| ← Mark (3/16) → |
| 1. | Kaj denove li eniris en la sinagogon, kaj tie estis viro, havanta manon velkintan. |
| 2. | Kaj oni observis lin, ĉu en la sabato li lin sanigos, por ke ili povu lin akuzi. |
| 3. | Kaj li diris al la viro, kiu havis la velkintan manon:Stariĝu en la mezo. |
| 4. | Kaj li diris al ili:Ĉu estas permesate bonfari en sabato, aŭ malbonfari? savi vivon, aŭ mortigi? Sed ili silentis. |
| 5. | Kaj kiam kun kolero li ĉirkaŭrigardis ilin, ĉagrenite pro la obstiniĝo de ilia koro, li diris al la viro:Etendu vian manon. Kaj li etendis ĝin, kaj lia mano resaniĝis. |
| 6. | Kaj la Fariseoj eliris, kaj tuj konsiliĝis kun la Herodanoj kontraŭ li, kiamaniere lin pereigi. |
| 7. | Kaj Jesuo kun siaj disĉiploj foriris ĝis la maro; kaj granda homamaso el Galileo sekvis lin. Kaj el Judujo |
| 8. | kaj el Jerusalem kaj el Edom kaj el Transjordano kaj el ĉirkaŭ Tiro kaj Cidon, grandnombra homamaso, aŭdinte ĉion, kion li faris, venis al li. |
| 9. | Kaj li diris al siaj disĉiploj, ke malgranda ŝipeto estu je lia dispono, pro la homamaso, por ke oni ne premu lin; |
| 10. | ĉar multajn li jam sanigis, tiel ke ĉiuj, kiuj havis malsanojn, premadis sur lin, por tuŝi lin. |
| 11. | Kaj malpuraj spiritoj, tuj kiam ili vidis lin, falis antaŭ li, kaj kriis, dirante:Vi estas la Filo de Dio. |
| 12. | Kaj li severe admonis ilin, ke ili ne konatigu lin. |
| 13. | Kaj li supreniris sur la monton, kaj alvokis tiujn, kiujn li mem volis; kaj ili venis al li. |
| 14. | Kaj li elektis dek du, kiujn ankaŭ li nomis apostoloj, por ke ili estu kun li, kaj por ke li dissendu ilin por prediki, |
| 15. | kaj por havi aŭtoritaton elpeli demonojn: |
| 16. | kaj Simonon li alnomis Petro; |
| 17. | kaj Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, fraton de Jakobo, kaj tiujn li alnomis Boanerges, tio estas, Filoj de tondro; |
| 18. | kaj Andreon kaj Filipon kaj Bartolomeon kaj Mateon kaj Tomason, kaj Jakobon, filon de Alfeo, kaj Tadeon, kaj Simonon, la Fervorulon, |
| 19. | kaj Judason Iskariotan, kiu ankaŭ perfidis lin. Kaj li venis en domon. |
| 20. | Kaj denove la homamaso kunvenis tiel, ke ili ne povis eĉ manĝi panon. |
| 21. | Kaj liaj amikoj, aŭdinte tion, eliris, por kapti lin, ĉar ili diris:Li frenezas. |
| 22. | Kaj la skribistoj, kiuj alvenis el Jerusalem, diris:Li havas Baal- Zebubon; per la estro de la demonoj li elpelas la demonojn. |
| 23. | Kaj li alvokis ilin, kaj parolis al ili parabole:Kiel povas Satano elpeli Satanon? |
| 24. | Kaj se regno estas dividita kontraŭ si, tiu regno ne povas stari. |
| 25. | Kaj se domo estas dividita kontraŭ si, tiu domo ne povas stari. |
| 26. | Kaj se Satano ribelis kontraŭ si kaj estas dividita, li ne povas stari, sed havas finon. |
| 27. | Sed neniu povas eniri en la domon de la fortulo kaj trarabi liajn posedaĵojn, se unue li ne ligos la fortulon, kaj poste li trarabos lian domon. |
| 28. | Vere mi diras al vi:Ĉiuj iliaj pekoj estos pardonitaj al la filoj de homoj, kaj iliaj blasfemoj, per kiuj ajn ili blasfemos; |
| 29. | sed iu, kiu blasfemos kontraŭ la Sankta Spirito, eterne ne havos pardonon, sed estas kulpa pri eterna peko; |
| 30. | ĉar oni diris:Li havas malpuran spiriton. |
| 31. | Kaj jen alvenis lia patrino kaj liaj fratoj, kaj starante ekstere, ili sendis al li, vokante lin. |
| 32. | Kaj homamaso sidis ĉirkaŭ li; kaj oni diris al li:Jen via patrino kaj viaj fratoj ekstere vin serĉas. |
| 33. | Kaj li respondis al ili, dirante:Kiuj estas mia patrino kaj miaj fratoj? |
| 34. | Kaj ĉirkaŭrigardante tiujn, kiuj ronde ĉirkaŭ li sidis, li diris:Jen mia patrino kaj miaj fratoj! |
| 35. | Ĉar kiu ajn faros la volon de Dio, tiu estas mia frato kaj mia fratino kaj mia patrino. |
| ← Mark (3/16) → |