| ← Mark (15/16) → |
| 1. | Tuj matene la ĉefpastroj, farinte interkonsilon kun la pliaĝuloj kaj skribistoj kaj la tuta sinedrio, ligis Jesuon kaj forkondukis lin kaj transdonis lin al Pilato. |
| 2. | Kaj Pilato demandis lin:Ĉu vi estas la Reĝo de la Judoj? Kaj responde li diris al li:Vi diras. |
| 3. | Kaj la ĉefpastroj multe lin akuzis. |
| 4. | Kaj Pilato denove lin demandis:Ĉu vi respondas nenion? vidu, pri kiom da aferoj oni vin akuzas. |
| 5. | Sed Jesuo ankoraŭ nenion respondis, tiel ke Pilato miris. |
| 6. | Ĉe tiu festo li kutimis liberigi al ili unu malliberulon, iun ajn, kiun ili pripetis. |
| 7. | Kaj estis unu, nomata Barabas, katenita kun la ribelintoj, kiuj en la ribelo faris mortigon. |
| 8. | Kaj suprenveninte, la homamaso komencis peti lin pri tio, kion li kutimis fari por ili. |
| 9. | Kaj Pilato respondis al ili, dirante:Ĉu vi volas, ke mi liberigu al vi la Reĝon de la Judoj? |
| 10. | Ĉar li eksciis, ke pro envio la ĉefpastroj transdonis lin. |
| 11. | Sed la ĉefpastroj instigis la homamason, ke prefere li liberigu al ili Barabason. |
| 12. | Kaj Pilato, denove respondante, diris al ili:Kion do mi faru al tiu, kiun vi nomas Reĝo de la Judoj? |
| 13. | Kaj ili denove ekkriis:Krucumu lin. |
| 14. | Kaj Pilato diris al ili:Kial? kian malbonon li faris? Sed ili des pli ekkriis:Krucumu lin. |
| 15. | Kaj Pilato, volante kontentigi la homamason, liberigis al ili Barabason, kaj, skurĝinte Jesuon, transdonis lin, por esti krucumita. |
| 16. | Kaj la soldatoj forkondukis lin en la korton, kiu estas la Pretorio, kaj kunvokis la tutan kohorton. |
| 17. | Kaj ili vestis lin per purpuro, kaj plektinte dornan kronon, surmetis ĝin al li; |
| 18. | kaj ili komencis aklami lin:Saluton, Reĝo de la Judoj! |
| 19. | Kaj ili frapis lian kapon per kano, kaj kraĉis sur lin, kaj ekgenuinte, kliniĝis al li. |
| 20. | Kaj mokinte lin, ili demetis de li la purpuran veston, kaj surmetis liajn proprajn vestojn. Kaj ili elkondukis lin, por krucumi lin. |
| 21. | Kaj ili devigis al servado unu preterpasanton, venantan de la kamparo, Simonon, Kirenanon, patron de Aleksandro kaj Rufo, ke li portu lian krucon. |
| 22. | Kaj ili kondukis lin al la loko Golgota, tio estas, Loko de Kranio. |
| 23. | Kaj ili donis al li vinon kun mirho enmiksita, sed li ne akceptis ĝin. |
| 24. | Kaj ili krucumis lin kaj dividis inter si liajn vestojn, ĵetante lotojn sur ili, kion ĉiu el ili ricevu. |
| 25. | Kaj estis la tria horo, kaj ili krucumis lin. |
| 26. | Kaj la surskribo de lia akuzo estis surskribita:LA REĜO DE LA JUDOJ. |
| 27. | Kaj kun li ili krucumis du rabistojn, unu dekstre kaj unu maldekstre de li. |
| 28. | Kaj plenumiĝis la Skribo, kiu diras:Kaj li estis alkalkulita al krimuloj. |
| 29. | Kaj la preterpasantoj insultis lin, balancante la kapon, kaj dirante:Ha, ha! vi, kiu detruas la sanktejon kaj konstruas ĝin en la daŭro de tri tagoj, |
| 30. | savu vin, deirante de la kruco. |
| 31. | Tiel same ankaŭ la ĉefpastroj, mokante inter si kun la skribistoj, diris:Aliajn li savis; sin mem li ne povas savi. |
| 32. | La Kristo, la Reĝo de Izrael, deiru ja nun de la kruco, por ke ni vidu kaj kredu. Kaj tiuj, kiuj estis krucumitaj kun li, insultis lin. |
| 33. | Kaj kiam venis la sesa horo, fariĝis mallumo sur la tuta lando ĝis la naŭa horo. |
| 34. | Kaj je la naŭa horo Jesuo kriis per laŭta voĉo:Eloi, Eloi, lama sabaĥtani; tio estas:Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min? |
| 35. | Kaj iuj el la apudstarantoj, aŭdinte, diris:Jen li vokas Elijan. |
| 36. | Kaj unu kuris, kaj plenigis spongon per vinagro, kaj metinte ĝin sur kanon, donis al li trinki, dirante:Lasu; ni vidu, ĉu venos Elija, por depreni lin. |
| 37. | Sed Jesuo, eliginte laŭtan krion, ellasis for la spiriton. |
| 38. | Kaj la kurteno de la sanktejo disŝiriĝis en du pecojn de supre ĝis malsupre. |
| 39. | Kaj kiam la centestro, kiu apudstaris kontraŭ li, vidis, ke li tiamaniere ellasis for la spiriton, li diris:Vere ĉi tiu viro estis Filo de Dio. |
| 40. | Estis ankaŭ virinoj, rigardantaj de malproksime, inter kiuj estis Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo la malgranda kaj de Joses, kaj Salome; |
| 41. | kiuj sekvis lin, kiam li estis en Galileo, kaj servadis al li; kaj multaj aliaj virinoj, kiuj suprenvenis kun li en Jerusalemon. |
| 42. | Kaj kiam jam vesperiĝis, pro tio, ke estas la Preparado, tio estas, la tago antaŭ sabato, |
| 43. | venis Jozef el Arimateo, honorinda konsilanto, kiu mem atendadis la regnon de Dio; kaj li kuraĝe eniris al Pilato, kaj petis la korpon de Jesuo. |
| 44. | Kaj Pilato miris, ĉu li jam mortis; kaj alvokinte la centestron, li demandis lin, ĉu li de longe estas mortinta. |
| 45. | Kaj sciiĝinte de la centestro, li donis al Jozef la korpon. |
| 46. | Kaj li aĉetis tolaĵon, kaj deprenis lin kaj envolvis lin en la tolaĵo, kaj metis lin en tombon, kiu estis elhakita el ŝtonego; kaj li alrulis ŝtonon al la enirejo de la tombo. |
| 47. | Kaj Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Joses, vidis, kien oni metis lin. |
| ← Mark (15/16) → |