| ← Mark (10/16) → |
| 1. | Kaj li foriris de tie, kaj venis en la limojn de Judujo kaj trans Jordanon; kaj homamasoj kunvenis denove al li, kaj laŭ sia kutimo li instruis ilin denove. |
| 2. | Kaj Fariseoj venis, kaj demandis lin, por provi lin:Ĉu estas permesate al viro forsendi sian edzinon? |
| 3. | Kaj li responde diris al ili:Kion Moseo ordonis al vi? |
| 4. | Kaj ili diris:Moseo permesis skribi eksedzigan leteron, kaj forsendi ŝin. |
| 5. | Sed Jesuo diris al ili:Pro la malmoleco de via koro li skribis por vi ĉi tiun ordonon. |
| 6. | Sed de la komenco de la kreo:Li faris ilin vira kaj virina. |
| 7. | Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino, |
| 8. | kaj ili estos unu karno; sekve ili jam estas ne du, sed unu karno. |
| 9. | Kion do Dio kunigis, tion homo ne disigu. |
| 10. | Kaj en la domo la disĉiploj denove demandis lin pri la afero. |
| 11. | Kaj li diris al ili:Kiu forsendos sian edzinon kaj edziĝos kun alia, tiu adultas kontraŭ ŝi; |
| 12. | kaj se ŝi mem forsendos sian edzon kaj edziniĝos kun alia, ŝi adultas. |
| 13. | Kaj oni venigis al li infanojn, por ke li tuŝu ilin; kaj la disĉiploj admonis ilin. |
| 14. | Sed Jesuo, vidinte tion, indignis, kaj diris al ili:Lasu la infanojn veni al mi; ne malhelpu ilin, ĉar el tiaj estas la regno de Dio. |
| 15. | Vere mi diras al vi:Kiu ne akceptos la regnon de Dio kiel infano, tiu neniel eniros en ĝin. |
| 16. | Kaj li prenis ilin en siaj brakoj, kaj benis ilin, metinte la manojn sur ilin. |
| 17. | Kaj dum li foriris sur la vojo, unu homo kuris al li kaj genuis antaŭ li, kaj demandis lin:Bona Majstro, kion mi faru, por ke mi heredu eternan vivon? |
| 18. | Kaj Jesuo diris al li:Kial vi nomas min bona? neniu estas bona krom Unu, nome Dio. |
| 19. | Vi scias la ordonojn:Ne mortigu; Ne adultu; Ne ŝtelu; Ne parolu malveran ateston; Ne rabu; Respektu vian patron kaj vian patrinon. |
| 20. | Kaj li responde diris al li:Majstro, ĉion tion mi observis detempe de mia juneco. |
| 21. | Kaj Jesuo, rigardante lin, amis lin, kaj diris al li:Unu mankon vi havas; iru, kaj vendu ĉion, kion vi havas, kaj donu al malriĉuloj, kaj vi havos trezoron en la ĉielo; kaj venu, sekvu min. |
| 22. | Sed li malgajiĝis ĉe tiu vorto, kaj foriris malĝoja; ĉar li havis multajn posedaĵojn. |
| 23. | Kaj Jesuo ĉirkaŭrigardis, kaj diris al siaj disĉiploj:Kiel malfacile tiuj, kiuj havas riĉon, eniros en la regnon de Dio! |
| 24. | Kaj la disĉiploj miris pro liaj vortoj. Sed Jesuo, respondante denove, diris al ili:Infanoj, kiel malfacile estas por tiuj, kiuj fidas al la riĉo, eniri en la regnon de Dio! |
| 25. | Estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio. |
| 26. | Kaj ili forte miregis, dirante al li:Kiu do povas esti savita? |
| 27. | Rigardante ilin, Jesuo diris:Ĉe homoj tio estas neebla, sed ne ĉe Dio; ĉar ĉio estas ebla ĉe Dio. |
| 28. | Petro ekparolis al li:Jen ni ĉion forlasis kaj vin sekvis. |
| 29. | Jesuo diris:Vere mi diras al vi:Ekzistas neniu, kiu forlasis domon aŭ fratojn aŭ fratinojn aŭ patrinon aŭ patron aŭ infanojn aŭ kampojn pro mi kaj pro la evangelio, |
