Kaj li estis dormanta en la posta parto sur la kuseno; kaj ili vekis lin, kaj diris al li:Majstro, ĉu vi ne zorgas pri tio, ke ni pereas? |
39. | Kaj vekite, li admonis la venton, kaj diris al la maro:Silentu, kvietiĝu. Kaj la vento ĉesiĝis, kaj fariĝis granda sereno. |
40. | Kaj li diris al ili:Kial vi estas timemaj? ĉu vi ankoraŭ ne havas fidon? |
41. | Kaj ili timis treege, kaj diris unu al alia:Kiu do estas ĉi tiu? ĉar eĉ la vento kaj la maro obeas al li. |
← Mark (4/16) → |