← Mark (12/16) → |
1. | Kaj li komencis paroli al ili per paraboloj. Vinberĝardenon plantis unu viro, kaj ĉirkaŭmetis plektobarilon, kaj fosis vinpremejon, kaj konstruis turon, kaj luigis ĝin al kultivistoj, kaj forvojaĝis. |
2. | Kaj li sendis sklavon en la ĝusta tempo al la kultivistoj, por ricevi de la kultivistoj el la fruktoj de la vinberejo. |
3. | Kaj ili kaptis lin kaj skurĝis lin, kaj forsendis lin senhava. |
4. | Kaj poste li sendis al ili duan sklavon; kaj ili lin kapvundis kaj malhonoris. |
5. | Kaj li sendis alian, kaj ili mortigis lin; kaj multajn aliajn; skurĝante unujn, kaj mortigante aliajn. |
6. | Li havis ankoraŭ unu amatan filon:li sendis lin ankaŭ la lastan al ili, dirante:Ili respektos mian filon. |
7. | Sed tiuj kultivistoj diris inter si:Ĉi tiu estas la heredonto; venu, ni mortigu lin, kaj la heredaĵo estos nia. |
8. | Kaj ili kaptis kaj mortigis lin, kaj elĵetis lin ekster la vinberejon. |
9. | Kion do faros la sinjoro de la vinberejo? li venos kaj pereigos la kultivistojn, kaj donos la vinberejon al aliaj. |
10. | Ĉu vi ne legis tiun skribon: Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj, Fariĝis ŝtono bazangula; |
11. | De la Eternulo ĉi tio fariĝis, Kaj ĝi estas miraklo en niaj okuloj? |
12. | Kaj ili celis kapti lin, sed ili timis la homamason; ĉar ili eksciis, ke li parolis la parabolon kontraŭ ili; kaj forlasinte lin, ili foriris. |
13. | Kaj ili sendis al li iujn el la Fariseoj kaj el la Herodanoj, por impliki lin per interparolado. |
14. | Kaj veninte, ili diris al li:Majstro, ni scias, ke vi estas verama kaj ne zorgas pri iu ajn; ĉar vi ne favoras la personon de homoj, sed instruas laŭ vero la vojon de Dio. Ĉu konvenas doni tributon al Cezaro, aŭ ne? |
15. | Ĉu ni donu, aŭ ne donu? Sed li, sciante ilian hipokritecon, diris al ili:Kial vi provas min? alportu al mi denaron, ke mi ĝin vidu. |
16. | Kaj ili ĝin alportis. Kaj li diris al ili:Kies estas ĉi tiu bildo kaj la surskribaĵo? Kaj ili diris al li:De Cezaro. |
17. | Kaj Jesuo respondis al ili:Redonu al Cezaro la propraĵon de Cezaro, kaj al Dio la propraĵon de Dio. Kaj ili miregis pro li. |
18. | Kaj venis al li Sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas releviĝo; kaj ili demandis lin, dirante: |
19. | Majstro, Moseo skribis por ni:Se ies frato mortos kaj postlasos edzinon kaj ne lasos infanon, la frato de la mortinto prenu lian edzinon kaj naskigu idaron al sia frato. |
20. | Estis sep fratoj; kaj la unua prenis edzinon, kaj mortinte, ne lasis idaron; |
21. | kaj la dua prenis ŝin, kaj mortis, ne lasinte idaron; kaj la tria same; |
22. | kaj la sep ne lasis idaron. Laste post ĉiuj la virino ankaŭ mortis. |
23. | En la releviĝo, por kiu el ili ŝi estos edzino? ĉar ĉiuj sep havis ŝin kiel edzinon. |
24. | Kaj Jesuo diris al ili:Ĉu vi ne eraras pro tio, ke vi ne scias la Skribojn, nek la potencon de Dio? |
25. | Ĉar kiam oni leviĝos el la mortintoj, oni nek edziĝas nek edziniĝas, sed estas kiel anĝeloj en la ĉielo. |
26. | Sed pri la mortintoj, ke ili releviĝas, ĉu vi ne legis en la libro de Moseo ĉe la arbetaĵo, kiel Dio parolis al li, dirante:Mi estas la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob? |
27. | Li estas Dio ne de la mortintoj, sed de la vivantoj:vi multe eraras. |
28. | Kaj unu el la skribistoj alvenis kaj aŭskultis la diskutadon, kaj rimarkis, ke li lerte respondas al ili; kaj tiu demandis lin:Kiu ordono estas la unua el ĉiuj? |
29. | Kaj Jesuo respondis:La unua estas:Aŭskultu, ho Izrael! la Eternulo, nia Dio, la Eternulo estas unu; |
30. | kaj amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso kaj per via tuta forto. |
31. | Kaj jen estas la dua:Amu vian proksimulon kiel vin mem. Pli granda ol ĉi tiuj ne estas alia ordono. |
32. | Kaj respondis al li la skribisto:Bone, Majstro, laŭ vero vi respondis, ke Li estas unu, kaj ne ekzistas alia krom Li; |
33. | kaj ami Lin per la tuta koro kaj per la tuta intelekto kaj per la tuta forto, kaj ami sian proksimulon kiel sin mem-tio multe pli valoras, ol ĉiuj bruloferoj kaj pekoferoj. |
34. | Kaj Jesuo, vidante, ke li respondis prudente, diris al li:Vi ne estas malproksime de la regno de Dio. Kaj neniu plu kuraĝis fari al li demandon. |
35. | Kaj responde Jesuo diris, instruante en la templo:Kial diras la skribistoj, ke la Kristo estas Filo de David? |
36. | David mem diris per la Sankta Spirito: La Eternulo diris al mia Sinjoro: Sidu dekstre de Mi, Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj. |
37. | David mem nomas lin Sinjoro; kaj kiel do li estas lia filo? Kaj la granda homamaso aŭskultis lin plezure. |
38. | Kaj en sia instruado li diris:Gardu vin kontraŭ la skribistoj, kiuj amas promenadi en roboj kaj salutojn sur la placoj, |
39. | kaj ĉefseĝojn en la sinagogoj, kaj ĉeflokojn ĉe festenoj; |
40. | kaj kiuj formanĝas la domojn de vidvinoj, kaj por preteksto ili longe preĝas; ili ricevos pli severan kondamnon. |
41. | Kaj sidante kontraŭ la monkesto, li rimarkis, kiel la homoj enĵetas monerojn en la monkeston; kaj multaj riĉuloj enĵetis multon. |
42. | Kaj venis unu malriĉa vidvino, kaj enĵetis du leptojn, kiuj faras kodranton. |
43. | Kaj alvokinte al si siajn disĉiplojn, li diris al ili:Vere mi diras al vi, ke tiu malriĉa vidvino enĵetis pli ol ĉiuj ĵetantoj en la monkeston; |
44. | ĉar ili ĉiuj enĵetis el sia abundo, sed ŝi el sia senhaveco ĵetis ĉion, kion ŝi havis, sian tutan vivrimedon. |
← Mark (12/16) → |