| 30. | kaj kiu ne ricevos centoble en ĉi tiu tempo, domojn kaj fratojn kaj fratinojn kaj patrinojn kaj infanojn kaj kampojn, kun persekutado; kaj en la venonta mondo eternan vivon. |
| 31. | Sed multaj unuaj estos lastaj, kaj lastaj estos unuaj. |
| 32. | Kaj ili estis sur la vojo suprenirantaj al Jerusalem, kaj Jesuo iris antaŭ ili; kaj ili miregis, kaj la sekvantoj timis. Kaj li prenis al si denove la dek du, kaj ekparolis pri tio, kio okazos al li, dirante: |
| 33. | Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj la Filo de homo estos transdonita al la ĉefpastroj kaj la skribistoj; kaj ili kondamnos lin al morto kaj transdonos lin al la nacianoj; |
| 34. | kaj ili lin mokos kaj sur lin kraĉos kaj lin skurĝos kaj lin mortigos; kaj post tri tagoj li releviĝos. |
| 35. | Kaj alproksimiĝis al li Jakobo kaj Johano, filoj de Zebedeo, dirante al li:Majstro, ni deziras, ke, kion ajn ni petos de vi, vi tion faru por ni. |
| 36. | Kaj li diris al ili:Kion vi volas, ke mi faru por vi? |
| 37. | Kaj ili diris al li:Permesu, ke ni povu sidi, unu dekstre de vi kaj la dua maldekstre, en via gloro. |
| 38. | Sed Jesuo diris al ili:Vi ne scias, kion vi petas. Ĉu vi povas trinki la kalikon, kiun mi trinkas? aŭ esti baptitaj per la bapto, per kiu mi estas baptata? |
| 39. | Kaj ili diris al li:Ni povas. Kaj Jesuo diris al ili:La kalikon, kiun mi trinkas, vi trinkos, kaj per la bapto, per kiu mi estas baptata, vi estos baptitaj; |
| 40. | sed sidi dekstre de mi aŭ maldekstre, tion doni ne apartenas al mi; sed ĝi estas por tiuj, por kiuj ĝi estas preparita. |
| 41. | Kaj aŭdinte, la dek ekindignis kontraŭ Jakobo kaj Johano. |
| 42. | Kaj Jesuo, alvokinte ilin al si, diris al ili:Vi scias, ke tiuj, kiuj pretendas regi la nacianojn, kondutas kiel sinjoroj super ili, kaj iliaj granduloj ekzercas aŭtoritaton super ili. |
| 43. | Sed ne tiel estos inter vi; sed kiu volas esti granda inter vi, tiu estu via servanto; |
| 44. | kaj kiu volas esti la unua inter vi, tiu estu sklavo de ĉiuj. |
| 45. | Ĉar la Filo de homo venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj por doni sian vivon kiel elaĉeton por multaj. |
| 46. | Kaj ili venis al Jeriĥo; kaj kiam li foriris el Jeriĥo kun siaj disĉiploj kaj granda homamaso, la filo de Timeo, Bartimeo, blinda almozulo, sidis apud la vojo. |
| 47. | Kaj aŭdinte, ke ĉeestas Jesuo, la Nazaretano, li ekkriis, kaj diris:Jesuo, filo de David, kompatu min. |
| 48. | Kaj multaj admonis lin, ke li silentu; sed li des pli forte kriis:Ho Filo de David, kompatu min! |
| 49. | Kaj Jesuo haltis, kaj diris:Alvoku lin. Kaj oni alvokis la blindulon, dirante al li:Kuraĝu; leviĝu, li vin alvokas. |
| 50. | Kaj li forĵetis sian veston, kaj eksaltis kaj venis al Jesuo. |
| 51. | Kaj Jesuo responde al li diris:Kion vi volas, ke mi faru al vi? Kaj la blindulo diris al li:Rabeno mia, ke mi ricevu vidpovon. |
| 52. | Kaj Jesuo diris al li:Iru; via fido vin savis. Kaj tuj li ricevis vidpovon, kaj sekvis lin sur la vojo. |
| ← Mark (10/16) → |